Novaĵoj (Oktobro 24)

Pluveta Publikigita: 2020-10-23 16:12:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 23a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio festas la 70an datrevenon de eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio; Ĉinio urĝas Usonon haltigi subpremon kaj limigojn kontraŭ ĉinaj mediatoj. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio vendrede okazigis kunvenon por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953).

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris paroladon en la kunveno, instigante la nacion memori historion, daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj progresigi socialismon kun novaj trajtoj.

Parolante en la kunveno, la ĉina prezidanto emfazis, ke la granda venko de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio por ĉiam estos gravurita en la historio de la ĉina nacio kaj la historio de paco, disvolviĝo kaj progreso de la homaro.

Xi laŭdis la historian signifon de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio, dirante, ke la granda milito defiis la invadon kaj ekspansion de imperiismo kaj protektis la sekurecon de nova Ĉinio. La milito ankaŭ protektis la pacan vivon de la ĉina popolo, stabiligis la situacion en la Korea Duoninsulo kaj konservis pacon en Azio kaj la mondo.

Prezidanto Xi diris, ke la venko estas deklaro, ke la ĉinoj staras firmaj en la Oriento, kaj ke la venko starigis fundamenton por la statuso de nova Ĉinio en aziaj kaj internaciaj aferoj.

Pli ol 197,000 oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo oferis siajn vivojn en la milito. Xi laŭdis la grandan patriotismon montritan de la Ĉina Popola Volontula Armeo en ilia batalo kontraŭ potenca malamiko, kaj urĝis la ĉinan popolon daŭrigi la spiriton en la nova epoko kaj strebi por realigi nacian rejunigon.

Xi akcentis, ke la Ĉina Popola Volontula Armeo montris sian patriotismon, heroecon, optimismon, sindonon al sia misio kaj ankaŭ spiriton, kiu strebas por paco kaj justeco de la mondo en la milito. Ĉio ĉi devas esti transdonita de generacio al generacio.

Li urĝis klopodojn por protekti mondajn pacon kaj justecon, dirante, ke Ĉinio kiel ĉefa respondeca lando volas labori kun la monda popolo por konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco. Li diris ankaŭ, ke la ĉina popolo amas pacon, sed neniam kompromitos antaŭ minacoj aŭ estos subigita de subpremo. Ĉinio neniam serĉas hegemonion aŭ ekspansion kaj firme oponas hegemoniismon kaj potencan politikon. Ĝi neniam permesos al iu ajn subfosi ĝiajn naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvan interesojn.

Ĉinio ĵaŭde urĝis Usonon ĉesigi la politikan subpremon kaj sensencajn limigojn kontraŭ ĉinaj mediatoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al usona decido difini pliajn ses ĉinajn mediatojn en Usono kiel "eksterlandajn misiojn".

Zhao diris, ke tio estas ĝia plej nova paŝo de politika subpremo kaj kalumnio kontraŭ ĉinaj mediatoj kaj ĵurnalistoj postenigitaj en Usono. Ĉinio firme rifuzas kaj forte kondamnas la sensencajn movojn de Usono. Li diris, ke Ĉinio faros laŭleĝajn necesajn reagojn. Ĉinio urĝas Usonon tuj ŝanĝi kurson, korekti erarojn kaj ĉesigi la politikan subpremon kaj sensencajn limigojn kontraŭ ĉinaj mediatoj.

Ĉina armea proparolanto ĵaŭde esprimis firman oponon kontraŭ usonaj planoj pri armilaj vendoj al Tajvano, urĝante la usonan flankon tuj nuligi planojn pri armilaj vendoj al la insulo.

Tan Kefei, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, faris la rimarkojn responde al raportoj, ke Usono aprobis planojn pri armilaj vendoj kun valoro de ĉirkaŭ 1 800 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano.

Tan diris, ke la usonaj armilaj vendoj al Tajvano severe malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, precipe la Komunikaĵon de la 17a de Aŭgusto. Tia movado serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, subfosas la suverenajn kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, damaĝas interŝtatajn kaj interarmeajn rilatojn de la du landoj, kaj damaĝas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Tan emfazis, ke la tajvana demando koncernas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj influas la ĉefajn interesojn de Ĉinio.

Oficialulo diris, ke la Ministerio de Komerco plibonigos la liston de eksporta regado de la lando kaj publikigos ĝin ĝustatempe.

Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris en reta gazetara konferenco, ke eksporta regado estas ofta internacia praktiko, en kiu lando malpermesas aŭ limigas eksportadon de specifaj aĵoj.

Sabate, la ĉina plej alta leĝdona instanco aprobis leĝon pri eksporta regado, kiu validiĝos en la 1a de decembro.

Laŭ la nova leĝo, Ĉinio eble prenos kontraŭrimedojn kontraŭ iu ajn lando aŭ regiono, kiu misuzas rimedojn de eksporta regado kaj minacas la naciajn sekurecon kaj interesojn de la lando. La leĝo specifas, ke ankaŭ teknika dokumento rilata al la detaloj kovritaj de la leĝo submetiĝas al kondiĉoj pri eksporta regado.

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis pliajn internaciajn klopodojn por la politika solvado de disputoj pri Abyei inter Sudano kaj Sud-Sudano.

Dai Bing, ĉina konstanta vicreprezentanto al la UN, diris, ke Ĉinio bonvenigas la daŭran proksimiĝon inter Sudano kaj Sud-Sudano. La du landoj montris sian volon solvi la finan statuson de Abyei kaj ĉiu nomumis ĉefan administranton por la regiono.

Li diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN, ke la Sekureca Konsilio devas plene respekti la gvidadon de Sudano kaj Sud-Sudano pri la demando Abyei, kaj kuraĝigi la du partiojn partopreni en pli strikta konsiliĝo kaj rekta dialogo.

Li diris ankaŭ, ke la internacia komunumo devas subteni la mediaciajn klopodojn de la Afrika Unio, la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo kaj aliaj regionaj kaj subregionaj organizoj, kaj helpi Sudanon kaj Sud-Sudanon establi administrajn, justicajn kaj sekurecajn instituciojn en Abyei.

Ĵaŭde laŭ raporto de la sudana novaĵ-agentejo, tiutage ĉefministro de la sudana transira registaro Abdalla Hamdok kaj usona ŝtatsekretario Mike Pompeo telefone diskutis pri forigo de Sudano el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo.

La raporto diris, ke Pompeo diris, ke usona prezidento Donald Trump decidis forigi Sudanon el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo. La decido liveros grandan movforton por bonigi la rilatojn inter Usono kaj Sudano.

Dividu