Novaĵoj (Novembro 09)

qiujieming Publikigita: 2020-11-09 17:28:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj intervidiĝis kun ambasadoroj de dek landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj (ASOAL) en Ĉinio; Nombro de kronvirusaj kazoj superis 50 milionojn en la mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun ambasadoroj de dek landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj en Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio kaj la ASOAL devas firmigi la fidon, fortigi solidarecon kaj kune doni plian pozitivan energion al regiona stabileco kaj prospero. Ĉinio volas plue batali kune kun landoj de la asocio kontraŭ la kronvirusa epidemio. La du flankoj devas firme protekti plurflankismon kaj liberan komercon, laŭdate subskribi regionan interkonsenton pri ĉiuflanka ekonomia partnereco kaj kune protekti pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Lunde la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono de Ĉinio komencis 2-semajnan aktivadon por kolekti proponojn pri la projekto de la 14a kvinjara plano. La aktivado celas kolekti la proponojn, komunajn konojn kaj saĝecon el la socio, popolanoj kaj specialistoj.

La kvin jaroj dum la 14a kvinjara plano estas la unua periodo post la ampleksa konstruado de la bonhava socio. Laŭ la aranĝo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio la komisiono verkas la projekton de la plano kaj konkretigas tiujn proponojn kiel mapon antaŭenpuŝantan disvolviĝon de ekonomio kaj socio.

Dimanĉe en La-Pazo Luis Alberto Arce Catacora ĵure enoficiĝis kiel la prezidento de Bolivio. La servoperiodo estas 5 jaroj.

Tiutage Arce publikigis parolon post la enoficiĝa ceremonio kaj deklaris la regad-programon de la nova registaro. Li diris, ke serioze malprosperiĝis la ekonomio de Bolivio pro la tutmonda epidemio kaj la malbona administrado de la provizora registaro, tial la plej granda defio por la nova registaro estas reprosperigi la ekonomion, akceli enlaboriĝon kaj altigi vivnivelon de la popolo.

Pri la diplomatiaj aferoj Arce diris, ke la nova registaro de Bolivio subtenos la multpolarizon de la mondo. La komunumo de latin-amerikaj landoj kaj karibaj landoj estas bona elekto por realigi pacon kaj disvolviĝon de la regiono.

Arce promesis konstrui inkluzivan registaron kaj kredis, ke sub la komuna penado de diversaj flankoj Bolivio pasigos la nunan malfacilon. Samtempe li alvokis, ke la popolanoj unuiĝu kaj kreu pacan kaj belan estontecon.

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 50 milionojn tutmonde, kalkuliĝante al 50 052 204, kun 1 253 110 mortoj, ĝis la 11a horo kaj 24 minutoj dimanĉe laŭ la orient-usona tempo.

La donitaĵo montris, ke Usono, kun 9 879 323 konfirmitaj kazoj kaj 237 192 mortoj, estas la lando kun la plej grandj nombroj de konfirmitaj kazoj kaj mortoj. La landoj kun pli multaj konfirmitaj kazoj ankaŭ inkluzivas de Hindio, Brazilo, Rusio kaj Francio, kaj landoj kun pli multaj mortoj ankaŭ inkluzivas de Brazilo, Hindio, Meksiko kaj Britio.

Dum la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), komercisto de hispana vino Zheng Junjie partoprenis la ofertadon per rekta elsendo organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Pli ol 200 000 boteloj da vinoj vendiĝis per la rekta elsendo en la vespero de la 7a. Zheng diris, “Vinoj kun la valoro de 3,5 milionoj da juanoj vendiĝis en nur 3 minutoj. 3,5 milionoj da juanoj estas preskaŭ la tutjara vendosumo en Hispanio. La ĉina merkato estas mirinda!”

Per la rekta elsendo, la mondo vidis la grandegan aĉet-povon de ĉinoj. Krom la vino, tiu ofertado per rekta elsendo vendis ankaŭ glaciaĵojn kun la valoro de 3,8 milionoj da juanoj, parfumojn kun la valoro de 4 milionoj da juanoj, elektrajn dentobrosojn kun la valoro de 3,2 milionoj da juanoj kaj tiel plu. Dum la ĈIIE, la vendosumo kalkuliĝis al pli ol 140 milionoj da juanoj per nur du fojoj de ofertado per rekta elsendo organizita de ĈKG.

Andrey Denisov, rusa ambasadoro en Ĉinio, alte aprezis ĉi tiun formon de ofertado per rekta elsendo, kaj diris, ke pli multaj ĉinoj sciis pri rusaj produktoj per la rekta elsendo. Hispana ambasadoro en Ĉinio Rafael Dezcallar mem eniris la elsendejon kaj enkondukis la hispanajn manĝaĵojn.

Antaŭ la ĈIIE, multaj kompanioj jam donis atenton al la granda potenco de nova formo de komerco kiel rekta elsendo kaj preparis por ĝi antaŭe, ekzemple, la kompanio Unilever starigis “la lernejon por interreta famulo”. Tio signifas, ke la fremdaj kompanioj sciis, ke ili devas sekvi la paŝon de Ĉinio en la novigo de merkato por ekspluatado en ĝi.

Laŭ la antaŭkalkulo de la plej alta gvidanto de Ĉinio, la totala sumo de importitaj varoj de Ĉinio en la venontaj 10 jaroj espereble superos 22 duilionojn da usonaj dolaroj. Ĉina merkato, kun la populacio de 1,4 miliardoj, altiras kompaniojn en diversaj landoj. Ĝi ne nur helpos la disvolvon de la ĉina ekonomio, sed profitigos la tutan mondon.

Dividu