Novaĵoj (Oktobro 14)

Lucia Publikigita: 2020-10-14 16:32:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi laŭdas starigon de specialaj ekonomiaj zonoj kiel "grandan novigeman movon"; La Internacia Mona Fonduso reviziis prognozon pri tutmonda ekonomio ĝis malpliiĝo de 4,4%. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping marde inspektis la marinfanterion de la Popola Liberiga Armeo (PLA) en Chaozhou en la ĉina suda provinco Guangdong, kaj emfazis konstrui ĝin en elitan trupon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), diris, ke la marinfanterio de la Popola Liberiga Armeo estas elita bataltrupo por amfibiaj operacoj, kaj ĝi havas gravajn devojn protekti la suverenecan sekurecon, teritorian integrecon, marajn interesojn kaj eksterlandajn interesojn de la lando.

Li alvokis pli fortajn klopodojn por akceli la transformiĝon de la trupo kaj plialtigi ĝiajn batalkapablojn por formi potencan trupon, kun batalkapablaj soldatoj, kiu estas integriĝa kaj diverstalenta en operaco, rapide reaga, kaj kapabla en batalo sub multdimensiaj kondiĉoj.

Marde matene Xi vizitis la stabejon de la marinfanterio, renkontiĝis kun ĉefaj oficiroj kaj havis grupan foton kun ili. La marinfanterio estis reorganizita kaj establita en 2017 por efektivigi la politikon kaj aranĝon de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono por profundigi la reformon de nacia defendo kaj la armeo. Xi estis informita pri la situacio de la marinfanterio kaj spektis videaĵon pri trejnado de koncernaj teamoj. Li donis plenan agnoskon al la marinfanterio pri la konstruado, disvolvado kaj plenumado de taskoj de post ĝia reorganizo kaj establiĝo. Xi faris gravan paroladon, emfazante la bezonon plifortigi strategian projektadon por la konstruado de la marinfanterio.

Laŭ la nova raporto Monda Ekonomia Perspektivo, la Internacia Mona Fonduso (IMF) marde prognozis, ke la tutmonda ekonomio malkreskos je 4,4% en 2020. Tio estas pli alta je 0,8 procentpunkto ol la junia prognozo.

Ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso Gita Gopinath diris en virtuala gazetara konferenco, ke la ĝisdatigo ŝuldiĝas al iom malpli teruraj rezultoj en la dua trimestro, kaj ankaŭ al signoj de pli forta renormaliĝo en la tria trimestro, kompensite parte de malaltigoj de kredittakso en iuj emerĝantaj kaj evoluantaj ekonomioj.

La Internacia Mona Fonduso prognozas, ke Brazilo kaj Rusio malkreskos je 5,8% kaj 4,1% respektive, dum la hinda ekonomio malpliiĝos eble je 10,3%. Ĉinio kreskos je 1.9%. Ĝi estas la sola ĉefa ekonomio, kiu havos kreskon ĉi-jare.

Ĉinio marde urĝis Usonon tuj haltigi siajn planitajn armilajn vendojn al Tajvano kaj ĉesigi militan kontakton kun la insulo.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la usona armila vendo al Tajvano serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri Ĉina-Usonajn Komunajn Komunikaĵojn, precipe la Komunikaĵon de la 17a de aŭgusto, severe enmiksiĝas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosas la suverenajn kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio. Zhao akcentis, ke Ĉinio firme oponas la movon de Usono kaj urĝas Usonon plene konscii la tre malutilan naturon de la planitaj armilaj vendoj, observi la principon de unu Ĉinio kaj la tri Ĉina-Usonajn Komunajn Komunikaĵojn, tuj haltigi siajn planitajn armilajn vendojn al Tajvano kaj ĉesigi militan kontakton kun Tajvano. Li aldonis, ke Ĉinio faros necesajn respondojn laŭ disvolviĝo de situacio.

Ĉinio marde estis elektita kiel membro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj por la periodo de 2021 ĝis 2023 en la elekto okazigita en la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Gazetara komunikaĵo publikigita de la ĉina misio al la UN diris, “Ĉinio esprimas elkoran dankon al membroŝtatoj pro ilia subteno kaj varme gratulas aliajn elektitajn membrojn. Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al la antaŭenigo kaj protekto de homaj rajtoj. Sekvante vojon kun ĉinaj trajtoj, Ĉinio akiris grandajn atingojn en disvolvado de homaj rajtoj.”

La gazetara komunikaĵo diris ankaŭ, ke Ĉinio antaŭe servis kiel membro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj kvar fojojn, kaj profitos de ĉi tiu okazo por daŭre firme persisti ĉe multflankismo kaj la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN. Ĉinio profunde partoprenos en la laboro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj, aktive akcelos internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron pri homaj rajtoj, kaj oponos la politikigon de homaj rajtoj kaj malĝustajn praktikojn de duoblaj normoj por fari pli grandajn kontribuojn al la sana disvolviĝo de internaciaj homaj rajtoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris paroladon merkrede en grandioza kunveno festanta la 40an datrevenon de la starigo de la Speciala Ekonomia Zono de Shenzhen en la ĉina suda provinco Guangdong.

Xi diris, ke la starigo de specialaj ekonomiaj zonoj estas granda novigema movo farita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando por antaŭenigi reformon kaj pordmalfermon kaj ankaŭ socialisman modernigon.

En aŭgusto de 1980, kvar specialaj ekonomiaj zonoj kiel la unuaj en Ĉinio estis starigitaj en Shenzhen, Zhuhai, Shantou kaj Xiamen, kaj en aprilo de 1988 alia speciala ekonomia zono estis starigita en Hainan.

En la pasintaj 40 jaroj, la specialaj ekonomiaj zonoj ludis la pioniran rolon por reformo kaj malfermo en la tuta lando. En la parolado, Xi resumis la valorajn spertojn akumulitajn de la specialaj ekonomiaj zonoj en reformo kaj novigema evoluigo, kaj emfazis la bezonon subteni la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio super la konstruado de specialaj ekonomiaj zonoj, daŭrigi kaj plibonigi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj preni plu la vojon de disvolvado.

Xi rimarkigis, ke la mondo spertas ŝanĝiĝon nevideblan dum jarcento, kaj la kronvirusa pandemio akcelas la grandan ŝanĝiĝon kun kontraŭfluo al ekonomia tutmondiĝo, leviĝo de protektismo kaj unuflankismo, kaj tutmonda recesio, dum Ĉinio estas en tre grava periodo de la granda nacia rejuniĝo, sub la nova situacio kun enlanda granda ciklo kiel ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado.

Xi reasertis, ke Ĉinio senŝanceliĝe efektivigos plu la malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, ĉerpante movforton el la mondo kaj profitigante la tutan mondon per sia disvolviĝo. Ĉinio bonvenigas pli da landoj partopreni en ĝiaj reformo kaj disvolvado por malfermi novan situacion de komuna konsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido.

Dividu