Novaĵoj (Septembro 24)

Mirinda Publikigita: 2020-09-24 16:45:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 24a de septembro, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de UN okazigis videokonferencon; Promeso de ĉina gvidanto kuraĝigis tutmondan klimatan agadon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres okazigis videokonferencon merkrede.

Xi urĝis la internacian komunumon reaserti sian subtenon al multflankismo kaj resti fidela al la Ĉarto de la UN. Li diris, ke la kronvirusa epidemio ankoraŭ furiozas tra la mondo, kaj ke Ĉinio firme subtenas la ŝlosilan gvidadon de la sistemo de la UN, precipe de la Monda Organizo pri Sano, en la batalo kontraŭ la pandemio. Ĉinio ankaŭ firme subtenas la sistemon de la UN en fortigo de internacia kunlaboro en prevento kaj bridado de la kronvirusa malsano. Li akcentis, ke Ĉinio plenumos sian devon fari la kronvirusan vakcinon tutmonda publika bono, post kiam la vakcino estos ekuzata, kaj kontribuos al la akirebleco kaj kostelportebleco de vakcino en evoluantaj landoj. Li rimarkigis, ke la apero de multaj novaj problemoj meze de la pandemio iagrade rilatas al paco kaj disvolviĝo. La Sekureca Konsilio de la UN devas ludi la rolon de kolektiva sekureca mekanismo, kaj la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio devas ludi ekzemplan rolon. Serĉado de unuflankismo kaj hegemonio estas nepopulara kaj certe estos malakceptita.

Dum la videokonferenco, Guterres esprimis sian dankon pro la konstanta kaj firma subteno de Ĉinio al multflankismo kaj la UN, kaj laŭdis serion da gravaj iniciatoj kaj rimedoj, kiujn Xi anoncis en la Ĝenerala Asembleo de la UN en sferoj de praktikado de multflankismo, traktado de klimatŝanĝiĝo kaj antaŭenigo de daŭripova disvolviĝo. Li ankaŭ esprimis sian subtenon al la klopodoj de Ĉinio por komuna konstruado de la Silka Vojo de Verda Disvolviĝo.

La 22an de septembro en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon kaj la enhavo pri klimatŝanĝiĝo vekis atenton de internaciaj amaskomunikiloj. Okcidentaj specialistoj diris, ke la promeso de Ĉinio restarigis fidon de tutmonda klimata agado.

Citante vortojn de specialisto pri klimato Joeri Rogelj de Londona Imperia Instituto, franca novaĵ-agentejo raportis, ke Ĉinio proklamis la promeson en decidema momento kaj restarigos fidon de la tutmonda klimata agado.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen esprimis bonvenon en socia komunikilo en la 23a pri la plano de ellaso-redukto kaj karbonneŭtriga celo de Ĉinio. Ŝi diris, ke tio estas grava paŝo kadre de la Pariza Interkonsento pri tutmonda agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo, kaj la EU kunlaboros kun Ĉinio por atingi la celon.

Prezidanto de Eŭropa Klimata Fondaĵo Helen Mountford diris, ke en 2021 okazos la Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, kaj klopodoj de gvidantoj de Ĉinio, EU kaj multaj evoluantaj landoj donos fidon al ni ĉiuj.

Nun preskaŭ 30 landoj inkluzive de Ĉinio, faris promeson pri karbon-neŭtrigo, tamen Usono, Hindio kaj Aŭstralio, kiuj serioze ellasis karbonon, ankoraŭ ne aliĝis.

La konstanta misio de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) merkrede esprimis firman oponon al la atako kaj kalumnio de Usono en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (ĜAUN).

La ĉina misio faris la rimarkojn uzante la respondrajton, laŭ la reguloj de la Ĝenerala Asembleo de la UN, al la atako kaj kalumnio kontraŭ Ĉinio fare de usona prezidento Donald Trump marde en la ĝenerala debato.

La ĉina misio diris, ke en la ĝenerala debato, Usono atakis kaj kalumniis Ĉinion tute ignorante bazajn faktojn, kaj Ĉinio esprimas firman oponon. La ĉina misio aldonis, ke la mondo alfrontas terurajn defiojn prezentitajn de la kronvirusa epidemio kaj la seriozajn minacojn de unuflankismo, protektismo kaj tiranado. La mondo estas ĉe vojkruciĝo. Ĉi-momente necesas unueco, kunlaboro kaj reciproka fido anstataŭ konfrontado kaj disvastiĝo de "politika viruso". La nova kronviruso estas la komuna malamiko de la homaro. Ĝi estas ankoraŭ nekonata viruso de la naturo, kiu povas propagiĝi inter homoj ĉiam kaj ĉie. Ĉinio estas viktimo de la viruso kaj kontribuanto al la tutmonda batalo kontraŭ ĝi. Ĉinio raportis la epidemion, identigis la patogenezon kaj dividis sian genaran sekvencon kun la mondo - ĉio ĉi farita kiel eble plej frue. Kiam interhoma transmisio estis konfirmita, Ĉinio tuj faris la rezolutan decidon fermi ĉiujn elirvojojn de Wuhan. La plej rigora fermo estis trudita al la elirvojoj de la urbo Wuhan kaj la provinco Hubei, kaj trafika regado estis efektivigita.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko ne volas vidi nunajn malfacilojn en ĉina-kanadaj rilatoj. Li urĝis Kanadon renkonti Ĉinion duonvoje kaj revenigi la duflankajn rilatojn per efektivaj agoj.

Kanada ambasadoro al Ĉinio Dominic Barton diris lastatempe en la kanada-ĉina forumo pri ekonomiaj politikoj organizita de Universitato de Alberta, ke la monda centro jam moviĝis al Azio, kaj Kanado devas duobligi siajn klopodojn por siaj rilatoj kun Ĉinio. Li aldonis, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon, kaj kunlaboro de la du landoj povas ebligi multajn aferojn.

Responde al ĉi-rilata demando, Wang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado. Disvolviĝo de la duflankaj rilatoj en la pasintaj 50 jaroj plene pruvis, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-kanadaj rilatoj konformas al komunaj interesoj de la du popoloj, kaj la rilatoj povas disvolviĝi stabile kaj longtempe, nur se ambaŭ flankoj efektive respektas kaj egale traktas unu la alian.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio postulas seriozan traktadon kaj esprimas firman oponon pri la aprobo de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn responde al koncernaj demandoj en regula gazetara konferenco. Wang diris, ke ignorante la severan pozicion de Ĉinio kaj la faktojn, la Ĉambro de Reprezentantoj insiste ekzamenis kaj adoptis la leĝprojekton pri Xinjiang, kiu malice makulis la situacion de homaj rajtoj en Xinjiang, sensaciigis la neekzistantan "devigan laboron" kaj minacas efektivigi sankciojn kontraŭ ĉinaj entoj kaj individuoj. Wang esprimis fortan malkontenton kaj diris, ke aferoj de Xinjiang estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj Usono ne rajtas enmiksiĝi en ilin.

Wang diris, ke la demando pri "deviga laboro" estas mensogo farita de iuj institucioj kaj homoj de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio lastatempe publikigis blankan libron, titolitan "Dungado kaj Laboraj Rajtoj en Xinjiang", kiu havas precizan registron de la faktoj en Xinjiang, inkluzive de la fakto, ke politikoj pri laboro kaj dungado ellaboritaj de la lokaj registaroj efike protektis la bazan rajton de lokanoj al laboro. Li aldonis, ke se tiuj en Usono vere zorgas pri dungado kaj laboraj rajtoj en Xinjiang, ili devas bone legi ĉi tiun blankan libron.

Dividu