Novaĵoj (Oktobro 19)

Publikigita: 2020-10-19 15:06:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 19a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: La malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,9% en tria trimestro; ĉefo de la UN urĝas internacian komunumon stari en solidareco kun homoj vivantaj en malriĉeco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris lunde, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,9% en la tria trimestro de 2020 kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli rapide ol la 3,2-procenta kresko en la dua trimestro.

La donitaĵoj montris, ke en la unuaj tri trimestroj, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 0,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, revenante al kresko post la 1,6-procenta malpliiĝo en la unua duono de la jaro kaj la 6,8-procenta malkresko en la 1a trimestro.

Gravaj indikiloj montris ĝeneralajn pliboniĝojn. Industria produktvaloro kreskis je 5,8% kaj podetalado kreskis je 0,9% en la tria trimestro.

Ĉinio dimanĉe urĝis Japanion serioze plenumi siajn deklarojn kaj promesojn pri rekta rigardo al kaj memekzameno pri sia pasinta agreso, kaj gajni la fidon de siaj aziaj najbaroj kaj la mondo per konkretaj agoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris, "La negativa agado de Japanio refoje montras sian eraran sintenon al sia historio de agreso.”

Zhao faris la rimarkojn, post kiam japana ĉefministro Yoshihide Suga sendis ritan oferon al la sanktejo Yasukuni sabate kaj iuj japanaj leĝdonantoj vizitis la sanktejon persone.

La sanktejo Yasukuni estas spirita ilo kaj simbolo de la pasinta militarismo de Japanio por lanĉo de agresaj militoj, kaj ĝi honoras 14 kondamnitajn militkrimulojn de la klaso A de la Dua Mondmilito, kiuj rekte respondecis pri ĝia pasinta agreso.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, sabate alvokis la internacian komunumon stari en solidareco kun homoj vivantaj en malriĉeco.

"Okaze de la Internacia Tago por la Elradikigo de Malriĉeco, ni staru en solidareco kun homoj vivantaj en malriĉeco, dum la kronvirusa pandemio kaj post ĝi," la estro de la UN diris en sia mesaĝo al la internacia tago, kiu falas en la 17an de oktobro ĉiujare.

Guterres diris, ke la kronvirusa pandemio estas duobla krizo por la plej malriĉaj homoj de la mondo. Unue ili havas la plej grandan riskon de elmetiĝo al la viruso kaj plej malfacile akiras la bonkvalitan sanzorgon. Due, lastatempaj taksadoj montras, ke la pandemio reduktos 115 milionojn da homoj al malriĉeco ĉi-jare -- la unua kresko en jardeko. La virinoj estas en la plej granda risko, ĉar ili pli facile perdos siajn laborojn, kaj pli malfacile ricevos socian protekton. Li aldonis, ke en ĉi tiu eksterordinara periodo ni bezonas eksterordinarajn laborojn por batali kontraŭ malriĉeco. La pandemio postulas fortan kolektan agon.

La 18an de oktobro Barejno kaj Israelo subskribis komunan komunikaĵon pri oficiala establo de ampleksaj diplomatiaj rilatoj. Laŭ raporto de la barejna novaĵ-agentejo tiutage barejna ministro pri eksterlandaj aferoj Abdullatif bin Rashid Al Zayani kaj israela konsilisto pri nacia sekureco Meir Ben-Shabbat kune subskribis la komunikaĵon pri diplomatiaj, pacaj kaj amikaj rilatoj. Tio signifas, ke la dulandaj rilatoj eniris en novan epokon plenan de espero.

La raporto diris, ke la du landoj subskribis memorandon de interkompreno pri la kampoj de ekonomio kaj komerco, telekomuniko, aviada servo, homaj interŝanĝoj, banka kaj financa servoj, kaj koncernaj laborgrupoj diskutis pri ebla kunlaboro en medicino kaj sanzorgo, teknologio, turismo kaj agrikulturo kaj projektis la duflankajn rilatojn.

Dimanĉe la irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke en tiu tago senkondiĉe kaj aŭtomate finiĝis la armila embargo de la UN kontraŭ Irano. La deklaro diris, ke la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la interkonsento pri la irana nuklea demando, klare difinis, ke estas senkondiĉa la finiĝo de la embargo. Tio ne bezonas novan intekonsenton kaj ian ajn novan rimedon de la Sekureca Konsilio de la UN. La deklaro diris ankaŭ, ke laŭ la nacidefenda bezono Irano povas aĉeti necesajn armilojn de ia ajn loko aŭ homo kaj eksporti defensivajn armilojn laŭ sia politiko.

Interkonsento pri humaneca militpaŭzo en la regiono Nagorno-Karabakh, atingita inter Armenio kaj Azerbajĝano, validiĝis dimanĉe, tamen la du flankoj akuzis unu la alian pri rompo de militpaŭzo kaj atako, kaj ambaŭ deklaris sian senkulpecon.

La azerbajĝana Ministerio de Defendo dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la batalaviadilo Su-25 de la armena armeo estis paffaligita tiutage, kiam ĝi intencis ataki la azerbajĝanan armeon, kaj krome, la armena armeo atakis la regionon Gadabay en Azerbajĝano post validiĝo de la duflanka interkonsento pri militpaŭzo.

La armena Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris tiutage en deklaro, ke la azerbajĝana armeo komencis ofensivon en la suda parto de la regiono Nagorno-Karabakh, kaŭzante vundiĝon kaj morton. La deklaro diris, ke la azerbajĝana flanko rifuzis mediacion de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj ĝian proponon pri retiro de vunditaj soldatoj de ambaŭ flankoj.

La 27an de septembro eksplodis nova konflikto inter la du landoj en la regiono Nagorno-Karabakh kaj granda nombro da homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj. Sabate, la 17an de oktobro, la du flankoj anoncis, ke ili konsentis pri nova "humaneca militpaŭzo" en la regiono Nagorno-Karabakh ekde nul-horo dimanĉe.

La oficejo de sud-afrika ministro pri sano diris dimanĉe en deklaro, ke la ministro Zweli Mkhize kaj lia edzino montriĝis en ekzameno pozitivaj al la nova kronviruso.

La deklaro citis parolon de Mkhize, "Mi nun estas en kvaranteno hejme, kaj mia edzino kaj mi restas optimismaj, ke ni plene resaniĝos de ĉi tiu viruso.”

La ministro pri sano estis ekzamenita sabate post montriĝo de mildaj simptomoj. La nombro de kronvirusaj kazoj en la plej severe influita afrika lando atingis la markon de 700 000 vendrede de post kiam la unua kazo estis diagnozita en marto ĉi-jare.

Laŭ la plej novaj registaraj datumoj lunde, Sud-Afriko registris entute 703 793 konfirmitajn kronvirusajn kazojn kaj 18 471 mortojn.

Dividu