Novaĵoj (Septembro 25)

Mirinda Publikigita: 2020-09-25 14:28:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de septembro, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke speciala reprezentanto de ĉina prezidanto proponis plibonigon de tutmonda regado; Ĝenerala sekretario de la UN emfazis postepidemian tutmondan regadon bazitan sur solidareco kaj multflankismo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Wang Yi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĵaŭde faris kvin proponojn por plibonigi tutmondan regadon, dum ĉeesti al videokonferenco de mondaj gvidantoj okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN.

Wang, ankaŭ ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, proponis, ke la internacia komunumo sekvu la principon de konsiliĝo kaj kunlaboro por komunaj avantaĝoj, emfazante, ke tutmondaj aferoj devas esti diskutataj de ĉiuj partioj, la regada sistemo devas esti konstruita de ĉiuj partioj, kaj la rezultoj de regado devas esti dividitaj de ĉiuj. Li alvokis komunan respondon al netradiciaj sekurecaj minacoj kaj plifortigon de kunordigo kaj kunlaboro inter ĉefaj potencoj.

Krome, Wang alvokis ĉiujn partiojn konservi la internacian leĝan ordon, kaj plenumi la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, inkluzive de suverena egaleco, ne-interveno en alies internajn aferojn kaj solvi disputojn per pacaj manieroj.

Wang proponis ankaŭ plifortigi la rolon de la UN, pliigi la reprezentadon kaj voĉon de evoluantaj landoj, plibonigi efikecon kaj kapablon de krizokaza respondo, kaj labori por realigi la moderniĝon de regada sistemo kaj regada kapablo.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Zhang Jun, ĵaŭde rebatis usonajn akuzojn kontraŭ Ĉinio pri la traktado de la kronvirusa epidemio.

Dum pintnivela debato pri "tutmonda regado post la kronvirusa epidemio", usona konstanta reprezentanto al la UN, Kelly Craft, ripetis la postulon de prezidento Donald Trump respondecigi Ĉinion pri disvastiĝo de la viruso.

Responde, Zhang diris, ke la ĵaŭda kunveno estas momento por solidareco kaj kunlaboro, kion reflektas la alvokoj de la vasta plimulto de membroj de la Sekureca Konsilio. Bedaŭrinde, ni denove aŭdis bruojn de Usono, kiuj agas kontraŭ la etoso de la kunveno. Ĉinio firme oponas kaj malakceptas la senbazajn akuzojn de Usono. Li diris, ke dum kelke da tempo, iuj usonaj politikistoj ĉiam atakis aliajn landojn kaj instituciojn de la UN. Misuzante la platformon de la UN kaj ĝia Sekureca Konsilio, Usono disvastigis "politikan viruson" kaj malverajn informojn kaj kreis konfrontiĝon kaj disiĝon. Tia praktiko ne povas venki la viruson. Male, ĝi serioze subfosas la komunajn klopodojn de la internacia komunumo por batalo kontraŭ la pandemio.

Zhang diris ankaŭ, ke Ĉinio estis la unua trafita de la epidemio. La templinio de la ĉina respondo estas klara. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo unuiĝis en la batalo kontraŭ la viruso. La grandaj klopodoj kaj ofero de Ĉinio estas klaraj por ĉiuj. Ankaŭ la kontribuo de Ĉinio al la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio estas bone rekonata.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres ĵaŭde alvokis postepidemian tutmondan regadon, kiun karakterizas solidareco kaj multflankismo.

Guterres faris la rimarkojn en pintnivela debato de la Sekureca Konsilio pri tutmonda regado post la kronvirusa pandemio. Li diris, ke la pandemio mem estas ampleksa krizo, kiu disvolviĝas kontraŭ fono de alta geopolitika streĉeco kaj aliaj tutmondaj minacoj en neprognozebla kaj danĝera maniero. Li aldonis, “La pandemio estas klara provo de internacia kunlaboro, kaj ni malsukcesis fundamente. La viruso mortigis preskaŭ milionon da homoj tra la mondo, infektis pli ol 30 milionojn kaj restas plejparte ekster la regado. Tio estis la rezulto de manko de tutmonda preteco, kunlaboro, unueco kaj solidareco.”

Guterres diris, ke urĝe necesas novigema pensado pri tutmonda regado kaj multflankismo, por ke ili estu taŭgaj al la 21a jarcento. Li alvokis tutmondan regadon, kiu estas decidema, kunordigita, fleksebla kaj preta por reago al ĉiaj defioj. La mondo ne plu estas dupolusa aŭ unupolusa, kaj moviĝas al multipoluseco. Li urĝis ĉiajn klopodojn por eviti dividiĝon kaj konfliktojn.

En la 22a de septembro en Nov-Jorko, malfermiĝis la ĝenerala debato de la 75a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Dume ŝtatestroj de multaj landoj esprimis subtenon al la UN per video kaj alvokis fortigon de internacia kunlaboro kaj protektadon de multflankismo.

Afgana prezidento Ashraf Ghani diris, ke vizaĝe al diversaj defioj, la internacia komunumo devas persisti en la fondiĝa principo de la UN. La valorkoncepto en homrajtaj dokumentoj de la UN ne devas esti rigardata kiel nerealigebla ideo kaj deziro, sed devas esti realigita. La promesoj pri paco, digno, justeco kaj libereco bezonas senprecedencan kunlaboron kaj kadron, kiu liveras solvan projekton.

Liberia prezidento George Weah opiniis, ke la UN estas internacia organizo, kiu pace solvas konfliktojn, preventas militon, solvas diverĝojn inter landoj kaj servas por la tuta homaro, kaj ĝi estas la plej grava forumo de la mondo.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke tutmondiĝo vizaĝas al pluraj defioj, naciismo kaj protektismo ne solvos problemojn. Li alvokis ĉiujn landojn kune konstrui novan epokon de tutmondiĝo pli justeca, pli ekvilibra kaj pli daŭripova.

Ĵaŭde proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio Gao Feng diris, ke Ĉinio ankoraŭ estas ideala celloko de investantoj el diversaj landoj, inkluzive de Usono.

En gazetara konferenco okazigita tiutage, Gao diris, ke nun la tutmonda ekonomio alfrontas grandan premon de malkresko, kaj translanda investo de la mondo estis serioze influita. Malgraŭ tio, Ĉinio restas ekvilibra en altiro de alilanda investo kaj efektivigo de eksterlanda investo. Citante enketan raporton de Usona-Ĉina Komerca Konsilio, li diris, ke 83% de enketitaj entreprenoj rigardas Ĉinion kiel unu el la plej gravaj merkatoj de la mondo, kio sufiĉe enkorpigas fidon de fremdlandaj investantoj al la ĉina merkato. Li diris, ke Ĉinio senŝanceliĝe grandigos pordmalfermon, plibonigos komercan medion por dividi la disvolvajn ŝancojn kun diverslandaj investantoj.

La Ministerio de Komerco emfazis ĵaŭde, ke la regularo de Ĉinio pri listo de nefidindaj entoj ne celas iun ajn apartan landon aŭ entreprenon.

Proparolanto Gao Feng diris en gazetara konferenco, “Ĉu kompanioj estas inkluzivitaj en la listo, tio dependas de iliaj praktikoj, kaj Ĉinio ne antaŭelektis entreprenojn por enlistigo.”

Gao diris, ke la labormekanismo de la listo strikte sekvos la regularon kaj rilata laboro estos efektivigita serioze, laŭleĝe kaj prudente. La ĉina registaro daŭrigos profundigon de reformo kaj plivastigon de malfermo, kaj ĝia sinteno pri rezoluta protekto de la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de diversaj merkataj entoj ne ŝanĝiĝos. Li aldonis, ke honestaj kaj leĝobeemaj alilandaj entoj ne bezonas esti maltrankvilaj pri tio.

Dividu