Novaĵoj (Septembro 23)

Mirinda Publikigita: 2020-09-23 16:24:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 23a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto resumis lecionojn de pandemio kaj alvokis kunigi manojn; Prezidanto Xi emfazis disvolvadon de eduka, kultura, sanzorga kaj sporta sektoroj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping resumis kvar lecionojn, kiujn la kronvirusa pandemio alportis al la homa socio, kaj vokis al landoj kunigi manojn kaj prepari sin por renkonti pli da tutmondaj defioj.Dum sia parolado marde en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Xi diris, "Unue, la kronvirusa epidemio memorigas nin, ke ni loĝas en interligita tutmonda vilaĝo kun komunaj interesoj. Neniu lando povas profiti de alies malfaciloj aŭ konservi sian stabilecon utiligante alies problemojn. Due, la pandemio memorigas nin, ke ekonomia tutmondiĝo estas nediskutebla realeco kaj historia tendenco. Ĉiuj landoj devas diri ‘ne’ al unuflankismo kaj protektismo kaj labori por certigi stabilan kaj glatan funkciadon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Trie, la homaro devas lanĉi verdan revolucion kaj rapidigi paŝojn por krei verdan manieron de disvolvado kaj vivo, konservi la medion kaj fari la patrino-teron pli bona loko por ĉiuj. Kvare, la pandemio memorigas nin, ke la tutmonda regada sistemo postulas reformon kaj plibonigon.” Li aldonis, ke la tutmonda regada sistemo devas adaptiĝi al disvolviĝanta tutmonda politika kaj ekonomia dinamiko, renkonti tutmondajn defiojn kaj brakumi la ĝeneralan tendencon de paco, disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro.

Fakuloj el diversaj lokoj de la mondo alte taksis la proponojn prezentitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping marde en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN per video, pri tutmonda kontraŭpandemia kunlaboro kaj la rolo de la UN en la internacia sistemo.

Donald Rushambwa, esploristo de la Ĉina-Afrika Esplorcentro pri Ekonomiaj kaj Kulturaj Interŝanĝoj en Zimbabvo, diris, ke li plene konsentas pri la nocio de komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Li diris, ke nur kiam landoj tra la mondo staras kune kiel unu, helpas sin reciproke kaj kune batalas kontraŭ la pandemio, la homa raso povas atingi la finan venkon en la batalo kontraŭ la viruso. Li aldonis, ke Ĉinio ludis ekzemplan rolon tiurilate.

Mohammad Aqil Nadeem, pakistana politika analizisto, diris, ke Ĉinio, fronte al la pandemio, surŝultrigis la respondecon kiel respondeca grava lando, donis helpon al multaj landoj kaj internaciaj organizoj kaj ludis esencan rolon en la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio, kio vivece montras la vizion de Ĉinio pri komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Saeb Rawashdeh, redaktro pri politiko kaj mondaj novaĵoj en la Jordania Gazetara Fondaĵo, diris, ke la alvoko de prezidanto Xi serĉi novigeman, kunordigitan, verdan, malferman kaj komunan disvolviĝon por ĉiuj helpos doni solvojn al tutmondaj defioj kiel la pandemio kaj klimatŝanĝiĝo, kaj akceli verdan renormaliĝon de la monda ekonomio en la postepidemia epoko.

Prezidanto Xi Jinping marde emfazis akceli disvolvadon de la eduka, kultura, sanzorga kaj sporta sektoroj de Ĉinio por fortigi popolan senton de kontenteco, feliĉo kaj sekureco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio okazigita kun ĉeesto de fakuloj kaj reprezentantoj de la sektoroj por peti opiniojn pri la ekonomia kaj socia disvolviĝo en la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).

Dum prezidado de la simpozio, Xi diris, ke la partio kaj la ŝtato atribuis grandan gravecon al la disvolviĝo de eduka, kultura, sanzorga kaj sporta sektoroj, kaj serio da strategiaj planoj kaj aranĝoj estis faritaj de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012. Li diris, ke partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj devas pli bone efektivigi la planojn kaj aranĝojn por nutris la novan generacion kapabla pri plenumado de la misio de nacia rejuniĝo kaj liveri novan movforton por kaj malfermi novan situacion en diversaj sociaj sektoroj.

Dek fakuloj kaj reprezentantoj de tiuj sektoroj parolis en la simpozio, proponante opiniojn kaj sugestojn pri reformo kaj disvolviĝo de edukado, kulturaj heredo kaj novigado, trejnado de prisanaj laborantoj kaj klopodo por konstrui Ĉinion en landon fortan pri sportoj.

Xi interŝanĝis ideojn kun ĉiu el la parolantoj antaŭ ol fari gravan paroladon, en kiu li laŭdis la parolantojn pro iliaj valoraj opinioj kaj sugestoj.

Marde en la 45a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, ĉina konstanta reprezentanto al la oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, Chen Xu, nome de 80 aziaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj faris komunan paroladon pri redukto de malriĉeco kaj akcelo de homaj rajtoj.

Chen diris, ke elimino de malriĉeco estas la unua celo de la daŭripova disvolva tagordo de 2030 kaj grava vojo por akceli kaj protekti la homajn rajtojn. En la mondo preskaŭ 800 milionoj da homoj vivas en ekstrema malriĉeco kaj la novkronvirusa epidemio eble kaŭzos remalriĉiĝon de 71 milionoj da homoj. Tio seriozigis malegalecon de la socio kaj donis negativan influon al diverslandaj popoloj en la mondo. Ni alvokas efike redukti kaj elimini malriĉecon por pli bone akceli kaj protekti la homajn rajtojn.

Marde ministroj pri komerco kaj investo de la Grupo 20 okazigis videokunvenon, promesante plue fortigi kunordigon kaj kunlaboron por mildigi influojn de la epidemio, antaŭenpuŝi internacian komercon kaj investon kaj subteni necesan reformon de la Monda Organizo pri Komerco.

Tiutage la kunveno estis prezidita de Saud-Arabio, deĵoranta prezidantolando de la Grupo 20 kaj en ĝi estis aprobitaj Riada Iniciato pri Estonteco de la G20 kaj aliaj dokumentoj de atingoj.

La komunikaĵo diras, ke defio el la epidemio estas tutmonda fokuso. Multflanka komerco helpas akceli internacian komercan cirkuladon kaj altigi stabilecon kaj antaŭvideblecon de komercaj kaj investaj politikoj por garantii, ke ĉiuj landoj juste akiru bazajn medicinajn provizaĵojn kaj medikamentojn.

Proparolanto de la ĉina armeo diris, ke ĉinaj kaj hindaj armeaj oficialuloj lunde okazigis la sesan komandant-nivelan intertraktadon.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo, diris, ke la intertraktado okazis ĉe la landlima kunvena punkto en Moldo.

Laŭ gazetara komunikaĵo, la du flankoj faris sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj pri stabiligo de la situacio laŭlonge de la Linio de Efektiva Regado ĉe la ĉina-hinda landlimo.

La dokumento diris, ke la du armeoj konsentis serioze efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du landoj, fortigi surlokajn komunikadon kaj kontakton, eviti miskomprenon kaj misjuĝon, ĉesi aldoni trupojn al la frontlinio, kaj sin deteni de unuflanka ŝanĝo de la loka situacio kaj de agoj, kiuj povas kompliki la situacion.

Dividu