Novaĵoj (Oktobro 27)

Mirinda Publikigita: 2020-10-27 14:43:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 27a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Parolado de Xi Jinping vekis varmajn diskutojn en internacia komunumo; Ĉinio enkondukis sankciojn kontraŭ usonaj firmaoj kaj individuoj pro armilaj vendoj al Tajvano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio vendrede okazigis kunvenon por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953). Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la kunveno. La internacia komunumo alte taksis lian paroladon kaj agnoskis la rolon de Ĉinio en konservado de longperioda stabileco kaj disvolviĝo de la regiono, opiniante, ke sub la nuna situacio de la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, la spirito de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio estas kuraĝigo al popoloj tra la mondo.

Rodong Sinmun, organo de la Korea Laborista Partio diris en sia ĉefartikolo, ke la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio en oktobro de 1950 montris batalan amikecon inter la du landoj kaj inter la du popoloj.

Rusa specialisto pri Ĉinio Yuri Tavrovsky diris, ke la parolado de Xi eligis al la ekstera mondo klaran signalon, ke ia ajn minaco kaj subpremado kontraŭ Ĉinio estas vanaj, kaj ke la spirito montrita de la Ĉina Popola Volontula Armeo antaŭ 70 jaroj kuraĝigas al la ĉina popolo iri de venko al plia.

Brazila klerulo Elias Jabbur diris, ke la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio montris al la mondo avantaĝon de socialisma sistemo en moralo kaj justeco, kaj ke la parolado de Xi estas manifesto de monda paco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Luis Arce Catacora pri lia elektiĝo kiel bolivia prezidento.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Bolivio estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kaj ke disvolviĝo de ĉina-boliviaj rilatoj subtenis pozitivan tendencon en la lastaj jaroj kun fruktodonaj rezultoj en praktika kunlaboro. Li diris, ke precipe de post kiam la du landoj starigis strategian partnerecon en 2018, duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj fariĝis pli striktaj, alportante efektivajn avantaĝojn al ambaŭ flankoj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj, kaj volas labori kun Arce por senĉese riĉigi la konotacion de la ĉina-bolivia strategia partnereco por la avantaĝo de la du landoj kaj iliaj homoj. Li esprimis sian sinceran deziron, ke sub la gvidado de Arce, la boliviaj registaro kaj popolo akiros novajn kaj pli grandajn atingojn en la afero de nacia konstruado.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio decidis enkonduki sankciojn kontraŭ koncernaj usonaj entreprenoj rilataj al la plej novaj armilaj vendoj al Tajvano kaj kontraŭ individuoj kaj entoj, kiuj ludas "abomenan rolon" en la procezo, kiel "necesajn paŝojn" por protekti siajn naciajn interesojn.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, responde al rilata demando. Koncernaj usonaj kompanioj inkluzivas Lockheed Martin, Boeing Defence kaj Raytheon.

Zhao diris, ke kiel Ĉinio multfoje rimarkigis, la usonaj armilaj vendoj al Tajvano serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri Ĉina-Usonajn Komunajn Komunikaĵojn, kaj ankaŭ subfosas la suverenajn kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio. Li akcentis, "Ni firme oponas kaj bedaŭras tian praktikon. Ĉinio refoje urĝas la usonan flankon plenumi sian devontigon al la principo de unu Ĉinio kaj al la dispozicioj de la tri Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, kaj ĉesigi vendadon de armiloj al Tajvano kaj ĉian militan kontakton kun la insulo.”

La proparolanto aldonis, "Ni plu prenos necesajn rimedojn por protekti niajn naciajn suverenecon kaj sekurecajn interesojn.”

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris lunde, ke internacia kunlaboro estas la sola vojo por venki la kronvirusan pandemion kaj la klimatan krizon.

Guterres faris la rimarkojn en neoficiala plena kunveno okazigita de la Ĝenerala Asembleo de la UN por memorfesti la Tagon de la UN, kiu falas en la 24a de oktobro ĉiujare. Li diris, ke ekde sia naskiĝo, la UN estas simbolo de tutmonda unuiĝo, kaj hodiaŭ ĝi estas la centro de tutmonda kunlaboro. Li akcentis, “Ni neniam rezignos la mision kaj laboron realigi ĉiaman vizion de la Ĉarto de la UN.

Li diris, ke la misio de la UN estas pli grava ol iam ajn antaŭe, kaj nur per komuna klopodo, la mondo povas atingi la grandiozajn celojn malebligi konfliktojn, antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon, gardi homajn rajtojn kaj protekti la terglobon, kaj nur per internacia kunlaboro, la mondo povas venki la kronvirusan pandemion kaj klimatan krizon, pliiĝantan neegalecon kaj disvastiĝon de malamo.

La ĉina registaro akcelis la pacan procezon de Sud-Sudano per donaco de 1 500 tunoj da rizo por helpi al la unuigaj trupoj.

La donaco al la Nacia Transira Komitato estos uzata por nutri dekmilojn da soldatoj amasiĝintaj en diversaj kantonmentaj lokoj tra la orient-afrika lando.

Stephen Pal, sud-sudana ministro pri paca konstruado, diris, ke la ĉina helpo rapidigos la unuiĝon de la komuna milita trupo. Pal diris lunde en la transdona ceremonio, "Nome de la registaro kaj la popolo de Sud-Sudano, mi volas esprimi mian profundan plezuron al la popolo kaj la registaro de Ĉinio pro la helpo al la paca procezo."

Hua Ning, ĉina ambasadoro al Sud-Sudano, diris, ke Pekino subtenas la pacan procezon de Sud-Sudano per 2 500 tendoj, 50 000 litkovriloj kaj 3 000 tunoj da rizo ekde la pasinta jaro. Hua aldonis, "Kiel amikoj kaj partneroj de la sud-sudana registaro kaj popolo, ni deziras glatan efektivigon de la paca procezo, precipe la reunuiĝon de la armeo.”

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la nombro de kronvirusaj kazoj raportitaj de la tuta mondo en la lasta semajno atingis la novan alton kun la pliiĝo de novaj kazoj kaj enhospitaligitaj pacientoj en multaj landoj de la norda hemisfero.

Tedros diris, ke se gvidantoj tuj faras agojn laŭ planoj, la disvastiĝo de viruso povas esti bridita, dum politikigo de pandemio kaŭzos pli multajn mortojn. Li vokis al la publiko obei efikajn preventajn rimedojn, konservi distanciĝon, surhavi maskojn, lavi manojn kaj redukti sociajn aktivadojn. Li aldonis, ke registaroj devas esplori lokajn situaciojn de la epidemio, rompi la disvastiĝan ĉenon, komenci vastajn ekzamenojn, izoli kaj prizorgi pacientojn, spuri kaj izoli ĉiujn kontaktantojn

Laŭ raporto de la Brita Brodkasta Kompanio dimanĉe, post rekomenco de la intertraktado pri la estontaj rilatoj inter Britio kaj la EU kun komerca interkonsento kiel kerno, la unuaetapa intertraktado, kiu devus esti finita laŭ origina plano en la 25a de tiu ĉi monato, estos longigita.

Laŭ raporto, la intertraktado estis longigita ĝis la 28a de oktobro.


Dividu