Novaĵoj (Oktobro 05)

Selena Publikigita: 2020-10-05 17:07:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 5a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Diversaj lokoj de Ĉinio akceptis 425 milionojn da turistoj en la antaŭaj 4 tagoj de ferioj de la Nacia Tago; la grenproduktado de Ĉinio ĉi-jare atingos novan alton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

De la 1a ĝis la 8a de oktobro ĉi-jare ĉinoj havas 8 feriojn de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo. Laŭ donitaĵoj de la ĉina Ministerio de Kulturo kaj Turismo, de la 1a ĝis la 4a de oktobro, diveraj lokoj de la tuta lando akceptis 425 milionojn da turistoj, kaj la turisma enspezo kalkuliĝis al 312 miliardoj da juanoj, atingante 68,9% de tiu de la lasta jaro.

Hodiaŭ estas la kvina de oktobro kaj restas duono de la ferioj. Internaciaj observantoj estas optimismaj pri la ĉina feria ekonomio, opiniante, ke sub la nuna situacio, la ora semajno de la ĉinaj ferioj ellasas la konsuman potencialon de loĝantoj, revigligas la servan industrion kaj pliigas konfidon pri kreskado de la monda ekonomio.

Haan Jae Jin, estro de departemento pri leviĝantaj merkatoj de sudkorea Hyundai Ekonomia Esplorinstituto, diris, ke Ĉinio akiris rimarkindan atingon en prevento kaj regado de la epidemio. Malgraŭ ekstera necerteco, Ĉinio akcelas ekonomian kreskadon per ekspluatado de la potencialo de enlanda postulado kaj realigas pli sanan disvolviĝon de la ekonomio. Li aldonis, ke reprosperiĝo de la ĉina feria ekonomio estas grava pruvo de plivastiĝo de la enlanda postulado.

Tommy Wu, ekonomikisto de la pensbanko Oxford Ekonomio, diris, ke la feria ekonomio certe utilas al akcelo de enlanda konsumado, kio favoras al koncernaj markoj kaj hotelaj grupoj ĉinaj kaj alilandaj. Nun multaj ekonomioj akcelas sian revigligon pro influo de la epidemio, kaj forta ĉina enlanda postulado signifas grandan postuladon pri importoj, kio utilas al revigligo de la tutmonda ekonomio.

Laŭ la Ministerio de Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj, estas certe, ke Ĉinio havos riĉan rikolton de aŭtunaj grenoj. La jara produktkvanto de greno atingos 650 miliardojn da kilogramoj en ses sinsekvaj jaroj.

Ekde la periodo de la 13a Kvinjara Plano, la grenproduktado de Ĉinio stabile disvolviĝis. En 2019, la tutlanda grenprodukto kalkuliĝis al 663,85 miliardoj da kilogramoj, atingante la rekordan alton. En Ĉinio la pokapa gren-posedo superis 470 kilogramojn, tio estas pli alta ol la tutmonda averaĝo kaj ankaŭ ol la internacie rekonata sekureca linio de 400 kilogramoj.

Fronte al la elstaraj demandoj de manko de akvaj resursoj kaj granda loĝantaro, Ĉinio fortigis politikan subtenon, intensigis konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj akcelis teknologian novigadon, kaj pro tiuj rimedoj Ĉinio havis riĉan rikolton de greno en 16 sinsekvaj jaroj, kio evidente fortigis la provizadon kaj tiel realigi la ŝanĝiĝon de fundamenta sateco al bona nutriteco por la popolo.

Laŭ freŝa raporto pri la interreta disvolviĝo de Ĉinio, ĝis junio Ĉinio havis ĉirkaŭ 285 milionojn da interretaj uzantoj loĝantaj en la kamparaj regionoj, kiuj okupas 30 procentojn de la totala nombro de la lando.

La raporto publikigita de la Ĉina Interreta Informa Centro diris, ke la nombro de kamparaj interretaj uzantoj en Ĉinio kreskis je pli ol 30 milionoj ekde marto, kaj la urba-kampara cifereca distanco evidente mallongiĝis.

La raporto diris, ke la interreto ludas pli grandan rolon en la klopodoj de la lando por redukto de malriĉeco, kun pliiĝo de partopreno kaj konscio de la publiko pri koncernaj kampanjoj.

Ĝi diris, ke ĝis junio koncernaj agadoj, kiel interreta reklamado de agrikulturaj produktoj el malriĉaj regionoj, atingis 51,5 procentojn de ĉinaj interretaj uzantoj, kaj pli ol 34 procentoj de retanoj aĉetis tiajn produktojn per interretaj platformoj.

La Komisarejo de la ĉina ministerio de eksterlandaj aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe esprimis fortan malkontenton pri kaj firman oponon al la kalumnio kaj makulado de la usona Ŝtata Departemento kontraŭ la leĝplenuma agado de la honkonga polico.

La komisarejo postulis, ke la usona flanko tuj ĉesu enmiksiĝi en aferojn de Honkongo sub la ŝildo de homaj rajtoj kaj laŭleĝa regado.

Proparolanto de la komisarejo diris, ke la 1an de oktobro iuj homoj partoprenis en neaprobitaj kunvenoj kaj posedis ofensivajn armilojn en Honkongo, kaj estis suspektataj pri malobservo de la leĝo de la HSAR. La hongkonga polico arestis tiujn homojn, kio estis racia, laŭleĝa kaj necesa.

La proparolanto diris, ke leĝoj en Honkongo, inkluzive de la Baza Leĝo de la HSAR, plene protektas la rajtojn kaj liberecon de honkongaj loĝantoj. Tamen la uzo de rajtoj fare de iu individuo ne devas damaĝi la rajtojn de aliaj kaj la ĝeneralajn interesojn, des malpli superi la leĝon.

La proparolanto emfazis, ke Honkongo estas socio kun laŭleĝa regado. Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo, ĉiuj devas obei la leĝon kaj neniu devas meti sin super la leĝon, kaj la leĝplenumado de la honkonga polico estas protekti laŭleĝan regadon, konservi socian ordon kaj protekti la vivojn kaj posedaĵojn de honkongaj loĝantoj.

La proparolanto aldonis, ke Honkongo estas ĉina Honkongo. La intenco de la usona flanko obstrukci la laŭleĝan administradon de la registaro de la HSAR kaj damaĝi la suverenecon, sekurecon kaj prosperon kaj stabilecon de ĉina Honkongo neniam sukcesos.

Tutmondaj kazoj de la kronvirusa malsano 2019 superis 35 milionojn dimanĉe, laŭ la Centro pri Sistemaj Sciencoj kaj Inĝenierio en la usona Universitato Johns Hopkins.

Datumoj de la Centro pri Sistemaj Sciencoj kaj Inĝenierio montris, ke la tutmonda nombro de la kronvirusaj kazoj kalkuliĝis al 35 008 447 kun 1 344 818 mortoj tutmonde ĝis la 3a horo kaj 23 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo.

Usono raportis la plej multajn kazojn kaj mortojn, kiuj kalkuliĝis al 7 411 716 kaj 209 720 respektive. Landoj kun multaj raportitaj kazoj inkluzivas Hindion, Brazilon, Rusion, Kolombion kaj Peruon.

Dividu