Novaĵoj (Oktobro 01)

Publikigita: 2020-10-01 21:04:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping prelegis en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco; Usono ne plu estas protektanto de tutmonda komerco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco, ke Ĉinio, kiel la plej granda evoluanta lando, pretas preni sur sin internaciajn respondecojn konformajn al ĝia disvolva nivelo.

Li diris, ke Ĉinio ankaŭ volas fari sian kontribuon al tutmonda media regado. Li aldonis, ke Ĉinio jam atingis antaŭ la planita tempo la celojn difinitajn por 2020 por traktado de klimatŝanĝiĝo.

Xi faris la rimarkojn en la Pintkunveno kaj diris, ke la internacia komunumo devas persisti ĉe la principo de komunaj sed diferencaj respondecoj. Ĉinio serĉas ian modernigon, kiu akcelas harmonian kunekziston de homo kaj naturo. Li proponis subteni multflankismon kaj fari sinergion por tutmonda regado pri la medio.

Li diris ankaŭ, ke homo kaj naturo estas komunumo kun komuna estonteco, kaj ĉiuj devas unuanime ekagi por efektivigi protekton dum disvolvado kaj realigi disvolviĝon dum protekto kaj kune konstrui harmonian kaj belan hejmon.

Fronte al la riskoj kaj defioj al la tutmonda medio, xi diris, ĉiuj landoj havas komunajn interesojn kiel pasaĝeroj en la sama boato kaj formas komunumon kun komuna estonteco. La perdo de biodiverseco kaj la degenero de la ekosistemo konsistigas gravan riskon al la homa ekzistado kaj disvolviĝo.

Merkrede farante videan prelegon en la Pintkunveno de la UN pri Biodiverseco, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke li varme bonvenigas ĉiujn kolektiĝi en Kunming venontjare por diskuti pri la tutmonda plano pri protekto de biodiverseco. Li esperas, ke diversaj flankoj povas atingi kompletan ekvilibran, fortan kaj praktikeblan agadkadron.

Venontjare en Kunming, Ĉinio okazigos la 15an Konferencon de Subskribintaj Partioj de la Konvencio pri Biodiverseco. Xi montris, ke "Ekologia Civilizacio: Konstrui Komunumon de Tera Vivo" ne nur estas la ĉeftemo de la konferenco en Kunming, sed ankaŭ estas bela bondeziro al estonteco. Kiel prezidantolando de la konferenco en Kunming, Ĉinio volas dividi spertojn al diversaj flankoj pri administrado de biodiverseco kaj konstruado de ekologia civilizacio.

Unuflankismo trovas neniun subtenon kaj kunlaboro estas la ĝusta vojo antaŭen. Li akcentis, "Ni devas firme protekti la internacian sistemon kun la UN ĉe la centro kaj konservi la sanktecon kaj aŭtoritaton de internaciaj reguloj por plifortigi tutmondan regadon pri la medio.”

La 27-an de septembro la loka tribunalo de la Federacia Kolumbia Distrikto de Usono verdiktis, ke ĝi provizore blokas la agon de la registaro de Donald Trump, kiu malebligus novajn elŝutojn kaj ĝisdatigojn de la populara video-divida programo TikTok por ekzistantaj uzantoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulojn al la nova emiro de Kuvajto, Sheikh Nawaf Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, kaj alvokis kune klopodi por profundigi la duflankajn rilatojn.

En sia mesaĝo Xi diris, ke depost la establo de diplomatiaj rilatoj la du landoj ĝuas glatan disvolviĝon de siaj rilatoj kaj restas bonaj amikoj de reciproka fidado kaj bonaj partneroj de sincera kunlaborado.

Xi diris, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de la ĉina-kuvajtaj rilatoj kaj ĉiam pretas labori kun la nova emiro por pluapaŝa disvolviĝado de la ĉina-kuvajta strategia partnereco por profitigi la du landojn kaj la du popolojn.

La 6an de aŭgusto, usona prezidento Donald Trump publikigis administran ordonon, kiu malpermesas usonajn transakciojn kun TikTok kaj ByteDance post 45 tagoj, je la preteksto de maltrankvilo pri nacia sekureco. La 14an de aŭgusto, li subskribis duan administran ordonon, kiu devigas al ByteDance vendi aŭ forigi sian usonan TikTok-komercon ene de 90 tagoj.

Pri la decido de la usona loka tribunalo, fakuloj de koncernaj kampoj opinias, ke Usono tute kapricas rilate la kazon de TikTok. Ĉu la usona registaro trovos novajn pretekstojn kaj daŭrigos sian premon al TikTok? Usono senkaŭze subpremas alilandajn entreprenojn kaj neniam donas sufiĉajn pruvojn, kaj en la estonteco ĝi eble suspektos aliajn fremdlandajn entreprenojn per la samaj pretekstoj.

Zuo Xiaodong, vicestro de la Ĉina Akademio de Informa Sekureco, diris, ke tio estas pozitiva fenomeno, sed ne fina rezulto. La usona registaro ne ŝanĝos sian planon pro la verdikto de la loka tribunalo, sed nepre volas atingi siajn celojn.

Li opinias, ke TikTok estas nur unu kazo. Usono neniam donas pruvojn, suspektante alilandajn entreprenojn pri minaco al nacia sekureco. Ĝi tute ne respektas aliajn landojn kaj tio ja estas ĝia hegemoniismo. Tia subpremo al alilandaj entreprenoj fakte estas subpremo al nova teknologio, kio malobservas la disvolviĝadon de la civilizacio de la homa socio.

La usona gazeto Harvard Business Review (HBR) diris en sia komentario, ke la malpermeso de la usona registaro al TikTok pluapaŝe montras, ke Usono ne plu estas la protektanto de la tutmonda komerco, sed potenciala minaco.

Oficialaj datumoj el la Nacia Statistika Buroo (NSB) montris merkrede, ke la aĉet-manaĝera indico (AMI) de la ĉina manufaktura sektoro kreskis al 51,5 en septembro, de 51 en aŭgusto, kaj la sub-indico por la novaj eksportaj mendoj unuafoje superis 50 depost la eksplodo de la nova kronvirusa malsano.


Dividu