Novaĵoj (Septembro 29)

Publikigita: 2020-09-29 17:58:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio refutis akuzojn de Usono pri mediprotekto; Ĉina ministro pri eksterlandaj afeorj diris, ke Ĉinio volas vastigi kunlaboron kun Kubo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde refutis mediajn akuzojn de la usona ŝtata Departemento, dirante, ke tio estas alia kontraŭĉina farso surscenigita de Usono pro politikaj celoj.

Respondante al usonaj akuzoj pri eligo de forceja gaso, komerco de sovaĝaj bestoj kaj plantoj kaj maraj rubaĵoj de Ĉinio, proparolanto Wang Wenbin diris en gazetara konferenco, ke la tiel nomata "folio de faktoj" estas nenio alia ol listo de mensogoj.

La atingoj de Ĉinio en traktado de klimatŝanĝiĝo estas vaste rekonataj. Ĝis la fino de 2019, la emisiado de karbona dioksido de Ĉinio po unuo de la Malneta Enlanda Produkto reduktiĝis je 48,1% kompare kun tiu en 2005, kaj la proporcio de nefosilia brulaĵo atingis 15,3%. Ĉinio pli frue atingis celojn de sia klimata agado 2020.

Wang diris, ke la nova forstumado en Ĉinio konsistigas 25% de la tutmonda totalo, kaj pli ol 50% de la novenergiaj veturiloj de la mondo estas en Ĉinio. Li atentigis, ke Ĉinio anoncis, ke ĝi plialtigos la celojn de sia memdecida kontribuo, kaj strebos al la pintvaloro de emisiado de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj karbona neŭtreco antaŭ 2060.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke Ĉinio volas labori kun Kubo por profundigi politikan reciprokan fidon, vastigi kunlaboron kaj antaŭenigi ĉina-kuban tradician amikecon por produkti novajn rezultojn.

Wang faris la rimarkojn dum ĉeesto al la akcepto aranĝita de la kuba ambasadorejo por festi la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo. Wang diris, ke Ĉinio kaj Kubo fariĝis bonaj fratoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj amikoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 60 jaroj, kaj ke ĉe la nova historia deirpunkto, Ĉinio volas labori kun Kubo por efektivigi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj, profundigi politikan reciprokan fidon, vastigi kunlaboron kaj akceli ĉina-kuban tradician amikecon por produkti novajn rezultojn.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez kaj kuba ambasadoro al Ĉinio Carlos Miguel Pereira faris paroladojn respektive.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde alvokis ĉiujn landojn fari ĝustan elekton por plibonigi tutmondan regadon kaj internacian ordon en la postpandemia epoko.

Wang faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la Forumo Lanting okazigita en Pekino. Li diris, ke la mondo nun troviĝas en grava historia situacio de post la Dua Mondmilito, kun la nova kronviruso ankoraŭ furiozanta tra la mondo, unuflankismaj kaj tiranaj movoj minacantaj mondan ordon, kaj leviĝanta protektismo influanta mondan ekonomion. Li akcentis, "Kien ni iros en la postpandemia epoko? Ĉiuj landoj ne devas malaltigi singardemon aŭ fari malĝustan elekton.”

Laŭ Wang, dum la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, la internacia komunumo atingis la konsenton, ke la UN estas ankoraŭ la plej kompleta platformo en la internacia sistemo, multflankismo restas la bazŝtono de la nuna internacia ordo, kaj solidareco kaj kunlaboro estas la sola elirejo el la pandemio.

La 26-an de septembro oficiale malfermiĝis la 2020-a (deksesa) Pekina Internacia Aŭtomobila Ekspozicio. Kiel la unua internacia aŭtomobila ekspozicio sub la epidemio, kvankam la Ekspozicio estis prokrastita de aprilo ĝis septembro ĉijare, ĝi tamen altiris la aktivan partoprenon de multaj internaciaj aŭtomobilaj markoj kaj altiris atenton de eksterlandaj amaskomunikiloj.

Fremdlandaj amaskomunikiloj ĝenerale opinias, ke la Pekina Internacia Aŭtomobila Ekspozicio elstarigas la sukceson de Ĉinio en kontraŭbatalado de la epidemio, kiam eŭropaj urboj realigas limigojn, kaj la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono superis 7 milionojn. Dum la ĉina ekonomio resaniĝas, la agado de la aŭta merkato de Ĉinio estas multe pli bona ol tiu de eŭropaj kaj usonaj merkatoj.

Usona mediato Associated Press raportis, ke Ĉinio estis la unua grava ekonomio, kiu resaniĝis post la epidemio, kaj ĉefaj fabrikantoj turnas sian atenton al Ĉinio.

Ĝi deklaris, ke la aŭta vendado de Ĉinio kiel la plej granda aŭta merkato de la mondo revenis al niveloj antaŭ la epidemio. Dum postulo en Usono kaj Eŭropo restas malforta, la aŭtomobila industrio multe klopodas por inversigi miliardojn da dolaroj da perdoj.

Lastatempe, laŭ antaŭdiro de Standard and Poor's, tutmondaj aŭtaj vendoj falos je ĉirkaŭ 20% ĉi-jare, kaj vendado post du jaroj ankoraŭ estos je 6% malpli alta ol vendado en 2019.

Tamen, Standard and Poor's ankaŭ deklaris, ke la ĉina merkato probable rekomencos moderan longtempan kreskon, precipe la vendoj de novenergiaj veturiloj povus resalti en la dua duono de la jaro. Oni atendas, ke ĝis la fino de 2022, la ĉina merkato estos la sola regiono, kiu resaniĝos ĝis la kvanto de 2019.

La ekonomia motoro denove rapide funkcias kun la sukcesa brido de la kronvirusa epidemio en Ĉinio. La ĉina registaro intensigis la investon en novaj enlandaj projektoj de infrastruktura konstruado, kio ne nur kreis multajn laborpostenojn enlande, sed ankaŭ forte kreskigis la postuladon pri fererco, nikelo, kupro, zinko kaj aliaj industriaj metaloj uzataj en infrastrukturaj projektoj. Fremdlandaj mediatoj raportis, ke danke al la stabila renormaliĝo de la ĉina ekonomio, la infrastruktura konstruado de Ĉinio disvolviĝas kiel furioza fajro, kio ĝenerale profitigas la tutmondan minan industrion kaj helpas la mondan ekonomion.

Ĉinio jam komencis planon pri grandskala infrastruktura konstruado. La ĉina registaro pliigos investon en projektoj koncernaj al nuba komputado, granda datumaro, artefarita intelekto, la kvina-generacia komunika reto, industria interreto kaj aliaj novaj bazaj instalaĵoj. Ankaŭ pluraj provincnivelaj regionoj de Ĉinio publikigis novajn planojn pri infrastruktura konstruado kun la totala investo de kelkaj duilionoj da juanoj. La ĵurnalo European Times prognozis, ke Ĉinio komencos aron da novaj projektoj de infrastruktura konstruado en la tria trimestro.

Ekonomikisto de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado prognozis, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskos je 1,8 en 2020, kaj Ĉinio fariĝos la sola lando inter membroj de la Grupo 20, sen recesio en la kuranta jaro.

Organizanto de la kvara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) diris lunde, ke la ekspozicio komencis registradon por sia komerca ekspozicio.

Laŭ la organizanto, entreprenoj el eksterlando povas registriĝi ĉe la oficiala retejo de la ekspozicio ekde lundo.

La komerca ekspozicio en la kvara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio akceptas nur laŭleĝajn korporaciajn entreprenojn registritajn ekster la doganaj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko, inkluzive de Honkongo, Makao kaj Tajvano. Nur varoj produktitaj eksterlande aŭ servoj liveritaj de eksterlando povas esti akceptitaj por la ekspozicio.

Dividu