Novaĵoj (Oktobro 12)

Qiujieming Publikigita: 2020-10-12 16:30:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi ĉeestos kunvenon festantan 40an datrevenon de Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono; La EU bonvenigas la aliĝon de Ĉinio al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping ĉeestos grandiozan kunvenon festantan la 40an datrevenon de la starigo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono merkrede matene.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros gravan paroladon en la kunveno, kiu okazos en Shenzhen de la ĉina suda provinco Guangdong.

La evento estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo kaj en xinhuanet.com. Ĝi ankaŭ estos elsendita samtempe en ĉefaj novaĵretejoj inkluzive de people.com.cn, cctv.com kaj china.com.cn, kaj ankaŭ en novaĵaj aplikaĵoj administrataj de la Popola Ĵurnalo, la novaĵ-agentejo Xinhua kaj Ĉina Centra Televido.

“Ĉina kaj afrika flankoj volas daŭrigi la spiriton de solidareco kaj kunlaboro, kune trakti diversajn riskojn kaj defiojn, kaj lasi la ĉina-afrikan kunlaboron brili kiel ekzemplo de multflankismo, reciproka profito kaj komuna gajno,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping kaj senegalia prezidento Macky Sall, kunprezidanto de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro lunde.

En sia komuna gratula mesaĝo por festi la 20an datrevenon de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, la du gvidantoj diris, ke ili volas labori kun aliaj membroj de la forumo por persisti ĉe la principo de vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj interesoj, senĉese riĉigi kaj plibonigi la mekanismon de la forumo, kaj doni plenan ludadon al la ĉefa rolo de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en la ĉina-afrikaj rilatoj.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun kamboĝa vicĉefministro Hor Namhong pri plua disvolvado de duflankaj rilatoj dimanĉe en Pnompeno.

Dum la renkontiĝo, Wang diris, ke pro la fera amikeco kaj la komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Kamboĝo, li elektis Kamboĝon kiel la unuan stacion de siaj vizitoj al Sudorient-Azio. Malgraŭ la kronvirusa epidemio, duflanka amikeco leviĝis al pli alta nivelo post la komuna batalo kontraŭ la pandemio. Ĉinio volas plifirmigi politikan fidon kaj plifortigi reciprokan subtenon, kune mapi la kurson kaj antaŭenigi disvolviĝon de duflankaj rilatoj en la post-pandemia epoko. Wang diris, ke reciprokprofita kunlaboro en ĉiuj kampoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo konservas grandan impeton. Serio da konsentoj estis atingita en la kvina kunveno de la ĉina-kamboĝa interregistara kunordiga komitato en junio kaj novaj projektoj en la kunlabora listo glate efektiviĝas. Li diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo baldaŭ subskribos liberkomercan interkonsenton, la unuan tiuspecan de Kamboĝo kun fremdaj landoj, kio ne nur antaŭenigos la duflankan komercon, sed ankaŭ kontribuos por helpi Kamboĝon trakti la defiojn en post-pandemia epoko.

Hor Namhong, ankaŭ kunprezidanto de la ĉina-kamboĝa interregistara kunordiga komitato, esprimis dankon al Ĉinio pro liverado de materialoj kaj sendo de medicinaj fakuloj por helpo al la batalo de Kamboĝo kontraŭ la pandemio, dirante, ke Kamboĝo alte aprezas la gravajn atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la pandemio. Li aldonis, ke Kamboĝo volas labori kun Ĉinio por efektivigi la agadplanon pri konstruado de la kamboĝa-ĉina komunumo de komuna estonteco kaj altigo de la duflankaj rilatoj al pli alta nivelo.

Ĉinio sukcese ĵetis novan optikan telesensan sateliton de la sudokcidenta Xichang-a Satelit-lanĉa Centro lunde je nul-horo kaj 57minutoj antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

La alt-orbita optika telesensa satelito, Gaofen-13, estis sendita en orbiton per la portoraketo Changzheng-3B.

Ĉi tiu satelito servos al ekonomia disvolviĝo per livero de informaj servoj. Ĝi estos uzata ĉefe por termezurado, taksado de kultivaĵaj rikoltoj, mediprotekto, vetera prognozo, fruaj avertoj, kaj ankaŭ antaŭzorgo kaj mildigo de katastrofoj.

Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la starigo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono. La leviĝo de Shenzhen estas rezulto de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Laŭ ĝia disvolviĝo oni povas prognozi la venontan disvolviĝon de Ĉinio.

Ĉinio starigis la Shenzhen-an Specialan Ekonomian Zonon por esplorserĉi disvastigeblajn spertojn por reformo kaj malfermo de la tuta lando. Post kiam la spertoj de Shenzhen estis disvastigitaj tra la lando, Shenzhen ne ĝuis plu favorajn politikojn, kaj tiam ĝi ŝanĝis sian disvolvan reĝimon por ekspluati potencialon por novigado kaj akiri pli grandan kaj daŭrigeblan kinetan energion. Shenzhen fine fariĝis la “silica valo en Ĉinio” kun pli ol 30 000 altteknologiaj kompanioj. En la pasinta jaro la aldonvaloro de strategiaj emerĝantaj industrioj de Shenzhen okupis 37,7% de la malneta regiona produkto, kaj la proporcioj de progresintaj manufakturoj kaj progresintaj servoj en la du sektoroj ambaŭ superis 70%.

Antaŭ 40 jaroj Ĉinio starigis la specialan ekonomian zonon por akumuli disvastigeblajn spertojn, kaj nun ĝi bezonas urbon kiel pioniran regionon por demonstrado por esplorserĉi novan disvolvan reĝimon, novajn spertojn kaj novan vojon post la finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Lastatempe la ĉina registaro decidis doni al Shenzhen pli da memdecidaj rajtoj pri reformo en ŝlosilaj sektoroj kaj ĉenoj, kaj tiel ĝi povas starigi ekzemplon por la tuta lando.

En la pasintaj 40 jaroj, fremdlandaj kompanioj senĉese pliigis siajn investojn en Shenzhen, dum Ĉinio kondukas altnivelan malfermon per altkvalita reformo.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen diris dimanĉe en socia retejo, ke ŝi bonvenigas la aliĝon de Ĉinio al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso 2019. Ŝi diris, ke la EU kaj Ĉinio havas saman celon, kaj multflankismo estas la ŝlosilo por ke vakcinoj profitigu ĉiujn lokojn de la mondo kaj estu akireblaj por ĉiuj, kiuj bezonas ilin, kaj ke la EU atendas kunlabori kun Ĉinio kaj aliaj partneroj tiurilate.

La saman tagon, Josef Borell, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj rilatoj kaj sekureca politiko, esprimis en socia retejo aprezon al la aliĝo de Ĉinio al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj kaj diris, ke la tuta mondo povas gajni la batalon kontraŭ la kronvirusa pandemio nur per veraj komunaj klopodoj kaj promesoj.

Dividu