Novaĵoj (Septembro 28)

Shanshan Publikigita: 2020-09-28 20:27:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto esperas konservi ĉiaman amikecon kun Kubo; Usona federacia juĝisto haltigis registaran malpermeson al TikTok. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke li alte taksas la unikan amikecon inter Ĉinio kaj Kubo kaj volas fari la du landojn bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj fratoj por ĉiam.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en gratulaj mesaĝoj interŝanĝitaj kun Raul Castro Ruz, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, kaj kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel por festi la 60-jaran jubileon de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

En sia mesaĝo al Castro, Xi diris, ke Kubo estas la unua latinamerika lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj ke duflankaj rilatoj dum la pasintaj 60 jaroj eltenis ŝanĝiĝojn de la internacia situacio kaj plifortiĝis. Li diris, ke politika reciproka fido inter Ĉinio kaj Kubo senĉese profundiĝis kaj duflanka praktika kunlaboro akiris fruktodonajn rezultojn. La du landoj staris kune kaj kunigis manojn por batali kontraŭ la kronvirusa pandemio, kio levis ilian tradician amikecon al pli alta nivelo. Li emfazis, ke li alte taksas la unikan amikecon inter Ĉinio kaj Kubo, kaj volas subteni striktan komunikadon kun Castro kaj preni la 60an datrevenon kiel okazon por helpi la du landojn resti kiel bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj fratoj por ĉiam.

En sia mesaĝo al Diaz-Canel, Xi diris, ke de post kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 60 jaroj, Ĉinio kaj Kubo forĝis profundan amikecon kun interkompreno, reciproka fido kaj reciproka subteno. En la lastaj jaroj, ĉina-kuba amika kunlaboro pliprofundiĝis en ĉiuj kampoj, inkluzive de aktiva kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo, kio alportis konkretajn profitojn al la popoloj de ambaŭ landoj. Li aldonis, ke en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano Ĉinio kaj Kubo staris kune kaj helpis unu la alian, verkante novan ĉapitron en la amikeco inter la du popoloj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde interŝanĝis mesaĝojn kun kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez Parrilla por varme festi la 60an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 60 jaroj, la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis, kun pli forta politika reciproka fido kaj fruktodonaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la du landoj subtenis unu la alian en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke ĉina-kubaj rilatoj starigis ekzemplon por solidareco kaj kunlaboro inter evoluantaj landoj. La du landoj batalis ŝultro ĉe ŝultro kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj akiris rimarkindan rezulton, kio reflektas specialajn rilatojn inter la du landoj. Li aldonis, ke li volas labori kun Rodriguez por plifortigi komunikadon, bone efektivigi gravajn konsentojn de gvidantoj de la du landoj kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn ĉe la nova deirpunkto por pli granda disvolviĝo por fari novajn gravajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Rodriguez diris en sia mesaĝo, ke la kuba flanko volas antaŭenigi politikan dialogon kaj kunlaboron inter ministerioj de eksterlandaj aferoj de la du landoj, plifortigi kunordigon kaj reciprokan subtenon inter la du flankoj pri internaciaj aferoj koncernaj al iliaj komunaj interesoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke Ĉinio subtenas la gravan rolon de la UN en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj pretas plibonigi komunikadon kaj kunordigon kun la sistemo de la UN.

Wang faris la rimarkojn en telefona konversacio kun Volkan Bozkir, prezidanto de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li gratulis Bozkir pro lia enoficiĝo kiel prezidanto de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, dirante, ke ĉar la jaro 2020 markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la UN, ĉi-jara sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN havas specialan signifon. Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis altnivelajn kunvenojn de la UN per videokonferenco pli frue kaj faris gravajn paroladojn, kaj ke en sia parolado la ĉina prezidanto rekomendis multflankismon, protektis la ĉefan pozicion de la UN, alvokis plifortigi kaj plibonigi tutmondan regadon por konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco, kaj liveris la solvojn de Ĉinio al diversaj tradiciaj kaj netradiciaj defioj. Fronte al la nova influo de la kronvirusa pandemio, ĉiuj landoj devas stari en pli granda solidareco por formi tutmondan kontraŭepidemian forton. Ĉinio subtenas la UN ludi gravan rolon por atingi ĉi tiun celon kaj volas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun la sistemo de la UN, kune oponi iun ajn agon, kiu politikigas la pandemion kaj etikedas la viruson kaj sekvi la ĝustan direkton de internacia kontraŭepidemia kunlaboro.

Bozkir diris, ke, kiel la nuna prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, li klopodos por atingi celojn de la Tagordo de la UN 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo kaj sin dediĉos al elimino de malriĉeco kaj helpo al landoj kun urĝa bezono, precipe malgrandaj kaj mezgrandaj landoj.

Federacia juĝisto dimanĉe decidis ĉesigi la malpermeson de la registaro de Trump al la populara video-divida programo TikTok, nur kelkajn horojn antaŭ la planita validiĝo de diskutata malpermeso.

Post urĝa aŭskultado pli frue en tiu tago, juĝisto Carl Nichols de la usona Distrikta Tribunalo por la Kolumbia Distrikto provizore blokis la agon, kiu malebligus novajn elŝutojn kaj ĝisdatigojn de la programo por ekzistantaj uzantoj.

ByteDance, la ĉina gepatra kompanio de TikTok, antaŭe prezentis peton pri prepara malpermes-ordono kontraŭ la ago. La decido de la federacia juĝisto signifas, ke la teknika kompanio kun stabejo en Los-Anĝeleso nun povas funkcii sen interrompo almenaŭ ĝis plena kortuma aŭskultado.

La 6an de aŭgusto, usona prezidanto Donald Trump publikigis administran ordonon, kiu malpermesas usonajn transakciojn kun TikTok kaj ByteDance post 45 tagoj, je la preteksto de maltrankvilo pri nacia sekureco. La 14an de aŭgusto, li subskribis duan administran ordonon, kiu devigas al ByteDance vendi aŭ forigi sian usonan TikTok-komercon ene de 90 tagoj.

Ĉinio publikigis ĉi-jaran eldonon de sia raporto titolita "Granda Tera Datumaro por Subteno al la Celoj de Daŭripova Disvolviĝo", resumante la esploron kaj praktikon de la lando per uzo de scienca kaj teknologia novigado por plenumado de la celoj de Tagordo de la UN 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo.

La raporto, publikigita dum la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ampleksas la rimedojn de Ĉinio en kampoj kiel konservado de biodiverseco, daŭripova disvolviĝo de ĉinaj urboj kaj urbetoj, protektado de marĉejoj kaj taksado de marborda ekosistemo. Ĝi inkluzivas 26 tipajn kazojn kaj proponas 24 arojn da datumaj produktoj, 13 modelojn kaj 19 subtenajn programojn.

Dividu