Novaĵoj (Septembro 21)

Mirinda Publikigita: 2020-09-21 15:38:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 21a de septembro, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi adresis gratulon pro inaŭguro de ĉina ambasadorejo en Salomonoj; Kulturaj aktivadoj festis 500-tagan retronombradon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina ambasadorejo en Salomonoj inaŭguriĝis lunde. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sendis grantulan mesaĝon.

Wang diris en sia mesaĝo, ke en la nomo de la ĉina registaro, li esprimas varman gratulon okaze de la solena inaŭguro de la ĉina ambsadorejo en Salomonoj, kaj korajn dankojn al amikoj de diversaj rondoj, ĉinoj kaj ĉinaj institucioj en Salomonoj kaj internaciaj amikoj, kiuj delonge subtenis disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Salomonoj.

Li diris, ke tiutage antaŭ unu jaro Ĉinio kaj Salomonoj starigis diplomatiajn rilatojn, malfermante novan ĉapitron de rilatoj inter la du landoj. La 9an de oktobro 2019, nur 18 tagojn post la starigo de diplomatiaj rilatoj, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia salomona paralelulo Manasseh Sogavare atingis gravan konsenton pri disvolvado kaj profundigo de la duflankaj rilatoj. Danke al la komuna klopodo, la duflankaj rilatoj bone disvolviĝis kaj akiris fruktodonajn rezultojn. Li aldonis, ke reciproka fido de la du landoj fortiĝis, kunlaboro en diversaj kampoj disvolviĝis, kaj reciproka kompreno kaj amikeco inter la du popoloj profundiĝis.

La ĉina marsa sondilo Tianwen-1 sukcese efektivigis sian duan orbitan korektadon dimanĉe, laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio.

La sondilo faris la orbitan korektadon je la 23a horo dimanĉe laŭ pekina tempo, post kiam kvar el ĝiaj motoroj 120N funkciis 20 sekundojn. Ankaŭ la propreco de la motoroj 120N estis provita en la procezo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la sondilo veturis ĉirkaŭ 60 tagojn en orbito, kaj estis je ĉirkaŭ 19 milionoj da kilometroj for de la Tero. Ĉiuj sistemoj de la sondilo estis en bona stato.

La sondilo estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-5 en la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda insula provinco Hainan la 23an de julio. Ĝi sendis al la Tero la unuan foton de la Tero kaj Luno en la 27a de julio.

Kulturaj aktivadoj okazis dimanĉe ĉe la Granda Muro en Badaling en la pekina distrikto Yanqing por bonvenigi la 500-tagan retronombradon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022.

Artistoj el la tuta lando montris siajn papertondaĵojn. Dimanĉe nokte okazis koncerto, kiu estis akompanata de lummontrado, por prezenti iujn reklamajn muzikojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 sur la Granda Muro.

La papertonda arto kaj la Granda Muro estis la simbolaj kulturaj elementoj de la konkursaj regionoj Zhangjiakou kaj Yanqing de Pekino 2022.

He Jianghai, vicsekretario de la Pekina Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj 2022, diris, "La 500-taga retronombrado estas mejloŝtono. Mi esperas, ke hodiaŭaj kulturaj aktivadoj povos diskonigi la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn 2022 al homoj en la tuta Ĉinio.”

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, dimanĉe skribis leteron al prezidanto de la Sekureca Konsilio kaj ĝenerala sekretario de la UN, esprimante oponon kontraŭ la unuflanka anonco de Usono pri la renovigo de sankcioj de la UN kontraŭ Irano en sabato.

En sia letero, Zhang diris, ke Usono unuflanke retiriĝis el la Komuna Ampleksa Agadplano en majo 2018, kaj ne plu estas partoprenanto de la agadplano. Tial, estas kontraŭleĝe, ke Usono postulas, ke la Sekureca Konsilio invoku la renormaligan mekanismon.

Responde al la usona letero de la 20a de aŭgusto, 13 membroj de la Sekureca Konsilio pli frue skribis al la prezidanto de la konsilio, dirante, ke ĉiu decido aŭ ago pro la usona letero estas sen iu ajn leĝa, politika aŭ praktika efiko. Ilia opinio ankaŭ estis reflektita de la prezidanto en lia konkludo en la 25a de aŭgusto.

Zhang emfazis, ke pro la menciitaj kialoj, la renormaliga mekanismo ne devas esti konsiderata kiel invokita. Laŭ rezolucio 2231, la Sekureca Konsilio plu finos kondiĉojn de rilataj sankcioj kontraŭ Irano.

Li akcentis, ke Ĉinio emfazas subteni la efikon de la Komuna Ampleksa Agadplano kaj la aŭtoritaton de la rezolucio de la Sekureca Konsilio, kaj faros senĉesajn klopodojn al la politika solvo de la irana nuklea demando.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrell dimanĉe neis la unuflankan anoncon faritan de Usono por rekomenci sankciojn de la UN kontraŭ Irano.

Borrell diris, ke kiel li antaŭe insistis, Usono unuflanke retiriĝis el la irana nuklea interkonsento en 2018, kaj tial ĝi ne povas komenci la procezon renovigi sankciojn de la UN laŭ rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de la UN. Sekve, validas plu la promesoj pri nuligo de sankcioj laŭ la Komuna Ampleksa Agadplano, aŭ la interkonsento pri la irana nuklea demando.

Kiel kunordiganto de la Komuna Komisiono de la Komuna Ampleksa Agadplano, Borrell promesis plu certigi la konservon kaj plenan efektivigon de la la Komuna Ampleksa Agadplano fare de Irano kaj aliaj partoprenantoj.

Li rigardis la interkonsenton kiel ŝlosilan kolonon de la tutmonda ne-disvastiga arkitekturo, kaj alvokis ĉiujn partiojn konservi la interkonsenton kaj deteni sin de ago, kiu povas esti perceptita kiel eskalado en la nuna situacio.

Laŭ raporto de Reuters, sub klopodado de usona asocio de Wechat kaj aliaj institucioj, dimanĉe loka juĝisto de Kalifornio de Usono subskribis provizoran malpermesan dekreton, urĝe haltigante blokadon de la usona Komerca Ministerio pri transmara Wechat kaj malpermeson de la aplikaĵo el interretaj vendejoj de Apple kaj Google.

Laurel Beeler, kalifornia loka juĝisto diris, ke la akuzo pri tiel nomata “minaco de Wechat al ŝtata sekureco” ne estas sufiĉe konkreta.

Dimanĉe vespere japana nova ĉefministro Yoshihide Suga telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump. Ambaŭ esprimis fortigon de alianco inter la du landoj.

Tio estas la unua telefona konversacio inter la du gvidantoj post enoficiĝo de Yoshihide Suga. Laŭ raporto de japanaj amaskomunikiloj, la konversacio daŭris 25 minutojn. La du flankoj ankaŭ esprimis teni kunlaboron en la korea demando kaj traktado de kronvirusa epidemio.

Dividu