Novaĵoj (Novembro 02)

Publikigita: 2020-11-02 17:05:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio komencis la 7an nacian popolnombradon, Pluraj lokoj en Usono prenis rimedojn por antaŭzorgi tumulton kaŭzitan de elekto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La novaĵ-agentejo Reuters diris lastatempe, ke profite de la ekonomia reboniĝo de Ĉinio, Azio montris simptomojn de ekonomia renormaliĝo, kaj en malpli ol unu jaro post la raporto pri la unua kronvirusa malsano de la mondo, Ĉinio eniras novan stadion de kreskado.

La raporto diris, ke kiam la internacia komunumo fokusiĝis al la baldaŭa elekto de prezidenteco en Usono kaj la malfacila penado por la bridado de disvastiĝo de la nova kronviruso en Ameriko kaj Eŭropo, Ĉinio kviete progresis en kelkaj ŝlosilaj kampoj.

Post efektivigo de la plej rigoraj blokadaj rimedoj en la mondo komence de la epidemio, Ĉinio estos la sola inter gravaj ekonomioj de la mondo, kiu realigos kreskon en tiu ĉi jaro, laŭ la prognozo de la Internacia Mona Fonduso.

Laŭ oficialaj donitaĵoj, en la tria trimestro de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio kreskis je 4,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj en la dua trimestro la kresko atingis 3,2%.

Analizisto de Okcidenta Banka Korporacio de Aŭstralio diris, ke fundamentaj detaloj montris, ke la nova stadio, en kiun eniras la ĉina ekonomio, estas forta kaj elasta. Septembre la ĉina importado kreskis je 13,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, precipe la importado de duonkonduktantaj produktoj plej multe kreskis.

Ĉinio dimanĉe komencis sian sepan nacian popolnombradon, kun ĉirkaŭ 7 milionoj da censistoj irantaj de pordo al pordo por dokumenti demografiajn ŝanĝiĝojn en la plej multe loĝata lando de la mondo.

“Efektivigo de la popolnombrado estas grava por kompreni la grandecon, strukturon kaj distribuadon de la loĝantaro,” diris Ning Jizhe, vicestro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, en videokonferenco pri antaŭenigo de la nacia popolnombrado.

La censo kolektas datumojn inkluzive de nomo, identiga numero, sekso, civila stato, edukado kaj profesio de ĉinaj civitanoj.

Proksimiĝas la dato de la 3a de novembro, en kiu okazos la elekto de prezidenteco en Usono. Por antaŭzorgi protestojn kaj tumulton eventuale kaŭzitajn de la elekto, superbazaroj, bankoj kaj registaraj organoj en multaj lokoj de Usono sin preparis pri sekureco.

En la ĉefurbo Vanŝingtono, superbazaroj, bankoj, florvendejoj, kafejoj kaj hoteloj ĉirkaŭ la Blanka Domo, la departemento pri aferoj de veteranoj kaj aliaj organoj de la federacia registaroj fortigis siajn pordojn kaj fenestrojn per tabuloj. Ĉe iuj stratoj estis afiŝitaj urĝaj avizoj pri trafika malpermeso en la dato de la elekto kaj la sekvanta tago. Tia fenomeno estis tre malofte videbla en antaŭaj elektoj.

Ĉinio starigis scienc-fikcian esplorcentron en Pekino, kio estas parto de ĝiaj klopodoj por akceli la scienc-fikcian disvolviĝon de la lando.

La Ĉina Scienc-Fikcia Esplorcentro, fondita de la Ĉina Esplora Instituto pri Scienca Popularigo rekte sub la Ĉina Asocio pri Scienco kaj Teknologio, fokusiĝos al scienc-fikcia esplorado, industrio kaj internacia kunlaboro.

Pli ol 60 gastoj kun kompetenteco en la kampoj de scienc-fikcio, literaturo, edukado, arto kaj la industria komunumo ĉeestis la malferman ceremonion sabate.

La Ŝtata Imposta Administracio de Ĉinio diris dimanĉe, ke la redukto de impostoj kaj kotizoj de la lando sumiĝis je 2,09 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 311,22 miliardoj da usonaj dolaroj) en la unuaj tri trimestro de ĉi tiu jaro.

El la totalo, 1,37 duilionoj da juanoj estis ŝparitaj laŭ la favoraj impostaj kaj kotizaj rimedoj publikigitaj ĉi-jare por subteni ekonomian disvolviĝon kaj bridadon de la kronvirusa malsano.

Cai Zili, oficialulo el la administracio, diris, ke la nombro de impostpagantoj de la lando kreskis je 7,5% en la periodo de januaro ĝis septembro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la kresko en la tria trimestro atingis 26%.

Cai diris, ke impostaj departementoj helpis faciligi la moviĝon de ĉinaj eksportantoj al enlanda merkato per teknologio de granda datumaro, kaj ke enspezoj de eksportaj kompanioj el enlandaj vendoj kreskis je 7,7% en la unuaj naŭ monatoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Li diris, ke Ĉinio klopodos plu efektivigi rimedojn por redukti impostojn kaj kotizojn, optimumigi impostajn kaj kotizajn servojn kaj vigligi ĉiujn merkatajn entojn.

Ĉinaj urboj inkluzive de Fuzhou kaj Ŝanhajo sabate okazigis aktivadojn por festi la sepan Mondan Urban Tagon.

En ĉi-jaraj okazaĵoj kun la temo "Gravigo de niaj komunumoj kaj urboj", registaraj oficialuloj, fakuloj kaj komunumaj reprezentantoj enlandaj kaj eksterlandaj dividis siajn spertojn kaj praktikojn en akcelado de altkvalita urba disvolviĝo kaj plibonigo de la vivmedio de homoj.

La Monda Urba Tago estis proponita de la ĉina registaro en la Ŝanhaja Deklaracio de la Monda Ekspozicio 2010. La Ĝenerala Asembleo de la UN poste difinis la 31an de oktobro kiel Mondan Urban Tagon per rezolucio.

La tago celas akceli la intereson de la internacia komunumo pri tutmonda urbanizado, antaŭenigi kunlaboron por renkonti ŝancojn kaj trakti defiojn, kaj kontribui al daŭripova urba disvolviĝo tra la mondo.

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano, diris dimanĉe vespere per socia komunikilo, ke estis konfirmite, ke li kontaktis homon, kiu montriĝis pozitiva en kronvirusa ekzameno. Tedros diris, ke li estas en bona sanstato sen ia ajn simptomo kaj izolos sin mem laŭ reguloj de la Monda Organizo pri Sano.

Tedros emfazis, ke estas tre grave, ke ĉiuj observu prisanajn gvidliniojn por rompi la disvastigan ĉenon de la nova kronviruso, reteni la viruson kaj protekti la sistemon pri sano. Li aldonis, ke li kaj liaj kolegoj de la Monda Organizo pri Sano solidariĝos kun partneroj de kunlaboro por savi vivojn kaj protekti vundeblajn grupojn.

La Nacia Komisiono pri Sano diris lunde, ke tri novaj kronvirusaj kazoj de loka propagiĝo estis raportitaj dimanĉe en la ĉina ĉeftero, ĉiuj en la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke entute 30 novaj sensimptomaj kazoj, inkluzive de 24 venintaj el ekster la ĉeftero, estis raportitaj.

La komisiono aldonis, ke dimanĉe 20 kronvirusaj pacientoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo en la ĉina ĉeftero. Unu nova suspektata kronvirusa kazo el ekster la ĉeftero estis raportita en Ŝanhajo. Neniu nova morto rilata al la malsano estis raportita.

Dividu