Novaĵoj (Oktobro 08)

Mirinda Publikigita: 2020-10-08 16:11:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke en sinsekvaj 7 tagoj ĉiutage pli ol dek milionoj da pasaĝeroj prenis trajnon; Speciala kunveno pri epidemio celas venki pandemion per solidareco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede laŭ informo de Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo, ĉe la fino de la longa ferio de la Nacia Tago, evidente multiĝis la nombro de pasaĝeroj en trajnoj. En la 7a de oktobro, la fervojoj de la lando sume transportis 12 milionojn da homfojoj de pasaĝeroj.

Laŭ donitaĵoj, de la 30a de septembro ĝis la 6a de oktobro, la tutlandaj fervojoj ĉiutage transportis pli ol dek milionojn da homfojoj de pasaĝeroj. Koncernaj departementoj jam prenis rimedojn por maksimume kontentigi la veturan bezonon de pasaĝeroj.

Merkrede prezidanto de la 75a Ĝenerala Asembleo de UN Volkan Bozkır diris, ke la preparanta speciala kunveno pri la epidemio de la nova kronviruso mobilizos la tutan internacian komunumon por solidarece kaj kune venki la pandemion.

Tiutage en la interregistara interkonsiliĝa videakunveno pri la speciala kunveno, Bozkir diris, ke la Ĝenerala Asembleo de la UN okazigos la specialan kunvenon celante “stimuli la internacian komunumon preni akordigan agadon por venki la novan kronviruson, mildigi influon de la epidemio al socio, humanitareco kaj ekonomio.”

Li akcentis, ke en la ĝenerala debato de la 75a Ĝenerala Asembleo de UN, ĉeestantaj ŝtatestroj aŭ altrangaj delegitoj parolis pri “katastrofaj rezultoj” kaŭzitaj de la epidemio, ili alvokis, ke la internacia komunumo prenu multflankan agadon por kune trakti la epidemion.

Li reasertis gravecon de unuiĝo kaj solidareco de la internacia komunumo fronte al la epidemio kaj pledas por kiel eble plej frue okazigi la specialan kunvenon. Membroŝtatoj fundamente konsentis okazigi la kunvenon inter la 3a kaj la 4a de decembro.

Merkrede la Monda Ekonomia Forumo proklamis, ke la jarkunveno de 2021 okazos de la 18a ĝis la 21a de majo veontjare en la monto Buergenstock de Luzern, Svisio. La Monda Ekonomia Forumo akcentis, ke la jarkunveno okazos kondiĉe de garantio de sano kaj sekureco de partoprenantoj kaj organizantoj.

La forumo, kies ĉefstabejo troviĝas en Ĝenevo de Svisio, estas internacia organizo celanta por antaŭenpuŝi publikan kaj privatan kunlaboron. La jarkunveno de la forumo (Vintra Davoso) ĉiujare okazas en la urbeto Davoso de Svisio kaj allogis gravajn ĉefojn de politika rondo, komerca rondo kaj la socio de la mondo kaj estas la plej influa evento de la Monda Ekonomia Forumo.

Influate de la epidemio, ĉijare aŭguste la forumo jam prokrastis la jarkunvenon de 2021 al la venonta somero.

La Monda Ekonomia Forumo diris, ke la jarkunveno okazonta en venonta majo prenos “Prosperigon de la Mondo” kiel ĉeftemo kaj fokusiĝos en solva projekto por plej seriozaj defioj de la mondo. Laŭ la plano, ĉeestontaj ĉefoj de diversaj rondoj kune planos prosperigan vojmapon de la mondo kaj rekonstruos pli tolereman kaj daŭripovan socion en la postepidemia periodo.

Ministroj pri turismo de la Grupo 20 merkrede okazigis videokunvenon, promesante antaŭenigi disvolviĝon de turisma industrio kaj maksimumigi la kontribuon de la turisma industrio al tutmonda daŭripova disvolviĝo.

La kunveno estis prezidita de la deĵoranta prezidentolando Saud-Arabio. La deklaro publikigita en la kunveno diris, ke la G20 laboros por antaŭenigi la reprosperiĝon de la turisma industrio kaj evoluigi la turisman industrion kiel ŝlosilan kaj fortikan industrion, kaj ekspluatos la latentan forton de la turisma industrio por akceli la mondan ekonomion en la postepidemia periodo.

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris en socia komunikilo, ke la restaj usonaj trupoj en Afganio devas reveni hejmen antaŭ Kristnasko.

Tamen, la konsilanto pri nacia sekureco de Trump, Robert O'Brien, proponis en la evento en la Universitato de Nevada, ke la usona trupo ankoraŭ gardos 2,500 soldatojn en Afganio antaŭ la jaro 2021.

Lastatempe, Trump multfoje esprimis, ke li reduktos la nombron de trupoj garnizonantaj alilande kaj liberigos Usonon el "senfinaj militoj" por plenumi siajn antaŭajn kampanjajn promesojn. Komandanto de Usona Centra Komando Kenneth McKenzie diris en lasta monato, ke la usonaj trupoj en Afganio malpliiĝos al ĉirkaŭ 4 500 antaŭ novembro.

Laŭ la usona-talibana kontrakto subskribita en februaro, Usono reduktos siajn trupojn en Afganio al 8 600 ene de 135 tagoj antaŭ la 13a de julio.

Dividu