Novaĵoj (Oktobro 06)

Selena Publikigita: 2020-10-06 17:23:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 6a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina miraklo kontribuas al tutmonda klopodo por elimino de malriĉeco; nome de 26 landoj Ĉinio kritikis Usonon kaj okcidentajn landojn pri atenco kontraŭ homaj rajtoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Sendube rapidega fervojo en Ĉinio estas simbolo de ĝia disvolvado. Tiuj rapidegaj fervojlinioj kiel interligaj ŝnuroj akcelas disvolviĝon de regionoj laŭlonge de ili. Ekzemple la gubernio Jinzhai de Anhui-provinco deklaris sin liberigi el malriĉeco en aprilo de tiu ĉi jaro, danke al turisma enspezo alportita de la rapidega fervojo. Tio estas rezulto de la klopodoj de Ĉinio por elimino de malriĉeco.

Ĉinio, kiel la plej granda evoluanta lando, kreis la miraklon en elimino de malriĉeco, kio fakte estas grandega kontribuo al tutmonda afero kontraŭ malriĉeco. De 2012 ĝis la fino de 2019, Ĉinio liberigis pli ol 90 milionojn da homoj el malriĉeco, okupante pli ol 70% de la kontribuo al la monda elimino de malriĉeco. Laŭ plano, ĉiuj malriĉuloj sin liberigos el malriĉeco en 2020, kaj tiam Ĉinio atingos la celon de malriĉec-elimino de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado pli frue je 10 jaroj ol la fiksita dato.

Nun la epidemio de la nova kronviruso alportas grandan defion al tutmonda elimino de malriĉeco. En julio ĉijare, Departemento de la UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj publikigis Raporton pri Celo de Daŭripova Disvolvado 2020, kiu prognozis, ke 71 milionoj da homoj tra la tuta mondo revenos al ekstrema malriĉeco. Lastatempe en la pintkunveno celebranta la 75-an datrevenon de la fondiĝo de la UN, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke la demando pri disvolvado devu esti metita en prioritaton de tutmonda makrokadro, kio montris direkton por trapasi la tutmondan krizon.

2020 estas la lasta jaro de la periodo de la 13a Kvinjara Plano kaj ankaŭ la jaro, en kiu finkonstruiĝos modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Fronte al la kompleksa internacia situacio kaj pezaj taskoj de reformo kaj stabiligo enlande, Ĉinio venkis diversajn malfacilojn kaj atingis historian sukceson en diversaj kampoj. Multaj internaciaj personoj opiniis, ke la atingoj akiritaj de Ĉinio en sociekonomia disvolvado dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano ne nur kreis belan vivon por la popolo, sed ankaŭ alportis oportunojn por disvolvado de la tuta mondo.

En la lasta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio proksimiĝis al 100 duilionoj da juanoj, okupante ĉirkaŭ 30% de la kontribuo al la monda ekonomio, kaj la pokapa malneta enlanda produkto de la lando superis 10 milojn da usonaj dolaroj.

Dewit Bernard, prezidanto de la Belga-Ĉina Ĉambro de Komerco, diris, ke dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano, Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn en sociekonomia disvolvado. La plibonigo de bazaj instalaĵoj, inkluzive de fervojoj, ŝoseoj, kvina-generacia komunika reto kaj artefarita intelekto, injektis novan movforton por la ekonomia kresko. Li diris, ke Ĉinio daŭre akcelis altkvalitan disvolviĝon de la ekonomio kaj plilarĝigis la malfermon, profitigante la mondan ekonomion.

Diego Mazzoccone, plenuma direktoro de la Latin-Amerika Centro pri Politikaj kaj Ekonomiaj Studoj de Ĉinio en Argentino, kiu loĝis en Ĉinio multajn jarojn, diris, ke dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano, Ĉinio efektivigis serion da politikoj konformaj al la postulo de disvolvado, persistis en ampleksa profundigo de reformo kaj senĉese grandigis malfermon al la ekstera mondo. Sub la elstara gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo akiris rimarkindajn atingojn.

Ĉina sendito lunde faris komunan deklaron en la Ĝenerala Debato de la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, nome de 26 landoj, kritikante Usonon kaj okcidentajn landojn pri atenco kontraŭ homaj rajtoj, alvokante kompletan kaj tujan haltigon de unuflankaj sankcioj, kaj esprimante seriozan maltrankvilon pri sistema rasa diskriminacio.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la deklaron nome de 26 landoj, inkluzive de Ĉinio, Kubo, la Korea Demokratia Popola Respubliko, Pakistano, Palestino kaj Rusio. Zhang diris, ke la kronvirusa pandemio kontinue forte influas ĉiujn naciojn, precipe evoluantajn landojn. La respondo al kaj renormaliĝo de la kronvirusa pandemio postulas tutmondan solidarecon kaj internacian kunlaboron. Tamen oni daŭre vidas la aplikon de unuflankaj altruditaj rimedoj, kiuj agas kontraŭ la celo kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj internacia leĝo, multflankismo kaj la bazaj normoj de internaciaj rilatoj. Li diris, ke unuflankaj altruditaj rimedoj havas certan influon sur homajn rajtojn, ĉar ili obstrukcas la plenan realigon de socia kaj ekonomia disvolviĝo kaj malhelpas la bonfarton de la loĝantaro en la influitaj landoj, precipe virinoj kaj infanoj, inkluzive de adoleskantoj, maljunuloj kaj handikapuloj.

La Internacia Federacio de Robotiko diris lastatempe en sia jara raporto, ke danke al inteligenta fabrikado kaj aŭtomatigo, pli ol 2,7 milionoj da industriaj robotoj funkcias en fabrikoj tra la mondo, atingante novan rekordan nombron. De 2014 ĝis 2019, la tutmonda nombro de instalitaj robotoj kreskis je preskaŭ 85%. Tutmonde, la ĉefaj kvin merkatoj laŭ la jara instalado de industriaj robotoj en 2019 estis Ĉinio, Japanio, Usono, Sud-Koreio kaj Germanio. Laŭ la Internacia Federacio de Robotiko, pro depresio de aŭtomobilaj, elektraj kaj elektronikaj industrioj kaj ankaŭ la influo de la kronvirusa pandemio, la robot-fabrika industrio ĉi-jare ne povas stimuli sian kreskon per granda nombro da mendoj, sed Ĉinio estas la escepto.

La preparo por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio eniris sian lastan periodon lunde, 30 tagojn antaŭ ĝia malfermo. La unuaj varoj el fremdaj landoj por la ekspozicio jam glate trapasis doganejon. Miloj da novaj produktoj por la ekspozicio estis liveritaj al ŝanhajaj vendejoj por sin provi sur la ĉina merkato dum ferioj de la Nacia Tago. Ŝanhajo efektivigas surlokajn provojn de diversaj urbaj servoj. Laŭ la organizanto, la laboro pri varbado de ekspoziciantoj glate iras. Multaj el la 500 plej grandaj kompanioj de la mondo kaj ĉefaj firmaoj de diversaj industrioj aliĝis al la ekspozicio.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von Der Leyen anoncis lunde en la socia retejo Twitter, ke ŝi decidis sin izoli ekde tiu tago ĝis vespero de la sekva tago, ĉar ŝi ĉeestis kunvenon en la 29a de septembro, kaj iu alia ĉeestanto de la kunveno montriĝis pozitiva al la nova kronviruso dimanĉe en ekzameno.

Von Der Leyen diris, ke la 1an de oktobro ŝi estis ekzamenita kaj montriĝis negativa al la kronviruso, kaj la 5an de oktobro ŝi estis denove ekzamenita kun negativa rezulto. Laŭ prisanaj reguloj de Belgio, en kiu estas la ĉefstabejo de la Eŭropa Komisiono, ĉiu proksima kontaktanto kun konfirmita kronvirusa kazo devas esti sinizolita por sep tagoj de post la kontakto.

Dividu