Novaĵoj (Oktobro 26)

Mirinda Publikigita: 2020-10-26 14:24:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 26a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi respondis al letero de akademiaj instruistoj kaj studentoj; La 19a Centra Komitato de la KPĈ komencis sian kvinan plenan sesion. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis altajn atendojn pri heredado kaj disvolvado de tradicia ĉina opero fare de artaj instruistoj kaj studentoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn per letero de la 23a de oktobro al instruistoj kaj studentoj de la Nacia Akademio de Ĉinaj Teatraj Artoj.

Informiĝinte pri la atingoj de la akademio, Xi diris, ke li tre ĝojas kaj esprimas sian sinceran saluton al ĉiuj instruistoj, studentoj kaj laboranoj. Li diris, ke tradicia ĉina opero estas la trezoro de ĉina kulturo, kaj ke la emfazo devas esti metita sur ĝiaj praktikantoj por prosperigi kaj disvolvi ĉinan operon. Li instigis al la instruistoj kaj studentoj de la akademio esplori la veran signifon de arto per instruado kaj studado, kaj konstante firmigi siajn originajn aspirojn pri serĉado de arto por servado al la popolo.

Li ankaŭ alvokis ilin fari pli grandajn kontribuojn por daŭrigi la belan tradician ĉinan kulturon kaj konstrui Ĉinion en landon kun forta socialisma kulturo.

La akademio, fondita en 1950, - antaŭe eksperimenta lernejo sub la tiama Ministerio de Kulturo - estas la unua ŝtat-organizita institucio pri eduko de ĉina opero establita post la fondiĝo de nova Ĉinio.

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) komencis sian kvinan plenan sesion lunde matene en Pekino. Nome de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris laborraporton al la sesio kaj eksplikis proponojn de la Centra Komitato de la KPĈ por ellaborado de la 14a Kvinjara Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj celoj de la vizio 2035.

La tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio inaŭguriĝos en Ŝanhajo en la komenco de novembro. La Ĉina Ĝenerala Dogan-Administracio informis dimanĉe en Pekino, ke la Ŝanhaja Doganejo optimumigis la sistemon de la importa ekspozicio por realigi “senpaperan tradoganigon” por eksponotaj produktoj kaj aktive antaŭenigis interretan kaj eksterretan kunfandiĝon, kaj ĝis nun produktoj kun la valoro de pli ol 8,7 milionoj da usonaj dolaroj estis tradoganigitaj.

Wang Jun, estro pri administrado de trairejoj de la Ĉina Ĝenerala Dogan-Administracio, diris, ke por sukcesigi la ekspozicion, la ĝenerala dogan-administracio resumis oportunigajn rimedojn por la antaŭaj du ekspozicioj kaj optimumigis kaj novigis subtenajn rimedojn laŭ postuloj de ekspoziciantoj.

Pro la kronvirusa epidemio, la ĝenerala dogan-administracio ĉi-jare plifortigis la regadon de riskoj. Ĝi nuligis licencan aprobon por ne kvarantenigitaj produktoj de bestoj kaj plantoj kaj ankaŭ manĝaĵoj, kaj la Ŝanhaja Doganejo kaj aliaj koncernaj doganejoj estas rajtigitaj pri aprobo de iuj varoj permesitaj pri eniro.

La unua metrotrajna servo de Pakistano, la Oranĝa Linio, komencis sian komercan funkciadon dimanĉe en la historia urbo Lahoro de la lando, la ĉefurbo de la provinco Panĝabo, malfermante novan stadion por la sudazia lando en la sektoro de publika transportado.

Kiel projekto de frua rikolto sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro (ĈPEK), la Oranĝa Linio estis konstruita de Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo kaj Ĉina Norda Industria Korporacio kaj estas funkciigata de la Metroa Grupo de Guangzhou, Norinco Internacia kaj Daewoo-Pakistana Ekspresa Busoservo.

Dum la kvin jaroj de konstruado, la Oranĝa Linio kreis pli ol 7 000 laborŝancojn por lokanoj kaj dum la funkciado kaj prizorgado ĝi kreos 2 000 laborpostenojn por lokanoj.

Ĉefministro de Panĝabo, Sardar Usman Buzdar, diris en la ceremonio de la komerca ekfunkcio okazigita dimanĉe, ke la provinca registaro de Panĝabo dankas Ĉinion pro ĝia senprecedenca subteno al la fino de la projekto de publika transporto, kaj ke la amikeco inter la du landoj plifortiĝos kun la fino de metrotrajna sistemo sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

Lastatempe ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke malpliiĝis la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Afriko kaj la preventado kaj regado de la epidemio estas optimismiga. Estro de la organizo pri Afriko Matshidiso Moeti diris, ke de post eksplodo de la epidemio, ne aperis indica kresko de infektitoj en Afriko.

Analizantoj opinias, ke aktiva altigo de kapabloj de afrikaj landoj en ekzameno, preventado kaj kuracado estas grava faktoro por efike bati la epidemion. Ĝis nun en la afrika kontinento pli ol 15 milionoj da homoj ricevis ekzamenon pri nova kronviruso.

En Afriko la nombro de litoj en hospitaloj kapablaj pri kuracado de la malsano kreskis de 13 mil en aprilo ĝis 43 mil en aŭgusto. Pli ol 15 000 prisanaj laborantoj estis trejnitaj de la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj departementoj.

Dimanĉe la sudana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, anoncante oficialan komencon de ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj kun Israelo.

La deklaro diras, ke Sudano kaj Israelo decidis fini “malamikan staton” , normaligi la rilatojn kaj komenci ekonomiajn kaj komercajn kontaktojn kun agrikulturo kiel la ĉefaĵo por profitigi la du popolojn. En la venontaj kelkaj semajnoj, delegacioj de la du landoj atingos kunlaborajn interkonsentojn pri agrikulturo, komerco, ekonomio, aviado, enmigrintoj, ktp. Laŭ la deklaro, normaligo de la rilatoj inter Sudano kaj Israelo estas parto de gravaj historiaj ŝanĝiĝoj de Sudano.

Siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem diris dimanĉe, ke Sirio decidis okazigi internacian konferencon pri siaj rifuĝintoj novembre por diskuto pri repatrujigo de tiuj rifuĝintoj.

Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN, sabate atingis la sirian ĉefurbon Damasko por vizito. Laŭ raporto de la siria novaĵ-agentejo, Muallen diris tiutage dum renkontiĝo kun Pedersen, ke la siria registaro decidis okazigi internacian konferencon pri siriaj rifuĝintoj en la 11a kaj 12a de novembro. Li informis pri detaloj de la konferenco kaj kritikis okcidentajn landojn pri starigo de obstakloj al reveno de siriaj rifuĝintoj kaj politikigo de humanitaraj demandoj.

Pedersen diris post la renkontiĝo, ke la du flankoj faris vastan kaj ampleksan diskuton rilate rezolucion 2254 adoptitan de la Sekureca Konsilio de la UN pri la politika procezo de Sirio, kaj li esperas, ke la konversacio kaj baldaŭa interparolado kun la siria opozicio fariĝos nova komenco.

Dividu