Novaĵoj (Oktobro 21)

Pluveta Publikigita: 2020-10-21 17:28:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 21a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi renkontiĝis kun modeloj por akcelo de armea-civila solidareco; ĉirkaŭ 60 000 volontuloj ricevis ĉinajn vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso en la triafaza provo. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun reprezentantoj de modelaj organizoj kaj individuoj, kiuj estis en Pekino, por ricevi premiojn pri akcelo de armea-civila solidareco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sincerajn salutojn kaj varman gratulon al la premiitoj.

La ceremonion ĉeestis ankaŭ ĉefministro Li Keqiang kaj Wang Huning, membro de la sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Marde matene Xi kaj aliaj gvidantoj iris al la hotelo Jingxi, renkontiĝis kun la reprezentantoj kaj havis grupan foton kun ili.

Ĉefministro Li faris paroladon en la ceremonio. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, lokaj aŭtoritatoj kaj rilataj departementoj aktive liveris subtenon kaj servojn por disvolvi kaj reformi la armeon, kaj pliigis zorgojn al la militistaj invalidoj kaj favoran traktadon al la familioj de la militistoj, dum la armeo ĉiam estis en la avangardo de la batalo kontraŭ gravaj naturkatastrofoj kaj urĝa respondo. Li aldonis, ke fronte al ĉi-jara kronvirusa epidemio, la armeaj trupoj kaj civiluloj laboris flank-al-flanke por certigi gravajn strategiajn atingojn en la batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio, montrante la grandan potencon de armea-civila solidareco.

Ĉina oficialulo diris marde, ke entute ĉirkaŭ 60 000 volontuloj ricevis ĉinajn vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso dum klinika provo de la 3a fazo, sen raportitaj severaj kromefikoj.

“Kvar kandidatoj de ĉinaj vakcinoj eniris internaciajn klinikajn provojn de la 3a fazo ĝis nun,” diris Tian Baoguo el la Ministerio pri Scienco kaj Teknologio en gazetara konferenco en Pekino. Li diris, ke ĉiuj provoj bone progresas, kun komencaj indikoj, ke la vakcinoj estas sekuraj.

Laŭ Tian, la plej oftaj malfavoraj reakcioj en klinikaj provoj de la 3a fazo estas doloro kaj ŝvelaĵo ĉe la injekta loko, kaj ilin sekvas febro, tamen ambaŭ estas mildaj.

Liu Jingzhen, prezidanto de la kompanio Sinopharm, diris, ke la du senaktivigitaj vakcinoj, ekspluatitaj de la Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo sub Sinopharm, kaj la Wuhan-a Instituto de Biologiaj Produktoj, komencis klinikajn provojn de la 3a fazo en 10 landoj, kun la partopreno de pli ol 50 000 volontuloj.

Sinovac Biotech, alia vakcina ekspluatanto, diris, ke partneroj de la kompanio en Brazilo, Indonezio kaj Turkio establis kontrolajn sistemojn pri malfavoraj reakcioj laŭ internacie akceptitaj normoj. Ĝis nun neniu severa malfavora reakcio rilata al kronvirusaj vakcinoj estis raportitaj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiuflanke plialtigos la nivelon de pordmalfermo, malfermante la novan situacion de disvolvado kun la enlanda granda ciklo kiel la ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado, kaj liverante pli da movforto por renormaliĝo kaj kresko de la monda ekonomio.

Laŭ donitaĵoj lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo, en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio kreskis je 0,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Tio vekis grandan atenton de la mondo. Responde al ĉi-rilata demando, Zhao diris, ke tio estas bona novaĵo. En la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la kresko de la ĉina ekonomio ŝanĝiĝis de la negativa al la pozitiva, kaj precipe la kresko atingis 4,9% en la tria trimestro. Li aldonis, ke en la antaŭaj tri trimestroj, la efektiva uzo de fremda investo kreskis je 5,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la eksportado de varkomerco kreskis je 0,7%.

Zhao diris, ke kiam la kronvirusa pandemio ankoraŭ furiozas tra la mondo kaj la monda ekonomio estas en recesio, la atingo de Ĉinio estas aparte laŭdinda kaj ludas akcelan rolon por renormaliĝo de la monda ekonomio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde en Pekino, ke laboruloj de ĉiuj etnaj grupoj de Xinjiang, inkluzive de etnaj minoritatoj, havas siajn rajtojn kaj interesojn protektatajn per leĝo, kaj havas la liberecon elekti siajn profesiojn kaj laborlokojn.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al rilata demando pri deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri monitorado kaj kontraŭbato al homa kontrabandado en la retejo de la departemento, kiu kritikis la movojn de Ĉinio pri Xinjiang kaj religio, inkluzive de "deviga laboro".

Zhao diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Pompeo fieras pri "mensogo, trompado kaj ŝtelado" kaj estis la fonto de diversaj malveraj informoj pri Ĉinio. La tiel nomata "deviga laboro" kaj aliaj demandoj estas tipaj kazoj de fabrikado. Zhao aldonis, ke laboruloj de ĉiuj etnaj grupoj de Xinjiang, inkluzive de etnaj minoritatoj, estas parto de la ĉina laboristaro, kies rajtoj kaj interesoj estas protektataj per leĝo. Ili havas la liberecon elekti siajn profesiojn kaj laborlokojn kun neniu limigo al ilia persona libereco. Li akcentis, ke iliaj tradicioj, kutimoj, religiaj kredoj kaj parolaj kaj skribaj lingvoj estas laŭleĝe protektataj. La dungantoj liveras bonajn kondiĉojn de laboro kaj vivo al siaj dungitoj de etnaj minoritatoj kaj certigas, ke ĉiuj iliaj bezonoj estas atentataj.

Marde la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron dirante, ke Usono pretas interparoli kun Rusio por atingi kontroleblan interkonsenton pri armila regado

La deklaro diris, ke Usono aprezas la volon de Rusio pri progreso en nuklea malarmado kaj pretas atingi kun Rusio kontroleblan interkonsenton pri la armila regado.

Plifrue en tiu tago la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke Rusio ankoraŭ ne ricevis respondon de Usono pri pluvalidigo de la Traktato pri Redukto de Strategiaj Armiloj je almenaŭ unu jaro. Rusio volas fari politikan promeson kune kun Usono pri frostigo de la nombro de nukleaj kugloj dum la longigita periodo, kaj atendas la respondon de Usono pri tio.

Dividu