Novaĵoj (Oktobro 15)

Lucia Publikigita: 2020-10-15 17:10:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, ni ĉefe parolos pri tio, ke Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Gvineo Ekvatora interŝanĝis gratulojn okaze de la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj; Ĉina konsumantara prezindico kreskis je 1,7% en septembro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj prezidento de Gvineo Ekvatora Teodoro Obiang Nguema Mbasogo interŝanĝis gratulojn por festi la 50-an datrevenon de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Xi diris, ke estas profunda la amikeco inter Ĉinio kaj Gvineo Ekvatora. De post establiĝo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ĉiam estas sinceraj kaj amikaj, kaj firme subtenas unu la alian pri kernaj kaj gravaj aferoj. La efika kunlaboro alportis verajn interesojn al la du popoloj. De post eksplodo de la novkronvisura epidemio Ĉinio kaj afrikaj landoj, inkluzive de Gvineo Ekvatora, unuiĝis kaj kune batalis kontraŭ la epidemio, plenforte protektis la sanon de la popolo kaj aldonis novan enhavon al la amikeco inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Gvineo Ekvatora kaj volas kunlabori kun prezidento Obiang por solidigi politikan reciprokan fidon, profundigi kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo kaj profitigi la du popolojn.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj gvineo-ekvatora ministro pri eksterlandaj aferoj kaj kunlaboro Simeon Oyono Esono Angue ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Gvineo Ekvatora ĝuas sinceran amikecon kaj estas bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj, kiuj dividas feliĉon kaj malfeliĉon. Li aldonis, ke li volas labori kun Oyono por efektivigi konsentojn atingitajn de ŝtatestroj de la du landoj kaj rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la Eksterordinara Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ la Kronvirusa Epidemio kaj antaŭenpuŝi la ampleksan kunlaboran partnerecon inter la du landoj por plua disvolviĝo.

Oyono diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 50 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj kondukis amikan kunlaboron de reciproka profito kaj komuna gajno en diversaj kampoj, helpante al Gvineo Ekvatoro intensigi infrastrukturan konstruadon kaj plibonigi la vivon de la popolo, kio starigis ekzemplon por suda-suda kunlaboro. Li aldonis, ke lia lando volas labori kun Ĉinio por protekti multflankismon kaj akceli starigon de pli justa kaj racia internacia ordo.

Merkrede en Vjentjano, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj prezidanto de Laoso Bounnhang Vorachith renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi pri duflankaj rilatoj kaj kunlaboro.

Bounnhang diris, ke la rilatoj inter Laoso kaj Ĉinio konservis pozitivan tendencon de disvolviĝo malgraŭ la kronvirusa pandemio. Li esprimis dankon, nome de la Laosa Popola Revolucia Partio, la laosa registaro kaj la laosa popolo, al la frata Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la ĉina registaro kaj ĉina popolo pro la granda subteno al la laosa batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Li diris, ke la du flankoj ankaŭ serioze antaŭenigas kunlaborajn projektojn, kio reliefigis la komunajn idealojn kaj celojn inter la du landoj kaj du popoloj. Laoso volas labori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi kunlaboron en ekzistantaj kampoj kaj vastigi novajn kunlaborajn kampojn por riĉigi la laosa-ĉinan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro.

Dum la renkontiĝo, Wang diris, ke la rilatoj inter la Laosa Popola Revolucia Partio kaj la KPĈ kaj tiuj inter la du landoj ne estis influitaj de la kronvirusa pandemio, sed anstataŭe eltenis provojn kaj fariĝis pli fortaj. Ĉinio volas labori kun Laoso por disvolvi sian tradician amikecon, fortigi reciprokan fidon, firmigi solidarecon kaj reciprokan helpon, akceli la konstruadon de la ĉina-laosa komunumo de komuna estonteco, kio estas celo starigita de la dulandaj gvidantaroj, kaj profundigi la rilatojn inter la du partioj kaj la du landoj por profitigi la du popolojn.

La Nacia Statistika Buroo diris ĵaŭde, ke la konsumantara prezindico de Ĉinio, ĉefa mezurilo de inflacio, kreskis je 1,7% en septembro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La kresko falis de la 2,4-procenta pliiĝo registrita en aŭgusto. La konsumantara prezindico kreskis je 0,2 procentpunkto en septembro kompare kun la antaŭa monato.

Dong Lijuan, supera statistikisto en la Nacia Statistika Buroo, atribuis la mildigon de kresko de la konsumantara prezindico al prezmalaltiĝo de manĝaĵoj, precipe legomoj kaj porkaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian merkrede urĝis la usonan flankon forĵeti la pensmanieron de malvarma milito kaj ideologian antaŭjuĝon kaj haltigi malĝustan praktikon de politikigo de interpopolaj interŝanĝoj.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, la retejo de la usona Ŝtata Departemento merkrede publikigis deklaron, asertante, ke Ĉinio, Rusio kaj iuj aliaj landoj intencas influi per pensfabrikoj la eksterlandan politikon de Usono, kaj la Ŝtata Departemento postulas, ke pensfabrikoj, kiuj kunlaboras kun ĝi, publikigi detalon pri akcepto de financa subteno el fremdlandaj registaroj.

Zhao diris, ke interŝanĝoj inter ĉinaj kaj usonaj pensfabrikoj kaj interpopolaj interŝanĝoj estas publikaj, travideblaj, justaj kaj laŭleĝaj kaj ludas gravan rolon por akceli interkomprenon de la du popoloj kaj akceli disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede esprimis oponon kontraŭ la rimarkoj de la kanada flanko pri "truddeviga diplomatio" kaj refoje urĝis Kanadon tuj liberigi Meng Wanzhou, la financan direktoron de la ĉina teknologia kompanio Huawei.

Proparolanto Zhao Lijian faris la deklaron responde al ĉi-rilata demando de raportisto merkrede en regula gazetara konferenco.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, la kanada gvidanto diris en intervjuo la 13an de oktobro, "Ni ĉiam sin dediĉos plu al laboro kun niaj aliancanoj por certigi, ke la praktiko de Ĉinio pri truddeviga diplomatio, ĝia arbitra aresto de du kanadaj civitanoj kune kun civitanoj de aliaj landoj tra la mondo ne estas rigardata kiel sukcesa taktiko de ili." Samtage kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Francois-Philippe Champagne diris en deklaro okaze de la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio, “Ni konstruas novan kadron por rilatoj kun Ĉinio, ĉar la uzo de truddeviga diplomatio igas Kanadon re ekzameni sian agmanieron."

Zhao forte bedaŭris kaj oponis la kanadan flankon intence konfuzi veron kun malvero kaj refoje fari erarajn komentojn. Li diris, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun la kanada flanko pri la afero.

Li emfazis, ke estas konstanta kaj klara la pozicio de Ĉinio atribui gravecon al la ĉina-kanadaj rilatoj. Nur per reciproka respekto kaj egala traktado tiaj duflankaj rilatoj povas realigi konstantan kaj daŭran kreskon.

Dividu