Novaĵoj (Oktobro 02)

Publikigita: 2020-10-02 19:20:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinaj starpunktoj en UN-kunvenoj; Wang Yi: Rimarkoj de Xi ĉe UN donis profundan influon al internacia dispozicio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon per video en la altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por marki la 25-jariĝon de la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino la 1-an de oktobro. Li montris, ke oni devas fortigi kunlaboron de tutmondaj virinaj karieroj.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas UN preni la laboron de virinoj al prioritata pozicio, kaj fortigi energion pri nuligo de perforto, diskriminacio, malriĉeco kaj aliaj malnovaj demandoj. Li alvokis, ke UN devas fari ion por solvi seksan ciferecan dislimon kaj aliajn defiojn. Ĉinio subtenas ankaŭ plialtigi reprezentantecon de virinoj en la sistemo de UN.

Li emfazis, ke oni devas helpi virinojn eviti influon de la epidemio. Xi montris, ke sano, socia kaj psikologia bezonoj kaj labora cirkonstanco de frontliniaj kuracistinoj kaj flegistinoj, devas esti atentataj. Oni devas preni protekton de interesoj kaj rajto de virinoj kaj knabinoj antaŭ publika higieno kaj planoj pri restariĝo de laboro kaj produkto, kaj devas fari bonajn kaj pragmatajn laborojn kaj solvi iliajn malfacilojn.

Li emfazis, ke genra egaleco estas baza nacia politiko de Ĉinio. Xi diris, ke Ĉinio starigis ampleksan juran sistemon, kiu inkluzivas pli ol 100 leĝojn kaj regularojn por protekti virinajn rajtojn kaj interesojn. Ĝi estas listigita de la Monda Organizo pri Sano kiel unu el la 10 landoj kun sana kaj alta rendimento. Ĝi esence forigis la seksan breĉon en devigita edukado. Pli ol 40% virinaj dungitoj troviĝas en la socio kaj virinaj entreprenistoj en interreta kampo estas pli ol duono.

Xi emfazis, ke ni nun batalas kontraŭ COVID-19 kaj grandsumo da virinaj laboristoj en hospitaloj, personaroj pri kontrolo de malsanoj, teknikistoj, laborantoj en loĝdistriktoj kaj volontuloj ĉiam pene laboras en la frontlinio kaj protektas kaj savas homan vivon per diligenteco kaj saĝo. Ni alte laŭdas ilin.

Vespere de la 30a de septembro kaj la 1a de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping videe partoprenis en serio da altnivelaj kunvenoj de la 75a Datreveno de Fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj faris gravajn parolojn. Ĉeftemoj de la du prelegoj respektive ĉeftemas pri biodiverseco kaj disvolviĝo de virinaj karieroj. Dum la antaŭaj aktivadoj, prezidanto Xi plurfoje esprimis starpunktojn de Ĉinio rilate al “pli egala, tolera, kaj daŭrigebla disvolviĝo”.

Prelegante en la aktivadoj de UN, Xi lanĉis ĉinan voĉon kaj prezentis ĉinajn proponon pri protekto de biodiverseco, akcelo de daŭrigebla disvolviĝo kaj antaŭenigo de genra egaleco, antaŭenpuŝo de disvolviĝo de virinaj karieroj. Malantaŭ la ĉinaj starpunktoj kaj proponoj, montriĝas ĉinaj potenco, sperto kaj respondeco.

Vespere de la 28a de septembro, 2015, estis la sekva tago de la Aŭtun-Meza Festo. Tiam prezidanto Xi finis sian ĉeeston al serio da aktivadoj de Pintkonveno de 70a Datreveno de Fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj kaj revenis al Ĉinio. Vespere de la 1a de oktobro ĉi-jare, prezidanto Xi finpartoprenis en la lasta aktivado de la 75a Datreveno de Fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj. Kaj tiu ĉi tago estas denove la Aŭtun-Meza Festo.

Brila luno leviĝas en la maro, kaj diverslandaj popolanoj kunĝuas la saman momenton. Ni loĝas en la globa vilaĝo kaj devas kunlabore venki malfacilojn en la estonteco.

Vendrede ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi akceptis intervjuon kaj konigis ĉeeston de ĉina prezidanto Xi Jinping al altnivelaj kunvenoj okaze de la 75-a datreveno de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Li diris, ke la paroloj de Xi en tiuj kunvenoj reflektas firman promeson de Ĉinio por multflankismo kaj vastan vidkampon de Ĉinio kiel granda lando.

Intervjuate de Ĉina Centra Televido, Wang Yi esprimis, ke la serio da gravaj paroladoj de prezianto Xi plenamplekse kaj sisteme respondis la demandojn, kian mondon vizaĝos la homaro en la postpandemia epoko kaj kian rolon ludos Ĉinio por la mondo, esprimis la firman volon de Ĉinio persisti en multflankismo, konservi aŭtoritatecon de Unuiĝintaj Nacioj, iri vojon de paca disvolvado, kunlaboro kaj kungajno, kaj antaŭenigi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. La serio da gravaj paroladoj de Xi en la Ĝenerala Asembleo de UN fariĝis nova motoro por la tutmonda kontraŭepidemia batalo, kondensis novan konsenton de la tuta mondo por reformado de la regada sistemo, liveris novan planon por akceli tutmondan ekonomian revigliĝon, starigis novan modelon por konstruado de la tutgloba ekologia civilizacio, aldonis novan forton por antaŭenigi virinajn aferojn, kaj prezentis novan respondecon por subteni la kernan rolon de UN.

Wang diris, ke rilate al la maltrankvilo, ke la mondo dividiĝos en du sistemojn, Xi montris, ke en la mondo estas nur unu sistemo, t.e., la internacia sistemo kun UN kiel la kerno, kaj nur unu regularo, t.e, la fundamenta regularo de internaciaj rilatoj bazita sur la Ĉarto de UN. Xi emfazis, ke neniu lando havas la rajton preni sur sin la tutajn internaciajn aferojn, disponi pri la sorto de aliaj landoj kaj monopoligi disvolvajn avantaĝojn.

Wang aldonis, ke en la kunvenoj de la Ĝenerala Asembleo prezidanto Xi publikigis serion da novaj gravaj iniciatoj kaj rimedoj, inkluzive de livero de 50 milionoj da usonaj dolaroj da humanitara helpo por la kronvirusa epidemio, starigo de konfidofonduso de la triafaza suda-suda kunlaboro inter Ĉinio kaj la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN kun la skalo de 50 milionoj da usonaj dolaroj, kaj tiel plu.

Wang esprimis, ke la novaj argumentoj kaj novaj proponoj de prezidanto Xi en la Ĝenerala Asembleo pluapaŝe riĉigis teoriajn kaj praktikajn enhavojn de la penso de Xi Jinping pri diplomatio.

Ĵaŭde rusa prezidento Vladimir Putin, usona prezidento Donald Trump kaj franca prezidento Emmanuel Macron publikigis komunan deklaron pri la konflikto en Nagorno-Karabakh, forte kondamnante eskaladiĝon de perfortaj agoj en la konflikta regiono, kaj alvokis, ke ĉiuj konfliktaj partioj kiel eble plej frue ĉesigu batalon kaj restarigu intertraktadon.

Dividu