Novaĵoj (Novembro 06)

Mirinda Publikigita: 2020-11-06 15:28:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 6a de novembro, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi gratulas nove elektitan tanzanian prezidenton; Ĉinio uzis fremdlandan investon de preskaŭ 690 miliardoj usonaj dolaroj en la periodo de la 13a Kvinjara Periodo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis mesaĝon al John Magufuli, gratulante lin pro lia reelektiĝo kiel tanzania prezidento.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Tanzanio estas ĉiaveteraj bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj, kaj la rilatoj inter la du landoj stabile disvolviĝis kun fruktodonaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke la du flankoj subtenis unu la alian en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj ke li donas grandan gravecon al disvolvado de ĉina-tanzaniaj rilatoj kaj volas labori kun Magufuli por puŝi la ĉina-tanzanian ampleksan partnerecon de kunlaboro al pli granda disvolviĝo kaj tiel pli multe profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun itala ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro Luigi Di Maio okaze de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 50 jaroj la ĉina-italaj rilatoj subtenis sanan kaj stabilan disvolviĝon kun profundiĝantaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke fronte al la profunde ŝanĝiĝanta internacia situacio, li volas labori kun Di Maio por firmigi reciprokan politikan fidon inter la du landoj, intensigi pragmatan kunlaboron, plifortigi multflankan kunordigon, riĉigi enhavojn de ĉina-itala ampleksa strategia partnereco kaj tiel aldoni movforton por ĉina-eŭropa reciprokprofita kunlaboro kaj dediĉi forton al plibonigo de la tutmonda regada sistemo.

Di Maio diris en la mesaĝo, ke la dulandaj popoloj unuiĝis kaj kunlaboris en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj nun la du flankoj devas daŭrigi ĉi-rilatan kunlaboron kaj kune klopodi por plifruktigi la itala-ĉinan ampleksan strategian partnerecon.

Laŭ la Statistika Komunikaĵo pri Fremdlanda Investo en Ĉinio 2020 publikigita de ĉina Ministerio de Komerco ĵaŭde, dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano (2016-2020) Ĉinio altiris fremdlandan investon de 690 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la jara sumo de fremdlanda investo kreskis je pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj kompare kun la periodo de la 12a Kvinjara Plano.

Estro pri fremdlanda investo en la ministerio Zong Changqing diris, ke de 2016 ĝis 2019 la kvanto de fremdlanda investo kalkuliĝis al 549,6 miliardoj da usonaj dolaroj, kun jara kresko de 1%. De 2017 ĝis 2019 Ĉinio okupis la duan lokon laŭ la enfluo de fremdlanda investo en la mondo en tri sinsekvaj jaroj. Ĉijare la kvanto espereble kreskos plu.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio jam subskribis kun 138 landoj dokumentojn pri kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj komencis kun ili pli ol 2 000 projektojn, kiuj kreis dekmilojn da laborpostenoj.

Proparolanto Wang Wenbing faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri rolo de internacia kunlaboro de la Zono kaj Vojo en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj plibonigo de popola vivteno en landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo. Wang diris, ke en la pasintaj pli ol sep jaroj post la propono de la iniciato Zono kaj Vojo, ĝi jam fariĝis la plej ŝatata internacia bono kaj plej granda platformo de kunlaboro. Komuna konstruado de la Zono kaj Vojo estas dediĉita al pli da projektoj favoraj al lokanoj. Dum la kronvirusa epidemio, multaj projektoj de la Zono kaj Vojo kontribuis por akceli renormaliĝon de loka ekonomio kaj socio.

Wang aldonis, ke Ĉinio laboros kun siaj partneroj surbaze de la principo de konsiliĝo, komuna kontribuo, verda malfermo, altaj normoj kaj avantaĝoj al popola vivteno por antaŭenigi internacian kunlaboron de la Zono kaj Vojo kaj efektive profitigi diversajn landojn kaj iliajn popolojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris ĵaŭde, ke la ĉina flanko esperas, ke la aŭstralia flanko faros tion, kio utilas al la reciproka fido kaj kunlaboro inter la du landoj kaj konformas al la spirito de ĉina-aŭstralia ampleksa strategia partnereco, kaj klopodos por revenigi la duflankajn rilatojn sur ĝustan vojon.

Wang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al la demando de raportisto pri tio, ke Ĉinio planas malpermesi importon de koncernaj produktoj el Aŭstralio. Wang diris, ke koncernaj aŭtoritatoj de Ĉinio alprenis rilatajn rimedojn al produktoj importitaj el fremdaj landoj laŭ leĝo, kio konformas al leĝoj kaj reguloj de Ĉinio kaj internacia praktiko, garantias legitimajn rajtojn kaj interesojn de koncernaj enlandaj industrioj kaj sekurecon de konsumantoj, kaj kongruas kun koncernaj dispozicioj de la ĉina-aŭstralia liberkomerca interkonsento. Li akcentis, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-aŭstraliaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj, kaj reciproka respekto estas la fundamento kaj garantio de pragmata kunlaboro inter landoj.

Wang aldonis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping promesis dum sia parolado en la malferma ceremonio de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ke Ĉinio firme amplekse grandigos malfermon de sia merkato. Tio estas ne nur manifesto, sed ankaŭ efektiva ago de Ĉinio.

Esbiton Saimahdi estas imamo en la moskeo Oshakand de la urbeto Gilgrang en la gubernio Gongliu de la kazaĥa aŭtonoma prefektujo de Xinjiang.

Esbiton Saimahdi diris, ke estas tute senbazaj la asertoj de iuj okcidentaj mediatoj, ke “la ĉina registaro eliminas islamon, kaj iuj religiaj personoj estis arestitaj”. Li diris, ke tiaj akuzoj celas makuli Ĉinion, kaj fakte, la ĉina registaro faris multajn laborojn por akceli sanan disvolviĝon de islamo, kaj pri tio li kiel islama kleriko plej rajtas paroli.

Li diris, ke “la tiel nomataj arestitaj religiaj personoj” tute ne estas islamaj klerikoj. La fakto estas, ke sub la ŝildo de islamo, ili disvastigis religian ekstremismon kaj okupiĝis pri detruado kaj terorismaj aktivadoj. Ili uzis la modestan religian senton de islamanoj por disvastigi ekstremisman ideologion, distordis la doktrinon kaj regulojn de islamo, malkonfirmis ĉiujn laikajn konceptojn kaj atingojn de moderna civilizacio, kaj persekutis “herezulojn kaj perfidulojn”. Li aldonis, ke Ĉinio estas sub leĝa regado, kaj la registaro batas ĉiajn krimojn, inkluzive de kontraŭleĝaj agoj sub religia ŝildo.

Dividu