Novaĵoj (Oktobro 30)

Publikigita: 2020-10-30 16:40:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi emfazas novigadon kiel ĉefan motoron de disvolviĝo; La KPĈ starigas celojn de 2035 por fundamente realigi socialisman modernigon de Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio donis grandan gravecon al scienca kaj teknologia novigado, konsiderante novigadon kiel la ĉefan motoron de disvolviĝo.

Xi faris la rimarkojn en parolado per video en la tria Monda Forumo de Laŭreatoj, kiu malfermiĝis vendrede en Ŝanhajo. Li akcentis, ke Ĉinio efektivigos strategion pri pli malferma kaj inkluziva, reciprokprofita kaj kundivida internacia teknologia kunlaboro kaj volas labori kun pintklasaj sciencistoj kaj internaciaj sciencteknikaj organizoj de la mondo por intensigi esploron pri gravaj sciencaj demandoj, plifortigi la solvadon de ĝeneralaj teknologioj kaj profundigi kunlaboron pri gravaj strategiaj sciencaj projektoj.

La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) starigis aron da longperiodaj celoj por ke Ĉinio fundamente realigu socialisman modernigon antaŭ 2035.

La celoj estis rivelitaj en komunikaĵo publikigita post la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ okazigita en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro.

- La ekonomia kaj teknologia forto de Ĉinio, kaj ampleksa nacia forto kreskos evidente. Nova paŝo estos farita en la kresko de la ekonomio kaj la pokapa enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj. Atingante grandajn trarompojn en kernaj teknologioj en ŝlosilaj kampoj, Ĉinio fariĝos tutmonda gvidanto pri novigado;

- Nova industriigo, aplikado de informadika teknologio, urbanizado kaj agrikultura modernigo fundamente atingiĝos. Ĉinio finkonstruos modernigitan ekonomion;

- La modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio fundamente realiĝos. La rajtoj de homoj pri partopreno kaj egala disvolviĝo estos sufiĉe protektataj. Laŭleĝa regado por la lando, la registaro kaj la socio fundamente kompletiĝos;

- Ĉinio fariĝos forta lando en kulturo, edukado, talento, sportoj kaj sano. La kompleta disvolviĝo de ĉiuj homoj kaj socia etiketo kaj ĝentileco fundamente fortiĝos. La kultura mola forto de Ĉinio fariĝos pli granda;

- Ekoamikaj manieroj de laboro kaj vivo progresos en ĉiuj sociaj kampoj. Karbona emisiado senĉese malpliiĝos post atingo de kulmino, kaj estos fundamenta pliboniĝo en la medio kun la celo konstrui Belan Ĉinion fundamente atingita;

- La malfermo atingos novan stadion kun granda kresko de la fortoj de la lando pri partopreno en internacia ekonomia kunlaboro kaj konkurenco;

- La pokapa malneta enlanda produkto atingos la nivelon de modere evoluintaj landoj. La skalo de la mez-enspeza grupo estos fundamente grandigita. Egala aliro al bazaj publikaj servoj estos certigita. Diferencoj en urba-kampara disvolviĝo, en disvolviĝo inter regionoj kaj en vivniveloj evidente malgrandiĝos;

- La efektivigo de la iniciato Paca Ĉinio estos antaŭenigita al pli alta nivelo. La modernigo de nacia defendo kaj armeo fundamente realiĝos;

- Homoj vivos pli bonan vivon, kaj pli rimarkindaj kaj konsiderindaj progresoj estos atingitaj en antaŭenigo de ĉiuflanka homa disvolviĝo kaj realigo de komuna prospero por ĉiuj.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vendrede okazigis sian unuan gazetaran konferencon por resumi kaj ekspliki la gvidajn principojn de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, markante la starigon de la novaĵ-publikiga mekanismo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Altranga oficisto diris en la gazetara konferenco, ke la starigo de la novaĵ-publikiga mekanismo estas grava institucia aranĝo kaj novigo por subteni kaj plifortigi ĝeneralan gvidadon de la partio kaj plibonigi la regadan kapablon de la partio.

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis sian kvinan plenan sesion en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro. La sesio adoptis la proponojn de la Centra Komitato de la KPĈ pri la ellaborado de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo kaj la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035. Fremdlandaj fakuloj opiniis, ke la antaŭvidemaj proponoj de la KPĈ desegnis planon por la nova vojaĝo al moderna socialisma lando, fortigis la fidon de diversaj landoj al perspektivoj de Ĉinio kaj favoras renormaliĝon de la monda ekonomio kontraŭ la fono de la kronvirusa pandemio.

Aleksei Rodionov, plenuma vicdirektoro de la orienta fakultato de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, opiniis, ke la atingoj akiritaj de Ĉinio dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano vekis atenton de la tuta mondo, kaj ke Ĉinio faras pli laŭtan voĉon kaj pli multe atentatan voĉon sur la internacia tereno.

Mao Xuxin, ĉefekonomikisto de la brita Nacia Instituto de Ekonomia kaj Socia Esploro, diris, ke la proponoj de la KPĈ prezentas planon por ĉiuflanka ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. Mao aldonis, ke Ĉinio proponis konstrui novan reĝimon de disvolvado, kio efike altigos la ekonomian konkurencivon de Ĉinio kaj ĝian pozicion en la tutmonda proviz-ĉeno.

Cavins Adhill, kenja specialisto pri internaciaj demandoj, diris, ke dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn dum redukto de malriĉeco, plibonigo de ekonomio kaj stabila kreskigo de ekonomio, grave kontribuante al la daŭripova disvolviĝo de la mondo.

Altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris vendrede, ke kompleta "malkupliĝo" inter Ĉinio kaj Usono estas tute nerealisma kaj ne utilas al la du landoj aŭ la mondo.

Han Wenxiu, oficialulo de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco de la Centra Komitato de la KPĈ.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke la armeoj de Ĉinio kaj Usono konsentis okazigi interretan seminarion pri milita humanitara helpo kaj mildigo de katastrofo en la mezo de novembro.

Wu Qian diris en regula gazetara konferenco, ke ankaŭ konsiliĝoj pri mara sekureco okazos per videokonferenco antaŭ la fino de ĉi tiu jaro. Wu diris, ke la armeaj rilatoj inter la du landoj estas grava parto de ĉina-usonaj rilatoj, kaj konservi stabilajn duflankajn militajn rilatojn konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj kaj postulas komunajn klopodojn. La ĉina flanko volas persisti pri la principo de ne-konflikto, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, kaj klopodas antaŭenpuŝi kunordigitan, kunlaboran kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

Wu aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la usona flanko laboros kun Ĉinio por redukti malamikecon, sindeteni de provokoj, fortigi komunikadon, trakti kaj regi riskojn kaj ludi konstrueman rolon por la stabila disvolviĝo de la duflankaj militaj rilatoj.

Dividu