Novaĵoj (Nomvembro 05)

Mirinda Publikigita: 2020-11-05 16:58:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 5a de novembro, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio por amplekse grandigi malfermon; La UN esprimis pluan subtenon al Pariza Interkonsento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede vespere en Ŝanhajo inaŭguriĝis la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĉina prezidanto Xi Jinping per video faris tonikan prelegon. Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio pri ampleksa grandigo de malfermo kaj akcentis, ke la ĉina merkato estos la monda merkato kundivida de ĉiuj kaj Ĉinio antaŭenigos prosperiĝon de la monda ekonomio.

Xi montris, ke la epidemio de la nova kronviruso multigis nestabilajn kaj necertajn faktorojn de la monda ekonomio. Ĉiuj partioj devas kune trakti la riskojn kaj defiojn, kune fortigi kunlaboron kaj interŝanĝon, kune grandigi eksteran malfermon. Ni devas sin dediĉi al kuna malfermo kunlabora kaj kungajna, ne suspektu sed konfidu unu la alian, ne batalu unu kontraŭ la alia, sed kunlaboru, ne kalumniu unu la alian sed interkonsiliĝu. Ni devas sin dediĉi al kuna malfermo kunlabora kaj kunporta, grandaj landoj devas unuaj fari ekzemplojn, ĉefaj ekonomioj devas konduti pli ekzemplodone ol la aliaj kaj evoluantaj landoj devas aktive agi. Ni devas sin dediĉi al antaŭenigo de kuna malfermo kunlabora kaj kunregata, ne senbride lasu unuflankismon kaj protektismon rompi internaciajn regulojn kaj ordon.

Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio pri grandigo de malfermo: Ĉinio ellaboros negativan liston de translanda servokomerco, plue grandigos malfermon en diĝita ekonomio kaj interreto, profunde efektivigos reformon kaj novigon en liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo. Ĉinio liveros bonan medion al translanda libera cirkulado de teknikaj elementoj. Ĉinio traktos ĉiujn enlande registriajn entreprenojn egale kaj sendistinge en favoraj politikoj publikigitaj post la epidemio. Ĉinio plue perfektigos leĝan sistemon publikan kaj travideblan, kiu rilatas al alilandaj entreprenoj, fortigos protektadon de intelekta proprieto kaj protektos laŭleĝajn rajtojn de fremdlandaj entreprenoj.

Pluraj ŝtatestroj: laŭdata malfermo de ĈIIE montras ekonomian reprosperiĝon de Ĉinio

En la malferma ceremonio de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, multaj ŝtatestroj kaj estroj de internaciaj organizoj opiniis, ke laŭdata okazigo de la ekspozicio montras, ke la ĉina ekonomio la unua reprosperiĝis kaj aldonos movforton kaj fidon al la tutmonda ekonomio.

Sudafrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa esprimis dankon pro laŭdata okazigo de la ekspozicio. Li diris, ke en la postepidemia epoko, estas ege ŝlosila la rolo de tutmonda investo kaj komerco por antaŭenigi reprosperigon de la monda ekonomio.

Uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev diris, ke la ĈIIE liveros pliajn novajn ŝancojn al ĉiuj landoj kaj fortigos fidon al komuna disvolviĝo de la mondo kune kun Ĉinio.

Ĝenerala direktoro de la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolviĝo Mukhisa Kituyi diris, ke kiam la tutmonda ekonomio estas plena de necerteco, Ĉinio jam estas la fonto de stabileco de la monda ekonomio kaj aldonos fortan movforton por reprosperigo de la monda ekonomio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang interŝanĝis gratulajn mesaĝojn merkrede kun itala ĉefministro Giuseppe Conte, okaze de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Li diris en sia mesaĝo, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, Ĉinio kaj Italio subtenis reciprokan respekton, reciprokan fidon kaj kungajnan kunlaboron, akiris fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro en diversaj kampoj kaj realigis stabilan kaj sanan disvolviĝon. en duflankaj rilatoj.

La ĉina ĉefministro diris, ke li volas labori kun sia itala samrangulo kaj preni la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel okazon por senĉese profundigi duflankan amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron, senĉese plialtigi la nivelon de ĉina-itala ampleksa strategia partnereco, kaj alporti pli da avantaĝoj al la du landoj kaj iliaj popoloj.

Conte diris en sia mesaĝo, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, Italio kaj Ĉinio subtenis striktan komunikadon, kunlaboron kaj interŝanĝojn en la spirito de amikeco, respekto kaj reciproka profito, kaj dulandaj rilatoj senĉese riĉiĝis. Li aldonis, ke la itala-ĉina komuna batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio fariĝis ekzemplo de la fortaj rilatoj inter la du popoloj kaj registaroj.

Proparolanto de la UN diris merkrede, ke la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj pluraj landoj jam deklaris, ke protekti la Teron kaj la homaron kaj eviti klimatŝanĝiĝon estas tre grava tasko, kaj ke la UN firme subtenos plu la Parizan Interkonsenton.

Proparolanto Stephane Dujarric diris, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres prezidos pintkunvenon en la 12a de decembro okaze de la 5a datreveno de la Pariza Interkonsento, kaj la subteno kaj fido de la UN al la forta kaj pozitiva Pariza Interkonsento ĉiam estas senŝanĝaj.

Antaŭ unu jaro, Usono leteris al la UN, sciigante, ke ĝi komencos la procezon de retiro el la Pariza Interkonsento. Unu jaron poste, la 4an de novembro ĉi-jare, Usono anoncis oficialan retiron, fariĝante la unika lando retiriĝinta el la interkonsento.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde okazigis gazetaran konferencon pri la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la 20a kunveno de la Ŝtatestra Konsilio de Membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Responde al demando pri elekto de usona prezidenteco, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng esprimis siajn opiniojn pri la elekto kaj ĝia influo sur la ĉina-usonaj rilatoj.

Le diris, ke voĉoj de la elekto restas nombrataj, kaj ke li esperas, ke la elekto iros stabile kaj glate. Li diris, ke la sinteno de Ĉinio pri ĉina-usonaj rilatoj estas klara kaj konsekvenca. Restas diverĝoj inter Ĉinio kaj Usono, tamen estas vastaj komumaj interesoj kaj granda spaco de kunlaboro inter la du landoj. Li emfazis, ke subteni kaj antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj ne nur konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ estas la komuna atendo de la internacia komunumo. Li esperis, ke la nova usona registaro renkontos Ĉinion duonvoje, sekvos la spiriton de ne-konflikto, ne-konfrontiĝo, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, fokusiĝos al kunlaboro, traktos kaj regos malkonsentojn kaj antaŭenigos la duflankajn rilatojn en ĝusta direkto.

Aŭtoritatoj anoncis antaŭ la malfermo de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ke Ĉinio starigos 10 demonstrajn zonojn por akceli importadon.

Li Xingqian, oficialulo el la Ministerio de Komerco, diris, ke kun la tasko antaŭenigi komercon kaj faciligi novigadon en komerco, la zonoj estos starigitaj en Ŝanhajo, Liaoning, Jiangsu, Zhejiang, Anhui, Fujian, Shandong, Guangdong, Sichuan kaj Shaanxi.

En la venontaj tri ĝis kvin jaroj, Ĉinio kreskigos nombron da importaj demonstraj zonoj kun novigemaj reguligaj sistemoj, kompletaj servaj funkcioj kaj flekseblaj komercaj modeloj por senĉese grandigi la importadon de Ĉinio kaj optimumigi sian importan strukturon.

Dividu