Novaĵoj (Oktobro 16)

Lucia Publikigita: 2020-10-16 17:18:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ĉefministro emfazas peli kreskon per novigado kaj entreprenado; Ĉinio urĝas al Pompeo ĉesi fabriki mensogojn pri ĝi. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis antaŭenigi amasan entreprenadon kaj novigadon por plialtigi resaltecon kaj internajn movafortojn de ekonomia kresko.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĵaŭde diris tion dum parolado en la malferma ceremonio de la Nacia Semajno pri Amasa Novigado kaj Entreprenado 2020 en Pekino. Li diris, ke la daŭraj klopodoj de Ĉinio en profundigo de reformo kaj malfermo kaj ĝia strategio pri disvolviĝo pelata de novigado atingis efektivan sukceson. Li rimarkigis, ke amasa entreprenado kaj novigado estigis grandan nombron da merkataj entoj en diversaj sektoroj kaj kreis multajn laborpostenojn. Fronte al la influo de la kronvirusa epidemio kaj la tutmonda ekonomia recesio, Ĉinio sukcese stabiligis sian ekonomion kaj realigis renormaliĝon de relative rapida kresko, en kio la forta resalteco de centmilionoj da merkataj entoj ludis fundamentan subtenan rolon.

Ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde sendis gratulan leteron al la internacia organizo pri prevento kaj solvado de komercaj disputoj, kiu estis fondita en Pekino.

Li diris, ke reguloj kaj laŭleĝa regado estas protekta reto por komercistoj kaj investantoj, kiam ili traktas necertecojn, riskojn kaj defiojn, kaj ankaŭ funkcias kiel justa skalo uzebla por konvene solvi komercajn disputojn. En la lastaj jaroj, la ĉina registaro faris senlacajn klopodojn krei komercan medion orientitan al merkato, bazitan sur leĝo kaj internaciigitan kaj ellaboris senpartiajn regularojn por certigi justan konkurencon. Li diris, ke Ĉinio profundigos plu reformojn, plivastigos malfermon, traktos eksterlandajn kaj enlandajn kompaniojn egale, kaj kreos pli bonan medion por investado, novigado kaj entreprenado de ĉiuspecaj merkataj entoj. Li esperis, ke ĉiuj partioj povos bone uzi la nove establitan mediacian platformon por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado.

La nova organizo iniiciatita de industriaj, komercaj kaj leĝ-servaj institucioj de pli ol 40 landoj kaj regionoj celas liveri diversajn servojn inkluzive de prevento kaj solvado de disputoj por internaciaj komercaj entoj.

Ĉinio ĵaŭde urĝis usonan ŝtatsekretarion Mike Pompeo respekti faktojn kaj ĉesi fabriki ĉiajn mensogojn pri ĝi.

“Alie, li nur plu damaĝos sian propran kredindecon kaj difektos la usonan nacian bildon kaj interesojn," diris proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian. Li faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam raportisto petis lin komenti la lastatempan akuzon de Pompeo kontraŭ la ĉina registaro pri atenco kontraŭ la homaj rajtoj de ĝia popolo.

Zhao diris, ke la ĉina registaro atribuas grandan gravecon al la protekto kaj antaŭenigo de homaj rajtoj, sekvas la koncepton de homaj rajtoj kun popolo kiel la centro kaj protektas la rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de ĉinaj civitanoj laŭ la leĝo. De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 71 jaroj, precipe ekde la reformo kaj malfermo, Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn en sia afero pri homaj rajtoj.

Zhao diris ankaŭ, ke dum la tria Universala Perioda Ekzameno de homaj rajtoj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, pli ol 120 landoj plene agnoskis la grandegajn atingojn de Ĉinio en antaŭenigo kaj protekto de homaj rajtoj kaj laŭdis la kontribuon de Ĉinio al la tutmondaj aferoj pri homaj rajtoj.

Ĉinio ĵaŭde esprimis firman oponon kaj kondamnon kontraŭ la tiel nomata "Honkonga Aŭtonomia Akto" kreita de la usona flanko kaj sankcioj kontraŭ ĉinaj individuoj laŭ ĝi, ĵurante preni kontraŭrimedojn, "se Usono agos nur laŭ sia propra vojo”.

Antaŭ tio la usona Ŝtata Departemento avertis, ke Usono efektiivgos severajn sankciojn kontraŭ internaciaj financaj institucioj farantaj negocojn kun ĉinaj individuoj akuzitaj pri subfoso de la aŭtonomio de Honkongo.

Responde al demando pri la ĉi-rilataj komentoj de Ĉinio en regula gazetara konferenco ĵaŭde, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris, ke Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas la tiel nomatan "Honkongan Aŭtonomian Akton" faritan de Usono kaj sankciojn altruditajn al ĉinaj individuoj laŭ ĝi. Li akcentis, "Ni postulas seriozan traktadon kun la usona flanko."

Zhao diris, ke Honkongo estas ĉina Honkongo, kaj honkongaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio. Neniu fremda lando rajtas fari nerespondecajn rimarkojn aŭ interveni en la aferojn de Honkongo. Usono grave malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj plue malkaŝis sian malican intencon subfosi la prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

“Eŭropo devas laŭgrade eskaladi laŭcelajn rimedojn por bremsi la disvastiĝon de la nova kronviruso 2019,” diris regiona direktoro pri Eŭropo de la Monda Organizo pri Sano (MOS), doktoro Hans Kluge, en virtuala gazetara konferenco ĵaŭde en Kopenhago.

Li raportis maltrankviligajn ciferojn pri la disvolviĝanta epidemiologia situacio en Eŭropo. Laŭ Kluge, la kronvirusa epidemio nun estas la kvina ĉefa kaŭzo de mortoj kaj ĉiutage 1 000 homoj mortis pro la malsano.

Kluge konfirmis, ke la nombro de kazoj en Eŭropo superis sep milionojn, kun preskaŭ 700 000 novaj infektoj raportitaj nur en la pasinta semajno. Tio estis la plej granda nombro de kronvirusaj kazoj raportitaj en semajno de post la komenco de la pandemio.

La nombro de pozitivaj kazoj leviĝis de ses milionoj ĝis sep milionoj en nur 10 tagoj kaj dum la semajnfino novaj rekordoj estis starigitaj kun ĉiutaga nombro de pli ol 120 000 kazoj por la unua fojo.

Bill Gates, kunfondinto de la usona kompanio Microsoft, lastatempe kritikis la usonan registaron pri ĝia nekapableco en ekzamenado kontraŭ la nova kronviruso kaj misinformado pri uzo de maskoj. Li diris dum intervjuo kun usonaj mediatoj, ke Usono estas unu el la plej malbonaj landoj en ekzamenado kontraŭ la kronviruso kaj suprado de kontaktantoj

La usona novaĵ-retejo Politico raportis, ke Gates kritikis la registaron pro la tro longa atendo por rezultoj de ekzameno kaj nekapableco en spurado de kontaktantoj kun konfirmitaj kazoj. Li diris ankaŭ, ke Usono ankoraŭ havas tempon por pli bone efektivigi la ekzamenon.

Li diris ankaŭ, “Ni atakas pintklasajn sciencistojn de la registaro kaj detruas la kredindecon de la plej kompetentaj homoj.” La novaĵ-retejo Politico diris, ke tio aludas usonan pintklasan virusologon Anthony S. Fauci.

Gates ankaŭ rimarkigis, ke de post la eksplodo de la epidmeio, ankaŭ la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj estas unu el la celoj de atakoj de la usona registaro. Ĝi estas malpermesita fari komentojn.

Dividu