Novaĵoj (Oktobro 29)

Henggang Publikigita: 2020-10-29 17:26:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de oktobro, ĵaŭdo. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio refutas usonan agon devigi malgrandajn landojn elekti flankojn;Ĉina ambasadorejo en Hindio urĝas Usonon ĉesi subfosi regionajn pacon kaj stabilecon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede refutis la movon de iuj usonaj oficialuloj devigi malgrandajn kaj mezgrandajn landojn elekti flankojn.

"Estas tipa konduto, ke iuj usonaj oficialuloj devigas malgrandajn kaj mezgrandajn landojn elekti flankojn," diris proparolanto Wang Wenbin, kiam li komentis pri la vizito de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo al Srilanko. Antaŭ lia vizito, estis raporto, ke Usono eble petos la sud-azian landon fari malfacilan elekton pri siaj rilatoj kun Ĉinio.

Wang emfazis, ke Ĉinio kaj Srilanko estas amikaj najbaroj tradicie. La du landoj disvolvis duflankajn rilatojn, firme konservante en la memoro la Kvin Principojn de Paca Kunekzistado, kaj kunlaboras surbaze de egaleco kaj reciproka profito, kio multe plibonigis la bonfarton de la srilanka popolo.

Wang diris ankaŭ, ke ĉi tiuj estas faktoj, kiuj ne povas esti skuitaj de iu ajn kalumnio. Ĉinio daŭre laboros kun Srilanko por profundigi kaj vastigi duflankan strategian kunlaboran partnerecon, liveri avantaĝojn al la du popoloj kaj kontribui al regionaj paco kaj stabileco. Li aldonis, ke li legis artikolon verkitan de srilanka diplomato, kiu diris, ke la lando traktos eksterlandajn rilatojn laŭ sia konstitucio, leĝoj kaj popola volo, kaj ne bezonas iun eksteran prelegadon pri ŝtata regado.

La ĉina ambasadorejo en Hindio marde urĝis Usonon "respekti faktojn kaj veron, forlasi la Malvarman Militon kaj la nul-suman pensmanieron, ĉesigi sensaciigon de la tiel nomata "ĉina minaco" kaj haltigi malĝustajn agojn, kiuj subfosas regionajn pacon kaj stabilecon.

La deklaro estis publikigita kontraŭ usona ŝtatsekretario Mike Pompeo kaj ministro pri defendo Mark Esper pro publika atako al Ĉinio dum ilia vizito en Hindio por ĉeesto al la Hinda-Usona 2 + 2 Ministra Dialogo.

La deklaro diris, ke Pompeo kaj aliaj altrangaj oficialuloj ripetis mensogojn, atakis kaj akuzis Ĉinion, malobservis la normojn de internaciaj rilatoj kaj bazajn principojn de diplomatio, kreis malakordon inter Ĉinio kaj aliaj landoj en la regiono, kio refoje malkaŝis ilian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon. Ĝi diris, ke la ĉina flanko esprimas sian firman oponon kontraŭ tio.

La deklaro diris ankaŭ, ke la usona flanko denove intencas kulpigi Ĉinion pri la kronvirusa epidemio, kiu distordas faktojn por misgvidi la publikon. Tio, kion Ĉinio faris kaj atingis en la batalo kontraŭ la viruso, estas videbla por ĉiu. Ĉinio esperas, ke usonaj politikistoj fokusiĝos al sia laboro pri regado de la epidemio kaj savado de vivoj anstataŭ kulpigi aliajn.

Raporto montris, ke en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro la enfluo de fremda investo en Ĉinion kreskis meze de la tutmonda ŝrumpado de eksterlanda rekta investo. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris merkrede en gazetara konferenco, ke la kresko devas esti atribuita al fido de fremdaj landoj al la ekonomia perspektivo de Ĉinio kaj ankaŭ al la profundigo de reformo kaj malfermo.

Laŭ raporto marde publikigita de la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado, la eksterlanda rekta investo de la mondo en la unua duono de la kuranta jaro malkreskis je 49%, sed la enfluo en Ĉinion subtenis relativan elastecon. Oficialulo de la organizo diris, ke en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la enfluo de fremda investo en Ĉinion kreskis je 2,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en Pekino, ke faktoj pruvis, ke la rimedoj prenitaj de Ĉinio por prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio estas efikaj.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando de raportisto, ke la regiono Kashgar en la ĉina okcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono efektivigis grandskalajn nukleacidajn ekzamenojn al siaj logantoj, post kiam la regiono rimarkis sensimptomajn kazojn de la kronvirusa malsano, kaj ĉu Ĉinio proponus al aliaj landoj komenci similajn ekzamenojn.

Wang diris, ke de post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio alprenis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn rimedojn por la prevento kaj regado. Ĝi kiel la unua lando en la mondo sukcese bridis enlandan situacion de la epidemio, realigis stabilan renormaliĝon de la ekonomio kaj akiris gravajn strategiajn atingojn en la batalo kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke faktoj pruvis, ke la rimedoj prenitaj de Ĉinio estas efikaj. La efika respondo de Ĉinio ne nur protektas la sanon kaj sekurecon de la ĉina popolo, sed ankaŭ estas pozitiva kontribuo al la batalo de la internacia komunumo kontraŭ la pandemio.

Forumo pri atingoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj ĝia perspektivo estis okazigita merkrede per videoligo en Ĉinio, Sud-Afriko, Bocvano kaj Niĝerio. Oficialuloj, ĵurnalistoj, fakuloj kaj akademiuloj ĉeestis la forumon. Ili diskutis pri la atingoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en pasintaj 20 jaroj kaj disvolva tendenco de Ĉinio kaj Afriko.

Lu Cairong, ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Administracio pri Fremdlingva Eldonado, diris en parolado, ke sub la gvidado de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, la du flankoj havas pli vastan kaj profundan konsenton pri kunlaboro, la kampoj de kunlaboro estas pli vastaj, kaj kunlaboro estas pli intensa. La ĉina-afrika kunlaboro en infrastruktura konstruado, eduko kaj trejnado, komerco kaj investado, publika sano kaj interpopolaj interŝanĝoj atingis novajn trarompojn, akiris riĉan rikolton, profitigis la du flankojn kaj influis la tutan mondon.

Charles Onunaiju, estro de la Niĝeria Esplorcentro pri Ĉinio, diris, ke en la pasintaj 20 jaroj, la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro ĉiam estis kadro de ĉina-afrika multflanka kunlaboro kaj platformo por ĉina-afrika pragmata kunlaboro.

Oficialulo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) anoncis merkrede, ke eksa niĝeria ministro pri financo Ngozi Okonjo-Iweala estas proponita kiel la nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco.

Proparolanto de la Monda Organizo pri Komerco Keith Rockwell diris en gazetara konferenco, ke ŝlosila grupo de tri ambasadoroj de la Monda Organizo pri Komerco, tiel nomata "trojko", proponis Okonjo-Iweala kiel la novan estron de la organizo en nepublika kunveno, taksante, ke la kandidato "havas la plej bonan ŝancon atingi la konsenton de la membraro".

Ekde oktobro, Okonjo-Iweala konkuras kun la alia kandidatino, sud-korea ministro pri komerco Yoo Myung-hee, pri la ofico de nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco.

Dividu