Novaĵoj (Oktobro 09)

Publikigita: 2020-10-09 18:35:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Enlanda turismo renormaliĝis dum ferioj de la Nacia Tago de Ĉinio; Ĉinio aliĝis al la tutmonda mekanismo pri akiro de kronvirusaj vakcinoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Ministerio pri Kulturo kaj Turismo diris ĵaŭde, ke turismaj lokoj tra Ĉinio ricevis entute 637 milionojn da vizitoj dum la ferioj de la Nacia Tago kaj Mezaŭtuna Festo de la 1a ĝis la 8a de oktobro.

La cifero prezentas 79% de la vizitoj faritaj dum la samaj ferioj de la lasta jaro. Turisma enspezo atingis 466,56 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 68,5 miliardoj da usonaj dolaroj). Tio estas renormaliĝo de 69,9% de la enspezo akirita en la sama periodo en 2019.

Ĉinio festis sian Nacian Tagon la 1an de oktobro. Ĉi-jare la tutsemajna feriperiodo estis longigita ĝis la 8a de oktobro, ĉar ankaŭ la Mezaŭtuna Festo falis en la 1an de oktobro ĉi-jare.

Laŭ statistikoj de la ĉefa interreta komerca platformo Meituan en Ĉinio, turisma konsumado ĝenerale renormaliĝis dum la ok-taga feriado, kun Pekino, Ŝanhajo, Chengdu, Xi'an kaj Chongqing kiel la ĉefaj kvin urboj laŭ turisma konsumado.

Laŭ raporto de granda datumaro publikigita de la interreta vojaĝagentejo Ctrip, pli kaj pli multaj turistoj elektis pasigi plurajn tagojn por profunda vojaĝo al unu urbo dum la ferioj. La raporto ankaŭ emfazis la plibonigon de mend-servo en pitoreskaj lokoj laŭ bezono de epidemia regado.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris vendrede, ke Ĉinio ĵaŭde subskribis interkonsenton kun Gavi, la Vakcina Alianco, oficiale aliĝante al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj.

Hua diris en deklaro publikigita en la retejo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ke tio estas grava paŝo, kiun Ĉinio faris por subteni la koncepton de kundivida komunumo de sano por ĉiuj kaj plenumi sian devon turni vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso en tutmondan publikan bonon.

Nun la kronvirusa pandemio ankoraŭ severe minacas la sekurecon kaj sanon de homoj en ĉiuj landoj. Ĉinio klopodos plu por tio, ke evoluantaj landoj havu egalan aliron al taŭgaj, sekuraj kaj efikaj vakcinoj. Hua diris, "Tiucele ni solene promesis fari vakcinojn ekspluatitajn kaj aranĝitajn de Ĉinio tutmonda publika bono, kiu estos liverita al evoluantaj landoj prioritate.”

Hua diris, ke Ĉinio subtenis striktan komunikadon kun la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj kun pozitiva sinteno por aliĝo al ĝi, kaj eĉ kiam Ĉinio gvidas la mondon per pluraj vakcinoj en progresintaj stadioj de esploro kaj ekspluatado kaj kun ampleksa produktkapablo, ĝi ankoraŭ decidis aliĝi al la mekanismo. Ŝi aldonis, “Ni faras ĉi tiun konkretan paŝon por certigi justan distribuadon de vakcinoj, precipe al evoluantaj landoj, kaj esperas, ke ankaŭ pli da kapablaj landoj aliĝos al la mekanismo kaj subtenos ĝin. Ĉinio ankaŭ fortigos vakcinan kunlaboron kun koncernaj landoj per la reto de la mekanismo.”

Usono ĵaŭde anoncis ampleksajn sankciojn kontraŭ 18 iranaj bankoj, duobligante sian maksimuman preman kampanjon per ruinigo de la financa sektoro de la irana ekonomio.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en deklaro, “Hodiaŭa agado por identigi la financan sektoron kaj adopti sankciojn kontraŭ 18 ĉefaj iranaj bankoj reflektas nian promeson ĉesigi kontraŭleĝan akiron de usonaj dolaroj."

Laŭ la deklaro, ĉiuj posedaĵoj kaj interesoj de la posedaĵoj de la difinitaj entoj en Usono estas blokitaj, kaj usonanoj estas ĝenerale malpermesitaj al iu ajn transakcio kun ili. La deklaro diris, ke financaj institucioj kaj aliaj personoj alfrontos sekundarajn sankciojn, se ili faros transakciojn kun difinitaj entoj post 45-taga periodo.

La ĵurnalo Washington Post raportis ĵaŭde, ke eŭropaj aliancanoj avertis, ke ĉi tiuj sankcioj alportos detruajn humanitarajn sekvojn al Irano.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif tiutage atakis la novan movon de Vaŝingtono. Li diris en la socia retejo Twitter, "Meze de la kronvirusa pandemio, la usona reĝimo volas eksplodigi niajn ceterajn kanalojn uzatajn por pagi manĝaĵojn kaj medikamentojn. Irananoj supervivos ĉi tiujn kruelaĵojn.”

Zarif aldonis, "Sed konspiro por malsatigo de loĝantaro estas krimo kontraŭ la homaro. Kulpuloj kaj ebligantoj, kiuj blokas nian monon, alfrontos justecon."

La Homrajta Konsilio de la UN komencis ĉi-jaran socian forumon ĵaŭde en Ĝenevo. Chen Zhigang, vicdirektoro de la Oficejo pri Mildigo de Malriĉeco sub la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, faris paroladon kiel gasto per video, por konigi spertojn kaj atingojn akiritajn de Ĉinio en la klopodo por redukto de malriĉeco.

Chen diris, ke respekti kaj garantii homajn rajtojn estas komuna serĉado de la homaro, dum mildigi kaj elimini malriĉecon estas unu el gravaj enhavoj por grantio de homaj rajtoj, kaj ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ĉiam metas la rajtojn de la popolo pri ekzistado kaj disvolvado sur la plej gravan lokon kaj sin dediĉas al redukto de malriĉeco kaj certigo de homaj rajtoj. Chen aldonis, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando faris serion da aranĝoj por atingi la celon elimini absolutan malriĉecon antaŭ la fino de 2020. Dum la periodo de 2012 ĝis 2019, la tutlanda nombro de malriĉeloj estis reduktita de 98,99 milionoj ĝis 5,51 milionoj.

La Monda Organizo pri Komerco (MOK) diris ĵaŭde, ke du inaj kandidatoj, niĝeria Ngozi Okonjo-Iweala kaj sud-korea Yoo Myung-hee, eniris la finan konkuradon por iĝi la nova ĝenerala direktoro de la organizo.

Keith Rockwell, proparolanto de la Monda Organizo pri Komerco, diris al ĵurnalistoj en la ĉefsidejo de la organizo en Ĝenevo, "Ngozi Okonjo-Iweala el Niĝerio kaj sud-korea ministro Yoo Myung-hee avancis al la tria kaj fina etapo de konsiliĝo.”

Amina Mohamed el Kenjo, Mohammad Maziad Al-Tuwaijri el Saud-Arabio kaj Liam Fox el Britio estis tiel ekskluzivitaj el plua konkurado post la dua konsiliĝo.

La organizo diris en gazetara komunikaĵo, ke la rezulto kreas "historian precedencon" por la Monda Organizo pri Komerco en ĝia 25-jara historio, ke tio certigas, ke la nova ĝenerala direktoro estos la unua virino gvidanta la organizon.

La proparolanto diris, ke la tria kaj fina konsiliĝo kun membroj de la organizo okazos de la 19a ĝis la 27a de oktobro, kun la fina celo certigi interkonsentan decidon de membroj pri la venonta ĝenerala direktoro.

Dividu