Novaĵoj (Oktobro 07)

Mirinda Publikigita: 2020-10-07 17:14:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Yang Jiechi faros viziton al Srilanko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio kaj Serbio; Intenco de Usono pri kalumnio al Ĉinio refoje suferis malvenkon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede anoncis, ke laŭ la invito de la registaroj de Srilanko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio kaj Serbio, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato pri Eksterlandaj Aferoj, vizitos la jenajn kvar landoj de la 8a ĝis la 12a de oktobro.

La 6an de oktobro en la diskuto pri homrajta demando de la 75a Ĝenerala Asembleo de UN, Usono, Germanio kaj Britio malice kalumniis Ĉinion kaj intervenis en internajn aferojn de Ĉinio. Ĉina konstanta reprezentanto en la UN Zhang Jun serioze faris refuton kaj firme oponas kaj tute rifuzis neveran kondamnon de Usono kaj aliaj landoj. Preskaŭ 70 landoj subtenis la starpunkton de Ĉinio kaj pakistana reprezentanto faris komunan paroladon nome de 55 landoj, subtenante Ĉinion en la honkonga afero, kuba reprezentanto subtenis Ĉinion en la problemo pri Xinjiang nome de 45 aliaj landoj, kuvajtia reprezentanto faris paroladon por subteni Ĉinion nome de tri arabaj landoj kaj ankaŭ aliaj landoj subtenis Ĉinion en parolado. Ĉiuj partioj subtenis la klopodojn de Ĉinio en protektado de suvereneco, sekureco kaj unuiĝo, donis pozitivan takson al atingoj de Ĉinio en homrajta afero kaj oponas kontraŭ politikigo de la homrajta demando, duobla kriterio kaj politika kontraŭstaro. La forta subtena voĉo en la kunveno refoje vanigis intencon de Usono kaj malmultaj landoj en kalumnio al la homrajta stato de Ĉinio.

Zhang Jun diris, ke la agaĉo de tiuj landoj en interveno en internajn aferojn de Ĉinio pretekste de homrajta demando ne gajnos ĝeneralan apogon, tute ne konformas al la faktoj. La atingoj de Ĉinio en homrajta afero estas monde aprobitaj kaj ne estis negitaj de mensogoj kaj trompo. 1 400 milionoj da ĉinoj ĝuas kvietan, liberan kaj feliĉan vivon, tio estas la plej granda homrajta inĝenieriaĵo en la mondo kaj estas la plej bona homrajta praktiko.

Protekto de homaj rajtoj ne estas limigita de ununura okcidenta formo. Ĉiuj landoj rajtas memvole elekti la vojon konforman al la ŝtata aktualeco.

“La mondo vizaĝas al multaj kaj gravaj demandoj, tage post tage altiĝis tutmondaj defioj. Nur dialogo kaj kunlaboro solvos la problemojn. Kuna solvo per interkonsiliĝo jam estas vasta komuna kono de la internacia komunumo.” En la pintkunveno memore al la 75a datreveno de fondiĝo de la UN okazinta lastatempe, ĉina prezidanto Xi Jinping faris la videan paroladon, kiu vekis vastan eĥon de la internacia komunumo kaj elstarigis urĝecon kaj gravecon de trakto de tutmondaj riskoj per multflankisma spirito.

Nun ankoraŭ estas serioza la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Ne finiĝis la unuaronda epidemio kaj abrupte altiĝis la risko de la duaronda epidemio en iuj landoj. Evoluantaj landoj, precipe afrikaj landoj kun malforta publiksana sistemo ankoraŭ vizaĝas al granda defio de la pandemio. Multaj landoj maltrankviliĝis pri justeco de distribuado de la vakcinoj, konsidere pri antaŭa krima registro de iuj potencoj en rabado de kontraŭepidemiaj materialoj kaj monopolo de vakcina esplorado.

Por antaŭenpuŝi profundigon de internacia kunlaboro en batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio proklamis serion da gravaj rimedoj por subteni tutmondan batalon kontraŭ la pandemio, inkluzive de liverado de du miliardoj da usonaj dolaroj de internacia helpo ene de du jaroj, por subteni influitajn landojn, precipe evoluantajn landojn en ekonomia kaj socia restarigo; konstruado de tutmonda humanitara krizokaza tenejo en Ĉinio kunlabore kun UN; establo de 30 ĉina-afrikaj hospital-kunlaboraj mekanismoj; meto de novaj vakcinoj pri nova kronviruso kiel tutmonda publika produkto kaj prokrasto de kvitiĝo de ŝuldoj de la plej malriĉaj landoj kune kun la Grupo 20.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres komentis, ke la faktoj pruvis, ke Ĉinio estas la plej grava subtenanto de multflankismo kaj donis konfirmecon, fidon kaj esperon al la mondo. Multaj analizantoj montris, ke la agado de Ĉinio donis fortan movforton al la homara socio elirinte el “la plej malhela momento”.

La pandemio donis grandan atakon al la tutmonda ekonomio. Kiel venki la epidemion kaj antaŭenpuŝi rekomencon de la tutmonda ekonomio? Multflanka kunlaboro estas ununura elekto. Ĉiflanke Ĉinio ĉiam agas. Ĉinio firme protektas la multflankan komercan sistemon surbaze de la Monda Komerca Organizo, establis “verdan pasejon” kun multaj landoj por protekti stabilecon de proviza ĉeno de tutmonda industrio kaj liveris kontraŭepidemiajn materialojn kaj faris komercon kun landoj rilataj al la Zono kaj Vojo. Ĉinio ĉiam akcelis la mondon per propra ekonomia restarigo.

Estas menciinde, ke Ĉinio rapidigis formiĝon de nova disvolva situacio kun enlanda granda cirkulado kiel ĉefa parto akcelata de enlanda kaj internacia duobla cirkulado. Tio ne nur estas interna bezono de Ĉinio por realigi altkvalitan disvolviĝon, sed ankaŭ enkorpigas malferman sintenon de Ĉinio en ĝuo de supergranda merkato kun aliaj landoj kaj montras respondecon de Ĉinio kiel la dua monda ekonomio.

Malgraŭ ŝanĝiĝema internacia situacio, Ĉinio firme staros kun la ĝusta flanko de la historio, firme protektos internaciajn normojn kaj regulojn, senĉese donos la ĉinan forton por solvo de tutmondaj problemoj kaj ĉiam servas kiel konstruanto de monda paco, kontribuanto de tutmonda disvolviĝo kaj protektanto de internacia ordo.

Marde konstanta reprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj (UN), Zhang Jun faris paroladon en la Tria Komitato de la 75a Ĝenerala Asembleo de UN pri la atingo de Ĉinio en homaj rajtoj.

Zhang diris, ke la ĉina popolo atingis grandan sukceson de homaj rajtoj post la fondiĝo de nova Ĉinio antaŭ 71 jaroj. Ĉinio ĉiam metas la popolon en la centron, solvis la nutraĵan kaj vestan problemon de 1,4 miliardoj da homoj kaj liberigis 850 milionojn da homoj el malriĉeco. Ĉinio persiste metis la vivon plej superan, adoptis la plej severajn kaj plenajn rimedojn por preventi kaj regi la epidemion kaj gajnis gravan venkon en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio persistas en ĝenerala planado kaj eldonis tri volumojn de la Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj, formante kompletan leĝan protektadon de homaj rajtoj. Ĉinio persistas en protektado de internacia justeco, kontraŭas intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj kaj parolas por evoluantaj landoj kaj subtenas justecon por ili.

Zhang diris, ke Ĉinio severe defendas la ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolviĝon. Antaŭenigo de disvolviĝo de okcidentaj regionoj inkluzive de Xinjiang, konservado de prospero kaj stabileco de la Honkonga Speciala Administracia Regiono ambaŭ estas bezonoj de protekto de leĝsistemoj, nacia sekureco kaj interesoj de la popoloj, kaj pli kongruas kun efektivigoj kaj regulaj agoj de la internacia komunumo.

Zhang diris, ke homrajta vojo de Ĉinio estis decidita de la ĉina popolo. Ĉinio bonvenas egalan dialogon, sed firme oponas kontraŭ interveno, duoblaj normoj kaj politika konfrontiĝo. Ne eksistas la plej bona homrajto, sed nur pli bona. Sur la bazo de egaleco, respekto, malfermiteco kaj toleremo, la ĉina flanko volas kune kun aliaj landoj klopodi por antaŭeniri al la nobla idealo "ĉiuj homoj ĝuas homajn rajtojn".

Marde la Monda Komerca Organizo publikigis la plej lastan raporton “Donitaĵoj kaj Perspektivo de Tutmonda Komerco”, kiu antaŭvidos, ke ĉijare la vara komerca kvanto de la mondo ŝrumpos je 9.2% kaj la tutmonda komerco eble estos pli bona ol la antaŭvido.

La raporto antaŭdiras, ke en 2021 la tutmonda vara komerco kreskos je 7.2%, multe malpliiĝante ol la antaŭa antaŭdiro de 20% kaj la komerca skalo estos malpli alta ol la nivelo antaŭ la epidemio.

La organizo akcentis, ke la donitaĵoj ankoraŭ havas altan necertecon kaj la fina tutmonda komerco dependos de la epidemia tendenco kaj preventaj rimedoj prenitaj de la registaroj.

Dividu