Novaĵoj (Novembro 03)

Publikigita: 2020-11-03 16:27:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi emfazas antaŭenigon de profunda integriĝo de reformo kaj disvolvado; Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi politikan persekuton kaj subpremon kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis klopodojn por plene efektivigi la spiriton de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj antaŭenigi la profundan integriĝon kaj efikan interagon de reformo kaj disvolvado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la 16an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ĝenerala reformo.

“La disvolviĝo de Ĉinio eniros novan etapon dum la periodo de la 14a kvinjara plano (2021-2025), kaj la reformoj de la lando troviĝas ĉe la nova grava trunopunkto,” diris Xi, ankaŭ estro de la centra komitato pri profundigo de ĝenerala reformado. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por trakti elstarajn demandojn, kaj reformoj devas esti pli strategiaj, antaŭvidemaj, laŭcelaj kaj pli bone gvidataj por plenumi la postulojn de disvolviĝo kaj la popolo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al mikronezia prezidento David W. Panuelo, esprimante gratulon okaze de la 34a datreveno de sendependiĝo de la mikronezia federacio.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Mikronezio kiel ampleksaj strategiaj partneroj havis fruktodonajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj subtenis unu la alian en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj la du popoloj ĝuas profundan amikecon. Li diris, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de ĉina-mikroneziaj rilatoj kaj volas labori kun prezidento Panuelo por fruktigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Ĉinio lunde urĝis Usonon ĉesigi politikan persekuton kaj subpremon kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj.

Porparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri pluvalidigo de vizoj por ĉinaj ĵurnalistoj en Usono.

Laŭ Wang, la viz-pluvalidigaj petoj de iuj ĉinaj ĵurnalistoj en Usono estis aprobitaj, kaj la valida periodo estas de la 4a de aŭgusto ĝis la 4a de novembro ĉi-jare. Wang diris, ke alivorte, la efektiva valideco de iliaj vizoj estis malpli ol unu semajno. Por iuj, estas nur tri tagoj, tial ili estas devigitaj tuj prezenti novajn petojn.

Wang diris en la gazetara konferenco, ke iuj ĉinaj ĵurnalistoj eĉ ne ricevis klaran aprobon de Usono, kaj la usona flanko eĉ levis nejustan postulon, ke la ĵurnalistoj ne povas raporti novaĵojn dum la periodo de peto. Ĉio ĉi ĵetis ĉinajn ĵurnalistojn laborantajn kaj loĝantajn en Usono en grandajn necertecojn.

Wang aldonis, ke Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj ĵurnalistoj. Li urĝis la usonan flankon forĵeti iluziojn tuj kaj ĉesigi sian politikan persekuton kaj subpremon kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj.

De la 26a ĝis la 29a de oktobro, la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis la kvinan plenan sesion en Pekino. La sesio adoptis proponojn de la Centra Komitato de la KPĈ por ellaborado de la 14a Kvinjara Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj celoj de la vizio 2035. Profesoro Enriko Ceko pri ekonomiko el Tirana Komerca Universitato de Albanio, opinias, ke la plano celas meti solidan fundamenton por la modernigo de Ĉinio.

Profesoro Enriko Ceko diris, ke retrorigardante disvolvan procezon de la Ĉina Popola Respubliko, oni klare povas vidi, ke Ĉinio donas grandan gravecon al daŭrigebla disvolvado, precipe en ekonomio kaj socio, tial ni povas prognozi, ke la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio ellaboros programon pri modernigo. Nun Ĉinio ne plu maltrankviliĝis pri produktkvanto de greno, sed donas grandan gravecon al uzo de progresintaj teknologioj por plialtigi vivnivelon de civitanoj.

La 13a Kvinjara Plano de Ĉinio estis glate kaj precize efektivigita. Dum tiu periodo, la aŭtoritatoj bone plenumis ŝlosilajn taskojn kaj gravajn programojn per alta kvalito kaj kvanto. Tio havas gravan influon sur la ĉinan socion. En la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio akiris rimarkindan atingon, inkluzive de formiĝo de giganta enlanda konsuma merkato kaj starigo de striktaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kun aliaj landoj. Dum ellaborado de la 14a Kvinjara Plano, Ĉinio racie utiligos tiujn resursojn kaj atingojn.

En la nova situacio de disvolvado kun la enlanda granda ciklo kiel la ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado, Ĉinio celas akceli teknologian novigon, instigi al disvolviĝo de informadika teknologio, plibonigi enlandajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj starigi komunumon de reciprokprofita kunlaboro. Laŭ la starigitaj celoj de 2035 Ĉinio fundamente realigos modernigon en tiu jaro.

Profesoro Enriko Ceko aldonis, ke en la lastaj jaroj, internaciaj komercaj konfliktoj altigis kostojn de ĉinaj internaj industriaj produktoj kaj influis ilian konkurencivon. Kun inspiro de la ĉina popolo kaj ĉinaj entreprenistoj, kiun karakterizas novigo, patriotismo kaj sindono, Ĉinio reduktis la kostojn kaj plu liveras bonkvalitajn produktojn kaj servojn al la internacia merkato.

La Etiopa Komisiono pri Homaj Rajtoj diris lunde, ke almenaŭ 32 homoj estis mortigitaj en armita atako en la etiopa regiona ŝtato Oromia.

La Etiopa Komisiono pri Homaj Rajtoj, federacia homrajta grupo fondita de la etiopa parlamento, diris en deklaro sendita al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua lunde vespere, ke la atakantoj celis la amharan etnon (la dua plej granda etnogrupo en Etiopio) loĝantan en tri najbaraĵoj. Ili estis trenitaj el siaj hejmoj kaj kondukitaj al lernejo, kie ili estis mortigitaj.

La Etiopa Komisiono pri Homaj Rajtoj diris, ke oficialaj donitaĵoj montris, ke 32 civiluloj estis mortigitaj, sed unuaj atestoj akiritaj de la komisiono indikas, ke la nombro tre eble superas tiun kalkulon.

Vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la UN diris lunde, ke la ĝenerala sekretario Antonio Guterres forte kondamnas atakon de ekstremistoj en Kabula Universitato en Afganio.

Vicproparolanto Farhan Haq diris en deklaro, ke ankaŭ ĉi tiu terura atako, la dua en 10 tagoj kontraŭ lerneja instalaĵo en Kabulo, estas atako kontraŭ la homa rajto pri edukado.

La ĝenerala sekretario esprimis siajn plej profundajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj. Li ripetis, ke tiuj respondecaj pri la atako devas esti kondukitaj al justeco. La UN subtenas longtempan aspiron de la popolo kaj registaro de Afganio al paco.

Proparolanto de la afgana registaro diris, ke grupo da ekstremistoj sturmis Kabulan Universitaton lunde matene post detonaciigo de eksplodaĵoj. Ili eniris la universitatan kampuson kaj ekpafis, mortigante almenaŭ 19 homojn kaj vundante 22 aliajn.

Dividu