Novaĵoj (Oktobro 20)

Publikigita: 2020-10-20 15:56:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 20a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazis daŭrigi spiriton de ĉina volontula armeo en Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio; Ĉinio kontribuis al tutmonda malriĉec-redukta procezo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis daŭrigi la grandan spiriton montritan de la Ĉina Volontula Armeo en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio en la nova epoko kaj strebi por realigi nacian rejuniĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en vizito al ekspozicio memorfestanta la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Volontula Armeo en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio.

Xi diris, ke antaŭ sepdek jaroj, la KPĈ kaj la ĉina registaro rezolute faris la historian decidon komenci la Militon por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio por protekti pacon kaj rezisti agreson. Alte tenante la flagon de justeco, la heroaj soldatoj de la Ĉina Volontula Armeo brave batalis ŝultro ĉe ŝultro kun la popolo kaj armeo de la KDPR kaj gajnis grandan venkon, farante grandajn kontribuojn al monda paco kaj homa progreso. La venko en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio estis venko de justeco, venko de paco kaj venko de la popolo. Li nomis la grandan spiriton forĝitan dum la milito "valorega spirita riĉaĵo", kiu inspiros la ĉinan popolon kaj la ĉinan nacion transponti ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn, kaj venki ĉiujn malamikojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio kontribuis por akceli la mondan malriĉec-reduktan procezon kaj liveris helpon al la monda afero pri redukto de malriĉeco.

La 17a de oktobro estis la Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco kaj ankaŭ la sepa Nacia Malriĉec-Mildiga Tago de Ĉinio. Responde al demando pri signifo de la batalo de Ĉinio kontraŭ malriĉeco por la tuta mondo, Zhao diris, ke elimini malriĉecon estas defio alfrontata de la homaro kaj ankaŭ la ĉefa celo en la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado 2030. Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio ĉiam metas batalon kontraŭ malriĉeco sur elstaran lokon en la regado de la lando.

Zhao diris, ke en la pasintaj pli ol 40 jaroj de post la komenco de reformo kaj malfermo, Ĉinio faris pli ol 70% de la tutmonda kontribuo al redukto de malriĉeco. Laŭ donitaĵoj de la Monda Banko, Ĉinio liberigis 800 milionojn da siaj loĝantoj el malriĉeco.

La Ŝtata Statistika Buroo lunde publikigis ekonomiajn donitaĵojn de Ĉinio en la antaŭaj tri trimestroj. Fakuloj kaj mediatoj de multaj landoj pozitive taksis la donitaĵojn, opiniante, ke la rapida reprosperiĝo de la ĉina ekonomio akcelos la renormaliĝon de la tutmonda ekonomio.

Tommy Dongming Xie, ĉefekonomikisto en la Fremdland-Ĉina Banka Korporacio, diris, ke la donitaĵoj publikigitaj de Ĉinio montris la fortan renormaliĝon de Ĉinio de la pandemio. La ĉina ekonomio kreskis je 0,7% en la antaŭaj tri trimestroj, kaj ankaŭ la investado kaj fabrikado renormaliĝas.

La usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke kiam la plej multaj regionoj de la mondo ankoraŭ baraktis kontraŭ la kronvirusa malsano, Ĉinio refoje pruvis al la mondo, ke ekonomio povas rapide renormaliĝi post efika bridado de la epidemio. Ĉinio estas la unua lando, kiu ĉi-jare raportas ekonomian kreskon.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lunde, ke nun jam 184 landoj kaj regionoj aliĝis al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso. Pli multaj landoj espereble akiros la vakcinojn egale kaj efike.

En virtuala gazetara konferenco Tedros diris, ke la mekanismo estas nuna plej efika plano por akiri la vakcinojn en la mondo. Efika kaj egala kundivido de la vakcinoj estas plej rapida rimedo por protekti altriskajn homojn, konservi stabilecon de la tutmonda sistemo pri sano kaj antaŭenpuŝi renormaliĝon de la tutmonda ekonomio.

Tedros diris ankaŭ, ke kun la alveno de vintro en la norda hemisfero, la epidemio jam eniris en maltrankviligan periodon. En la nuna situacio la registaroj de diversaj landoj devas plene utiligi pruvitajn efikajn ampleksajn rimedojn por bridi disvastiĝon de la viruso kaj savi vivojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la fino de armila embargo kaj vojaĝlimigoj de la Sekureca Konsilio de la UN kontraŭ Irano enkorpigas la komunan pozicion de la internacia komunumo.

Proparolanto Zhao Lijian diris en regula gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por antaŭenigi la politikan kaj diplomatian solvadon de la irana nuklea demando.

Zhao faris la rimarkojn responde al la demando de raportisto pri ĉesigo de vojaĝaj kaj armilaj limigoj aplikitaj kontraŭ Irano difinitaj en Rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de la UN ekde dimanĉo. Laŭ dispozicioj de Rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de la UN, la armila embargo kaj vojaĝlimigoj kontraŭ Irano eksvalidiĝis dimanĉe. Zhao diris, ke tio markas la finon de la unua fazo de la efektivigo de Rezolucio 2231.

Li aldonis, ke tio reflektas la komunan pozicion de la internacia komunumo por subteni multflankismon kaj la aŭtoritaton de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj protekti la ekzistantajn atingojn pri la irana nuklea problemo kaj la efikecon de la Komuna Ampleksa Agadplano.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke li forigos Sudanon de la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo post kiam Sudano pagos 335 milionojn da usonaj dolaroj al usonaj viktimoj.

Trump diris en la socia komunikilo Twitter, "Granda novaĵo! Nova registaro de Sudano, kiu multe progresas, konsentis pagi 335 milionojn da dolaroj al usonaj terorismaj viktimoj kaj iliaj familioj. Post kiam la sumo estos deponita, mi forigos Sudanon de la listo de Ŝtataj Sponsoroj de Terorismo. Finfine, estas justeco por la usonanoj kaj granda paŝo por Sudano!”

Citante rimarkojn de usonaj oficialuloj, amaskomunikiloj raportis, ke la forigo de Sudano el la listo malfermas la vojon al la normaligo inter la araba ŝtato kaj Israelo, kion Trump reklamos kiel alian atingon de eksterlanda politiko je malpli ol tri semajnoj antaŭ la elekto de prezidenteco.

Dividu