Novaĵoj (Oktobro 22)

Pluveta Publikigita: 2020-10-22 17:08:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 22a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi ĉeestos kunvenon memorfestantan la 70an datrevenon de la Ĉina Popola Volontula Armeo en Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio; ĉina ĉefministro emfazas iniciatemajn fiskajn politikojn. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos kunvenon en Pekino vendrede por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la Milito por Rezisto Kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros gravan paroladon en la kunveno, kiu komenciĝos en la Granda Popola Halo en Pekino je la 10a horo vendrede.

La okazaĵo estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo kaj en la retejo xinhuanet.com. Ĝi ankaŭ estos samtempe reelsendita en ĉefaj novaĵretejoj inkluzive de people.com.cn, cctv.com kaj china.com.cn, kaj ankaŭ en novaĵaj programoj administrataj de la Popola Ĵurnalo, la Novaĵ-Agentejo Xinhua kaj Ĉina Centra Televido.

Veteranoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo, kiuj batalis en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953) ricevis memorajn medalojn, kiam Ĉinio festas la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPRR) en la milito.

La medaloj estis donitaj al vivantaj veteranoj kaj aliaj personoj en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono.

La medalo montras la firman decidon kaj memfidon de Ĉinio venki malamikojn, protekti mondan pacon kaj konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede alvokis pliajn klopodojn por efektivigi la mekanismon, kiu certigas, ke la fiskaj fondusoj rekte profitigu entreprenojn kaj homojn, kaj plene ludigi la rolon de la iniciatemaj fiskaj politikoj de la lando.

Li faris la rimarkojn dum prezidado de administra kunveno de la Ŝtata Konsilio. Laŭ la kunveno, efektivigo de la mekanismo efike replenigis la fiskan forton de lokaj aŭtoritatoj, akcelis la redukton de impostoj kaj kotizoj, kaj subtenis la konstruadon de gravaj projektoj kaj elradikigon de malriĉeco.

Ĝis la fino de septembro, fiskaj fondusoj de ĉirkaŭ 1 570 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 235 miliardoj da usonaj dolaroj) estis rekte fluigitaj al la rilataj urbaj kaj gubernio-nivelaj aŭtoritatoj, dum la nove aldonita sumo de reduktitaj impostoj kaj kotizoj en la unuaj tri kvaronoj kalkuliĝis al pli ol 2 miliardoj da juanoj.

Ĉinia vicĉefministro Hu Chunhua marde emfazis fini lastan preparon por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kun alta kvalito dum efika prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio.

Hu, ankaŭ la estro de la organiza komitato de la ekspozicio, diris dum la kvara kunveno de la komitato, ke sukcesa okazigo de la ekspozicio estas tre grava, ĉar ĝi elmontros la gravajn strategiajn atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj la decidon de la lando pri firma plivastigo de ĉiuflanka malfermo.

Li aldonis, ke la ekspozicio ankaŭ akcelos la konstruadon de nova disvolva modelo, kiu prenos la enlandan merkaton kiel la ĉefan subtenilon kun reciproka akcelo de la enlanda kaj eksterlanda merkatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris lunde, ke Usono estas "plena de makuloj" rilate al mediprotekto inkluzive de klimatŝanĝiĝo, biodiverseco, endanĝerigita sovaĝaj bestoj kaj plantoj kaj traktado de solidaj ruboj.

Zhao faris la rimarkojn responde al demando pri bulteno koncerna al media damaĝo de Usono kaj raporto pri la usona damaĝo al tutmonda mediregado. Ambaŭ dokumentoj estis publikigitaj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en ĝia retejo tiutage.

La proparolanto diris, ke la du dokumentoj celas elmontri la teruran registron de Usono en la sfero de mediprotekto helpe de faktoj, kaj malkovri la artifikon de iuj usonanoj, ke la ŝtelisto, kiu vokis "kapti ŝteliston". Usono ne nur publike malobservis siajn proprajn enlandajn politikojn pri mediprotekto, sed ankaŭ severe subfosis la egalecon, efikecon kaj rezulton de tutmonda mediregado.

Zhao atentigis, ke iuj usonaj politikistoj kaj oficialuloj ĉiam klopodas kalumnii Ĉinion, kaj lastatempe serĉis ĉiajn rimedojn por kalumnii kaj misfamigi la landon pri mediprotekto. Li aldonis, ke faktoj estas pli elokventaj ol vortoj, kaj homoj faros justan juĝon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko firme subtenas konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj volas labori kun la pakistana flanko por fokusiĝi al kunlaboro en la kampoj de socio, popola vivteno, industrioj kaj agrikulturo dum funkciigo de ekzistantaj projektoj kaj konstrui la koridoron en demonstran projekton de altkvalita disvolvado de la Zono kaj Vojo por pli bone profitigi la du popolojn.

Pakistana prezidento Arif Alvi diris lastatempe dum intervjuo kun mediato, ke Pakistano bezonas plialtigi la nivelon de kunlaboro kun Ĉinio en diversaj kampoj por akceli altkvalitan disvolviĝon de la ekonomia koridoro.

Zhao diris, ke Ĉinio kaj Pakistano ambaŭ subtenas esploron pri ebleco de malfermo de la ekonomia koridoro al tria partio surbaze de konsento por krei pli grandan valoron.

Merkrede la brita ĉefministrejo deklaris, ke Britio rekomencos la traktadon kun la EU pri la duflankaj estontaj rilatoj en la 22a de oktobro. Tamen ankoraŭ ekzistas ebleco, ke la du flankoj ne povas atingi interkonsenton.

Tiutage la brita ĉefministrejo publikigis deklaron dirante, ke Britio jam pretas por rekomenci la traktadon kun la EU. La du flankoj difinis iujn principojn dum la traktado. Laŭ raporto, la unua periodo de la traktado okazos de la 22a ĝis la 25a en Londono.

La ĉefministrejo diris, ke en plej malfacilaj kampoj de la traktado ankoraŭ ekzistas grandaj diverĝoj inter Britio kaj la EU. La du flankoj klare esprimis komunan penadon por atingi la interkonsenton, tamen eble ne sukcesos la traktado.

Dividu