Novaĵoj (Novembro 04)

Mirinda Publikigita: 2020-11-04 15:14:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 4a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi eksplikis redaktan procezon de proponoj de KPĈ pri disvolva plano kaj celoj; Ĉinio urĝas Usonon ĉesi interveni en aferojn de Honkongo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), eksplikis en lastatempa sesio de la KPĈ la redaktan procezon de la proponoj de la Centra Komitato de la KPĈ pri ellaborado de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo kaj la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035. Xi faris klarigan paroladon pri la proponoj en la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kiu okazis de la 26a ĝis la 29a de oktobro en Pekino. La proponoj estis adoptitaj en la sesio.

Laŭ la parolado marde publikigita, en marto de 2020, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ decidis, ke la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ diskutu proponojn pri ellaborado de la 14a Kvinjara Plano, kaj redakta grupo estrata de Xi pri la proponoj estu fondita.

Laŭ la parolado, la 30an de marto la Centra Komitato de la KPĈ publikigis cirkuleron por peti opiniojn ene kaj ekstere de la partio pri redaktado de la proponoj pri la 14a Kvinjara Plano.

Merkrede proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis, ke laŭ invito de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 20an kunvenon de la Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj faros gravan paroladon en la 10a de novembro en Pekino. La kunveno estos organizita de deĵoranta prezidantolando Rusio en formo de videokonferenco.

Ĉinio celas atingi aron da sociaj kaj ekonomiaj celoj por la venontaj kvin jaroj, laŭ la kompleta teksto de la disvolvaj proponoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde publikigita.

La proponoj diris, ke Ĉinio klopodos fari novajn paŝojn en ekonomia disvolviĝo dum la periodo. Kun novaj paŝoj farotaj en reformo kaj malfermo, Ĉinio plibonigos sian socialisman merkatan ekonomion kaj fundamente starigos altnorman merkatan sistemon. La socia etiketo kaj ĝentileco de Ĉinio estos plibonigitaj, dum la kernaj socialismaj valoroj estos subtenata de la popolo.

La lando celas akiri novajn progresojn en akcelado de ekologia progreso, plibonigo de la bonfarto de la popolo kaj plialtigo de regada kapablo.

La proponoj de la partia gvidantaro pri ellaborado de la 14a Kvinjara Plano pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo kaj la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035 estis adoptitaj en la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kiu fermiĝis la 29an de oktobro.

La Proponoj de la Centra Komitato de la KPĈ por ellaborado de la 14a Kvinjara Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj celoj de la vizio 2035 postulas firme persisti en la kerna pozicio de novigado en moderniga konstruado de Ĉinio, meti sciencteknikan memdecidon kiel strategian subtenilon de ŝtata disvolviĝo, profunde efektivigi strategiojn de prosperigo de la lando per scienco kaj edukado, talentuloj, novigado fronte al monda sciencteknika frontlinio, ekonomia kampo, ŝtataj gravaj bezonoj kaj popola sano kaj sekureco kaj perfektigi novigan sistemon de la lando kaj rapidigi konstruadon de sciencteknika potenco.

Ĉinio marde urĝis Usonon tuj ĉesigi intervenon en honkongajn aferojn, la juĝajn aferojn de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) kaj la internajn aferojn de Ĉinio.

Porparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, diris tion en gazetara konferenco responde al demando de raportisto pri lastatempaj usonaj akuzoj kontraŭ Ĉinio pri la aresto de rilataj individuoj en Honkongo.

Wang atentigis, ke Ĉinio estas jurŝtata lando kaj la HSAR estas socio sub leĝa regado. La leĝo devas esti observata, kaj tiuj, kiuj malobservas la leĝon, devas esti respondecigitaj. La plenumado de devo fare de la aŭtoritatoj de la HSAR laŭ leĝo permesas neniun makuladon.

Wang diris, ke de post la reveno de Honkongo al la patrolando, la ĉina registaro praktikis jurisdikcion super Honkongo laŭ la ĉina konstitucio kaj la Baza Leĝo de la HSAR, kaj ke la principoj de "unu lando, du sistemoj", "honkonganoj administrantaj Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estis serioze efektivigitaj.

Li akcentis, ke ĉiu provo subfosi la principon de “unu lando, du sistemoj'’ aŭ la prosperon kaj stabilecon de Honkongo estos firme oponata de ĉiuj ĉinoj, inkluzive de hongkongaj samlandanoj, kaj ĉiu provo interveni en la aferojn de Honkongo aŭ la internajn aferojn de Ĉinio neniam sukcesos.

Grupo da ekstremistoj sturmis Kabulan Universitaton lunde matene post detonaciigo de eksplodaĵoj. Ili eniris la universitatan kampuson kaj ekpafis, mortigante almenaŭ 19 homojn. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio forte kondamnas la terorisman agon, profunde funebras pri la viktimoj kaj esprimas sincerajn kondolencojn al familianoj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

Wang diris, ke tio estis la dua terorisma atako en 10 tagoj kontraŭ lerneja instalaĵo en Kabulo, kaj la ĉina flanko estas konsternita de la okazaĵo. Li diris, ke Ĉinio ĉiam oponas ĉian terorisman atakon kaj rezolute subtenas la klopodojn de la registaro kaj popolo de Afganio por batalo kontraŭ terorismo kaj konservado de nacia sekureco. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por frua realigo de paco, stabileco kaj prospero en Afganio.

Lastatempe en Pakistano kelkfoje okazis terorismaj atakoj kontraŭ armeaj trupoj aŭ religiaj lernejoj. Gvidantoj de la registaro kaj armeo de la lando promesis firme daŭrigi la batalon kontraŭ teroristoj. Ankaŭ la informa servo de la lando aktive agas por helpi la batalon.

La pakistana armeo diris en la 15a de oktobro, ke okazis du atakoj kontraŭ la armeo respektive en la sudokcidenta provinco Balochistan kaj la nordokcidenta provinco North Wazirista, kaj entute 20 homoj estis mortigitaj en la atakoj. La 27an de oktobro okazis eksplodo en iu religia lernejo en la nordokcidenta urbo Peŝavaro. La eksplodo mortigis 8 lernantojn kaj vundis almenaŭ 120 aliajn.

Post la atako en Peŝavaro, pakistana ĉefministro Imran Khan diris en socia komunikilo, ke li promesas, ke teroristoj certe estos kondukitaj al la justeco. Ankaŭ stabestro de la pakistana terarmeo Qamar Javed Bajwa diris, kiam li vizitis la vunditojn, ke la pakistana armeo firme batos teroristojn kaj iliajn subtenantojn.

Dividu