Novaĵoj (Septembro 30)

Selena Publikigita: 2020-09-30 17:14:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 30a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio okazigis ceremonion por honori forpasintajn heroojn en Tago de Martiroj; Fakuloj laŭdas klopodojn de ĉina registaro por sociekonomia disvolviĝo de Xinjiang. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato ĉeestis ceremonion por prezenti florkorbojn al forpasintaj naciaj herooj en Tian’anmen-Placo en Pekino merkrede matene.

La ceremonio estis okazigita por memorfesti la Tagon de Martiroj antaŭ la Nacia Tago. Ankaŭ ĉirkaŭ 1 800 reprezentantoj de ĉiuj sociaj rondoj ĉeestis la ceremonion, kaj ĉiuj ĉeestantoj observis momenton da silento. La Tago de Martiroj estas festata en la tago antaŭ la Nacia Tago de Ĉinio la 1an de oktobro. En la sama tago en 1949, la fundamentoj por la Monumento al la Popolaj Herooj estis metitaj en la urbcentra placo de Pekino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Argentino kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por firme subteni la gvidan rolon de la Monda Organizo pri Sano en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, gajni kompletan venkon super la pandemio kiel eble plej frue, kaj akceli la konstruadon de tutmonda komunumo de sano por ĉiuj.

Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun argentina prezidento Alberto Fernandez. Xi diris, ke la kronvirusa pandemio estas severa provo por la tuta mondo, kaj fronte al la pandemio, la ĉina kaj argentina registaroj persistis ĉe la principo meti popolon kaj vivojn sur la plej gravan lokon, kaj doni prioritaton al la vivoj kaj sano de la popolo. La du landoj staras kune kaj helpas unu la alian en la batalo. Li aldonis, ke Ĉinio volas plu liveri helpon al la sudamerika lando laŭ sia kapablo kaj profundigi duflankan vakcinan kunlaboron.

Xi alvokis la du flankojn serioze efektivigi ekzistantajn gravajn projektojn, malfermi novajn kampojn por kunlaboro, profundigi interpopolajn interŝanĝojn, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-argentinan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Fernandez deziris al la ĉina popolo feliĉan Nacian Tagon. Li diris, ke li atenteme aŭskultis la paroladon de Xi en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, kaj admiras la vizion kaj promeson de Xi. Li diris, ke Argentino esperas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de komerco, investo, infrastruktura konstruado kaj financo, kaj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj ke li kredas, ke tio multe akcelos la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Argentino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Vjetnamio ilustris sian profundan "kamaradan kaj fratan" amikecon per konkretaj agoj en la komuna batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj plene montris la unikajn avantaĝojn de la gvidado de komunistaj partioj kaj de socialisma sistemo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en telefona konversacio kun Nguyen Phu Trong, prezidanto de Vjetnamio kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Xi diris, ke li tre ĝojas telefone konversacii kun Trong, kiam homoj en ambaŭ landoj festas la Mezaŭtunan Feston. Li diris, ke en la batalo kontraŭ la epidemio, la du partioj kaj du landoj subtenis unu la alian por trakti la nunajn malfacilojn, kaj akiris gravajn atingojn en regado kaj prevento de la kronviruso. Ĉinio atribuas gravecon al esploro de kunlaboro kun Vjetnamio en vakcina produktado kaj aliaj kampoj, kaj volas liveri vakcinojn unue al evoluantaj landoj post kiam ili estos ekspluatitaj kaj ekuzataj.

Li ankaŭ alvokis klopodojn por antaŭenigi la tradician amikecon inter la du nacioj, cementi la fundamenton de la amika ligo inter la du popoloj, kaj gvidi la junajn generaciojn en ambaŭ landoj heredi kaj transdoni la eternan ĉina-vjetnaman amikecon.

Trong esprimis varmajn gratulojn pro la 71a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj alte taksis la rimarkindajn atingojn, kiujn Ĉinio akiris en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj antaŭenigo de ekonomia kaj socia disvolviĝo sub la gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi ĉe ĝia kerno. Li aldonis, ke la internacia situacio spertas rapidajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn kaj Vjetnamio plenforte sin preparas por la 13a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Vjetnamio, kiu okazos en la komenco de la venonta jaro laŭ plano.

Fakuloj diris, ke rezulte de la grandaj klopodoj faritaj de la ĉina registaro dum la pasintaj jardekoj, grandegaj atingoj estis akiritaj en la socia kaj ekonomia disvolviĝo en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kun konstanta plialtigo de la vivnivelo de lokanoj.

La tria centra simpozio pri laboro rilata al Xinjiang okazis de vendredo ĝis sabato en Pekino, en kiu ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn konstrui Xinjiang kun socialismo de ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj postulis laŭleĝan regadon kaj longtempajn klopodojn por disvolvi Xinjiang en regionon unuiĝan, harmonian, prosperan kaj kulture progresintan, kun sanaj ekosistemoj kaj popolo vivanta kaj laboranta en kontenteco.

Naeem Bukhari, ĉefadministranto de la Pakistana Instituto pri Administro de Homa Kapitalo, diris, ke la politiko de Ĉinio pri Xinjiang estas tre pozitiva, praktikebla kaj efika, kiu unue starigis pacon en la regiono kaj ankaŭ ŝanĝis ĝian situacion per multaj infrastrukturaj disvolvaj projektoj kaj ŝancoj por dungado, edukado kaj trejnado.

Tursunali Kuziev, profesoro de la Uzbeka Ŝtata Universitato de Mondaj Lingvoj, diris, ke kun la subteno de la centra registaro kaj aliaj provincoj kaj municipoj, Xinjiang akiris senprecedencajn atingojn en sia sociekonomia disvolviĝo kaj en plibonigo de la vivo de popolo. Li diris, ke homoj de ĉiuj etnogrupoj havas ĉiam pli fortan senton de kontento, feliĉo kaj sekureco.

Sonia Bressler, franca verkistino kaj ĉinologo, plurfoje vizitis Xinjiang kaj publikigis plurajn librojn pri la regiono. Ŝi diris, ke Xinjiang estas grandega regiono kovrita de dezertoj kaj montoj, kie diversaj etnogrupoj vivas kune.

Festante la Internacian Tagon de Konscio pri Perdo kaj Malŝparo de Nutraĵo por la unua fojo de post sia establo, la Organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de la UN (NAO) marde faris alvokon al agado por trakti tion, kion ĝi nomis "la granda defio de nia epoko".

Malgraŭ la restriktaj kondiĉoj pro la kronvirusa pandemio, ampleksa konferenco kunvenigis oficialulojn kaj fakulojn de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo, la Media Programo de la UN, aliaj agentejoj de la UN kaj landaj reprezentantoj al virtuala debato.

Ili ricevis la taskon interŝanĝi sciojn kaj praktikojn, plialtigi konscion pri la radikoj kaj influo de la demando pri perdo kaj malŝparo de nutraĵo, kaj helpi al la monda komunumo fokusiĝi al la Celo de Daŭripova Disvolvado. Ĉi tiu konkreta celo postulas, ke ĉiuj landoj duonigu la pokapan nutraĵan malŝparon de la mondo sur podetala kaj konsumanta nivelo, kaj reduktu la perdon sur la produktaj kaj provizaj ĉenoj antaŭ 2030.

Dividu