Novaĵoj (Oktobro 13)

Lucia Publikigita: 2020-10-13 17:04:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi inspektas ĉinan sudan provincon Guangdong; Peng Liyuan sendis gratulon al Unesko pro premio pri edukado de infaninoj kaj virinoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde atingis la ĉinan sudan provincon Guangdong por komenci inspektvojaĝon en la provinco.

En la urbo Chaozhou, Xi vizitis lokajn kulturajn kaj historiajn konstruaĵojn, inkluzive de antikva ponto, antikva pordoturo kaj strato flankita de antikvaj memoraj arkaĵoj, por kontroli la restaŭron kaj protekton de kulturaj restaĵoj, la heredadon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj la disvolviĝon de kulturaj kaj turismaj resursoj. Li emfazis pli bonan protekton kaj disvolvadon de la antikva urbo Chaozhou.

Li poste vizitis la kompanion Three-Circle de Chaozhou, fabrikanton de elektronikaj komponantoj kaj komunikaj aparatoj, por informiĝi pri sendependa novigado, produktado kaj funkciado de la kompanio. Li diris, ke sendependa novigado estas ŝlosilo por la kresko de kompanioj, la altgradigo de industrioj kaj la altkvalita disvolviĝo de la ekonomio.

En la ekspoziciejo, laboratorio kaj laborejo de la kompanio, Xi inspektis ĝiajn elstarajn produktojn kaj informiĝis pri ĝiaj esploroj pri ŝlosilaj teknologioj. Li diris, "Nun ni spertas gravajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj ni devas preni la memdependan vojon sur pli alta nivelo.”

Prezidanto Xi Jinping lunde alvokis la internacian komunumon, inkluzive de politikaj partioj en ĉiuj landoj, kune klopodi por akceli la tutmondan malriĉec-mildigan procezon, fronte al severaj malfaciloj kaj defioj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la alvokon per gratula mesaĝo sendita al internacia seminario pri elradikigo de malriĉeco kaj la respondecoj de politikaj partioj, kiu malfermiĝis lunde en Fuzhou, ĉefurbo de la ĉina sudorienta provinco Fujian.

Xi diris, ke elimini malriĉecon, plibonigi vivrimedojn de la popolo kaj realigi komunan prosperon estas la esencaj postuloj de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj gravaj misioj de la KPĈ. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, Ĉinio prenis eliminon de malriĉeco kiel ŝlosilan taskon por atingi sian unuan centjaran celon, kaj ellaboris serion da gravaj planoj kaj aranĝoj por plene lanĉi la malriĉec-reduktan batalon. La demando pri absoluta malriĉeco, kiu turmentis la ĉinan nacion dum miloj da jaroj, estos solvita historie. Li aldonis, ke Ĉinio havas la fidon kaj kapablon rezolute gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj pli frue atingi la malriĉec-reduktajn celojn de la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado 2030 de la UN je 10 jaroj antaŭ la planita tempo.

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj speciala sendito de Unesko por akcelo de edukado de infaninoj kaj virinoj, lunde sendis gratulan mesaĝon al Unesko por la kvina sesio de la premio pri edukado de infaninoj kaj virinoj per video.

Peng gratulis premiitojn el Srilanko kaj Kenjo. Ŝi diris, ke en 2015 Ĉinio kaj Unesko establis la premion pri edukado de infaninoj kaj virinoj por premii homojn, kiuj helpas infaninojn kaj virinojn akiri sciojn kaj lertecon per efektivaj agoj kaj kontribuas al klopodoj por seksegaleco en edukado kaj socia disvolvado. Ŝi aldonis, ke en Ĉinio troviĝas tia instruistino, kiu nomiĝas Zhang Guimei. Ŝi fondis la unuan senpagan virinan mezlernejon en Ĉinio kaj servis je pli ol 40 jaroj en la malriĉa montara regiono de Yunnan-provinco. Pli ol 1600 infaninoj de la lernejo sukcese eniris en universitatojn kaj realigis siajn revojn.

Peng diris, ke pro influo de la kronvirusa epidemio, 1 500 milionoj da lernantoj ne povas viziti lernejojn tra la tuta mondo, kaj la influo estas aparte granda al infaninoj. 63% de tutmondaj analfabetoj estas virinoj. Sen bona edukado de virinoj, la homa socio ne povas disvolviĝi kaj progresi. Tial ŝi alvokis pli da landoj kaj personoj el diversaj rondoj subteni la grandan aferon. Ĉinio laboros plu kun Unesko por bone aranĝi la duafazon de la premio de 2021 ĝis 2025 por antaŭenpuŝi internacian edukajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn, akceli edukadon de imnfaninoj kaj virinoj kaj fari pli da kontribuo por realigo de celoj de la Tagordo de 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la aliĝo de Ĉinio al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj kontraŭ la nova kroviruso estas unu el la gravaj rimedoj alprenitaj de Ĉinio por persisti ĉe la ideo pri konstruado de komunumo de sano por ĉiuj kaj plenumi la promeson fari la vakcinon tutmonda komuna bono, kaj ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por kune batali kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj protekti la vivsekurecon kaj sanon de popoloj en diversaj landoj.

Lastatempe, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrell ambaŭ bonvenigis la aliĝon de Ĉinio al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio neniam forestis, kiam temas pri subteno al Afriko, kaj solvos la demandon pri ŝuldo per amikaj konsiliĝoj kun afrikaj landoj.

Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al falsaj akuzoj de iuj okcidentaj landoj kontraŭ Ĉinio, ke ĝi ne plene partoprenas en la Iniciato de la Grupo de 20 pri Suspendo de Ŝuldpago kaj ne helpas afrikajn landojn redukti siajn ŝuldŝarĝojn.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio donas grandan gravecon al suspendo kaj mildigo de ŝuldo en Afriko kaj sin devontigas por plene efektivigi la Iniciaton de la Grupo 20 pri Suspendo de Ŝuldpago. Ĉinio anoncis gravajn rimedojn por mildigi afrikan ŝuldon en la Eksterordinara Ĉina-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ la Nova Kronviruso. Li diris, "Ni sekvas la konsenton atingitan de gvidantoj de Ĉinio kaj Afriko kaj la Iniciaton de la Grupo 20 pri Suspendo de Ŝuldpago kaj aktive respondas al la zorgoj de la afrika flanko.” Li aldonis, ke la Ĉina Eksport-Importa Banko, kiel oficiala duflanka kreditoro, subskribis interkonsentojn pri suspendo de ŝuldo kun 11 afrikaj landoj, kaj ke ankaŭ neoficialaj kreditoroj atingis konsenton pri nuligo de ŝuldo kun iuj afrikaj landoj.

Ĉinio kaj Kamboĝo lunde subskribis liberkomercan interkonsenton inter la du landoj.

La interkonsento estis subskribita virtuale inter kamboĝa ministro pri komerco Pan Sorasak kaj ĉina ministro pri komerco Zhong Shan sub la ĉeesto de kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen kaj vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Hun Sen alte taksis la liberkomercan interkonsenton, dirante, ke ĝi havas grandan gravecon ekonomie kaj politike., kaj ke li kredas, ke per amika kunlaboro inter la du landoj, disvolviĝo de Kamboĝo fariĝos pli kaj pli bona.

Wang Yi diris, ke la subskribo de la liberkomerca interkonsento sendis fortan signalon kaj ĝi helpos al Kamboĝo trakti defiojn alportitajn de la kronvirusa pandemio kaj antaŭenigos la sociekonomian disvolviĝon en la sudorient-azia nacio.

Dividu