Novaĵoj (Septembro 22)

Mirinda Publikigita: 2020-09-22 16:04:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 22a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto eksplikis rolon de UN en postepidemia epoko kaj oponon kontraŭ unuflankismo;Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato laŭdis laboron de Ĉinio pri preparo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde dividis siajn pensojn pri la rolo de la UN en la postepidemia epoko, opono kontraŭ unuflankismo, tiranado aŭ iu ajn lando aganta kiel "estro de la mondo".

Xi faris la rimarkojn en la altnivela kunveno memorfestanta la 75an datrevenon de la UN. Xi diris, ke la UN devas persisti pri justeco, kaj ke neniu lando rajtas domini tutmondajn aferojn, regi la sorton de aliaj aŭ konservi por si mem avantaĝojn en disvolvado. Neniu lando rajtas fari ĉion, kion ĝi ŝatas, kaj esti la hegemonianto, tirano aŭ estro de la mondo. Li diris, ke nepras plifortigi la reprezentadon kaj voĉon de evoluantaj landoj, por ke la UN povu pli ekvilibre reflekti la interesojn kaj dezirojn de la plimulto de landoj en la mondo. Li akcentis, ke la UN devas subteni laŭleĝan regadon, kaj ke rilatoj inter landoj kaj kunordigo de iliaj interesoj devas baziĝi nur sur reguloj kaj institucioj. Ili ne devas esti regataj de tiuj, kiuj svingas fortan pugnon al aliaj. Li aldonis, ke grandaj landoj devas konduki ekzemplodone en rekomendo kaj subtenado de internacia laŭleĝa regado kaj plenumado de siaj promesoj. Neniel devas esti praktiko de esceptismo aŭ duoblaj normoj. Nek internacia leĝo devas esti distordita kaj uzata kiel preteksto por subfosi la legitimajn rajtojn kaj interesojn de aliaj landoj aŭ mondajn pacon kaj stabilecon.

La ĉina prezidanto diris, ke la UN devas akceli kunlaboron, kaj ke "pensmaniero de malvarma milito, ideologiaj linioj aŭ nul-suma ludo estas ne solvo al propraj problemoj de lando, nek respondo al la komunaj defioj de la homaro. Li aldonis, "Kion ni devas fari estas anstataŭigi konflikton per dialogo, truddevigon per konsiliĝo kaj nul-sumon per komuna gajno.”

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke la UN devas persisti pri justeco, subteni laŭleĝan regadon, antaŭenigi kunlaboron kaj fokusiĝi al efektiva agado en la postepidemia epoko.

Dum alparolado en altnivela kunveno okazigita de la UN por memorfesti la 75an datrevenon de la organizo per video, Xi reasertis la devontigojn de Ĉinio al multflankismo kaj reformo kaj disvolvado de tutmonda regada sistemo, promesante antaŭenigon de komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Lia parolado estis laŭdita de alilandaj fakuloj, kiuj emfazis fortajn kolektivajn klopodojn de la internacia komunumo por trakti tutmondajn minacojn kaj defiojn.

Antonio Vitorino, ĝenerala direktoro de la Internacia Organizo pri Migrado, diris, ke Xi ripetis la devontigojn de Ĉinio al la multflanka sistemo en la internacia areno, kio estas "la klara apogo al la centra rolo de la sistemo de la UN en unuiĝo kun kaj subteno al membroŝtatoj" en ĉi tiu tempo de la pandemio.

Sergey Lukonin, estro de la Sektoro pri Ekonomio kaj Politiko de Ĉinio en la Instituto pri Monda Ekonomio kaj Internaciaj Rilatoj de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke Ĉinio sin devontigas al justa monda ordo kaj serĉas pli justan distribuadon de oportunoj.

Lunde la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis pintkunvenon memore al la 75a datreveno de fondiĝo de la UN kaj aprobis la deklaracion, reasertante promesojn en daŭripova disvolviĝo, medioprotektado, paco, justeco, seksa egaleco, ktp.

Ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de membroŝtatoj de la UN diris, ke neniu alia tutmonda organizo posedas leĝan, alvokeman kaj reguligan influon kiel la UN. La deklaracio akcentis gravecon de multflankismo kaj internacia kunlaboro.

La deklaracio akcentis, ke ni devas per paca rimedo solvi nunajn armitajn konfliktojn kaj minacojn al internacia paco kaj sekureco. La deklaracio promesis reformon de la UN por garantii daŭripovon de kapitaloj de la UN kaj altigi kapablon al estontaj defioj per fortigo de internacia kunlaboro, kunordigo kaj solidareco.

Okaze de la 500-taga retronombrado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo intervjuis prezidanton de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach. La prezidanto diris, ke malgraŭ la influo de la kronvirusa epidemio, la laboro pri preparo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj ankoraŭ estas kuraĝiga.

Bach diris, ke Ĉinio laboras por preparo de la Vintraj Olimpikoj kun sia trajto, kaj malantaŭ la laboro oni povas vidi grandan viglecon kaj altan efikecon de la ĉina popolo, ĉar pli ol 800 mil homoj sin anoncis aliĝi al la volontula servo, kaj ankaŭ ĉinaj entreprenoj estas entuziasmaj pri la sporta okazaĵo.

Bach diris, ke estas laŭdinda la promeso de la ĉina registaro konduki pli da homoj partopreni en vintraj sportoj per okazigo de la Vintraj Olimpikoj. Ĉinio finkonstruis kaj plu konstruos pli da instalaĵoj por kontentigi dezirojn de la popolo pri partopreno en vintraj sportoj.

Lunde la usona registaro deklaris efektivigi novajn sankciojn kontraŭ entoj kaj individuoj rilataj al nukleaj projektoj, misilo kaj normalaj armiloj de Irano.

Tiutage Donald Trump publikigis dekreton, deklarante efektivigi sankciojn kaj eksportadan limigon al 27 entoj kaj individuoj subtenantaj nukleajn, misilajn kaj armilajn projektojn de Irano.

Laŭ alia raporto, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke novaj sankcioj de Usono ne havas “novan enhavon”, kaj Usono jam donis ĉian premon al Irano, sed la lasta ne cedis.

Citante vortojn de rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, rusaj amaskomunikiloj raportis, ke Usono jam retiriĝis el la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando kaj ne rajtas paroli pri tio. Lavrov diris, ke estas kontraŭleĝa la unuflanka efektivigo de sankcioj de Usono kontraŭ Irano.

Doktoro Ricardo Palacios, medicina direktoro pri klinika studo de la Instituto Butantan, brazila fabrikanto de imunobiologiaj produktoj kaj vakcinoj, diris lastatempe dum intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke glate iris brazila-ĉina kunlaboro pri klinika provo de vakcino kontraŭ la nova kronviruso. Laŭ li, aprobo de la vakcino por surmerkatigo dependas de la pruvo de ĝia efikeco, kaj la unuaj rezultoj povas esti akiritaj antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

La 11an de junio la registaro de la brazila ŝtato San-Paŭlo anoncis, ke la Instituto Butantan kaj la pekina kompanio Sinovac interkonsentis, ke ili kunlaboros pri triafaza klinika provo de senaktivigita vakcino ekspluatita de la kompanio Sinovac en Brazilo. La provo komenciĝis en kvin brazilaj ŝtatoj la 21an de julio, kaj ĉirkaŭ 9 000 volontuloj aliĝis al la provo.

Palacios estis kontenta pri kunlaboro kun la ĉina teamo. Li diris, ke la kompanio Sinovac uzis similan teknologion en ekspluatado de vakcino kontraŭ Sarso en 2004 kaj efektivigis tian klinikan provon, tial ĝi kapablas esplori kaj ekspluati tian vakcinon.

Dividu