Novaĵoj (Novembro 10)

qiujieming Publikigita: 2020-11-10 17:28:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al unua Forumo pri Internacia Scienctekniko kaj Novigo de Boao; Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj parolis pri Tajvano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la unua Forumo pri Internacia Scienctekniko kaj Novigo de Boao -a Azia Forumo.

Xi diris, ke en la nuna mondo, leviĝis nova sciencteknika reformo kaj industria transformo, kio alportis profundan ŝanĝiĝon al disvolviĝo de la homaro kaj liveris novan vojon al solvo kaj traktado de tutmondaj malfaciloj kaj defioj.

Xi akcentis, ke scienco kaj teknologio devas profitigi la tutan homaron. Nun la mondo vizaĝas al novkronvirusa epidemio kaj aliaj defioj. Ĉinio volas kune kun ĉiuj landoj, fortigi sciencteknikan novigon kaj kunlaboron, akceli pli malferman kaj inkluzivan , reciprokprofitan kaj kungajnan interŝanĝojn pri internacia sciencteknika novigo kaj fari kontribuojn al antaŭenigo de tutmonda ekonomia reprosperigo kaj garantio de homa sano. Boao -a Azia Forumo kaj Makaa Speciala Administracia Regiono kune okazigis la Forumon pri Internacia Scienctekniko kaj Novigo, celante liveri gravan platformon al interŝanĝo kaj kunlaboro de sciencteknika novigo de la mondo.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la ministronivelan videokonferencon de Ĉinio kaj Golfa Kunlabora Konsilio. Ĉeestis ankaŭ Abdullah, ministro pri eksterlandaj aferoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, deĵoranta prezidantolando de la konsilio, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Barejno, Kuvajtio, Amanio, Saud-Arabio, Kataro kaj ĝenerala sekretario de la Golfa Kunlabora Konsilio.

Wang diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio jam estas grava stabila forto de la golfa regiono kaj eĉ de la mondo. Ĉinio plue subtenos membrolandojn de la konsilio en protekto de politika sekureco kaj socia stabileco sur memdecida disvolva vojo. Ambaŭ flankoj persistos en plurflankismo. Ĉinio volas per efektiva agado, antaŭenigi konstruadon de sana komunumo de la homaro. Ambaŭ flankoj devas efike preventi la epidemion, evoluigi rekonstruadon de ekonomio, restarigi intertraktadon pri liberkomerca zono de Ĉinio kaj la Golfo, fortigi kunlaborojn en diĝita sekureco kaj antaŭenigi gravajn projektojn de la Zono kaj Vojo.

La rekomencita sesio de la 73a Asembleo de Monda Organizo pri Sano (MOS) malfermiĝis lunde. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS denove alvokis unuiĝon de la mondo por science bati kontraŭ la pandemio.

Tedros diris, ke kiel la parto de la klopodo en la mondo kontraŭ la pandemio, la interncia kunlabora propono “akcelilo por akiri instalaĵojn kontraŭ novkronviruso” gajnas grandan sukceson nun en la kampoj por disvolvi vakcinojn, diagnozojn kaj terapiojn rapide kaj ankaŭ por atribui ilin juste.

Li diris ankaŭ, ke la kronvirusa pandemio ne estas la sola krizo pri publika sano, al kiu MOS reagis. Ĉi-jare, MOS jam reagis al pli ol 60 urĝaj krizoj. Tiu ĉi pandemio prezentis la rilatojn inter la sano de la homaro kaj la monda sekureco pri sano. MOS promesas antaŭenpuŝi plu la akcelon de “3 miliardoj”, ke pliiĝos miliardo da homoj, kiuj havos la sekurecon de tutmonda sano, pliiĝos miliardo da homoj, kiuj ricevos plibonan protekton kontraŭ la krizo pri sano, kaj pliiĝos miliardo da homoj, kiuj ĝuos pli bonan sanon kaj bonfarton.

Bruce Aylward, la supera konsilisto de la ĝenerala direktoro de MOS, diris en la sesio, ke la situacio de pandemio eble fundamente ŝanĝos la direkton kaj tendencon de la epidemio en marto de la venonta jaro pro la nuna laborado kontraŭ la pandemio tutmonde, kaj la vakcinoj aperos.

La 6-taga rekomencita sesio de la 73a Asembleo de MOS estas la daŭrigo de la Asembleo de MOS en majo. La sesio funkcias per video pro la influo de pandemio. En la sesio diskutiĝos urĝaj kaj gravaj krizoj en la aspekto de tutmonda sano, inkluzive de la novkronvirusa malsano. Laŭ la donitaĵoj de MOS, ĝis lundo, la tutmondaj konfirmitaj kazoj de kronviruso jam superis 50 milionojn.

Lunde vespere Wang Wenbin, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, publikigis parolon pri tajvana demando menciita en la rekomencita sesio de la 73-a Asembleo de Monda Organizo pri Sano. Wang diris, ke la komitato de la rekomencita sesio kaj la plena sesio de la 73a Asembleo de Monda Organizo pri Sano respektive faris decidon rifuzante la projekton pri aliĝo de Tajvano al la konferenco kiel observanto. Tio sufiĉe atestis, ke la principo de Unu Ĉinio estas neŝanĝebla kaj la projekto pri Tajvano nepre malsukcesos.

Wang Wenbin diris, ke la centra registaro de Ĉinio alte atentas la sanon de tajvananoj. Post la eksplodo de la epidemio la registaro multafoje raportis plej novajn koncernajn informojn al Tajvano kaj bone aranĝis kontraŭepidemiajn laborojn tie. En Tajvano estas kontaktejo de Internacia Regularo pri Sano. Estas glataj kaj perfektaj la informaj interŝanĝoj inter Tajvano kaj la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj.

Wang diris, ke en la fono de la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio la kontraŭepidemia kunlaboro estas komuna espero de diversaj membroj de la organizo. En la pasintaj sinsekvaj jaroj la Monda Konferenco pri Sano jam multfoje rifuzis la projekton pri Tajvano. Tio sufiĉe montras, ke la principo de Unu Ĉinio estas komuna espero de la internacia komunumo. Ĉinio konsilas al la instanco de la Demokratia Progresa Partio ĉesigi la politikan ludon.

Lunde videe okazis la rekomencita sesio de la 73a Asembleo de Monda Organizo pri Sano. La sesio faris decidon rifuzante la projekton pri aliĝo de Tajvano al la konferenco kiel observanto. Tiutage Zhu Fenglian, proparolantino de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de Ŝtata Konsilio de Ĉinio, diris, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj Tajvano estas parto de Ĉinio. Estas ĉiama kaj klara la ĉina starpunkto pri aktivadoj de Tajvano en Monda Organizo pri Sano. La principo estas unu Ĉinio. La decido de Monda Organizo pri Sano sufiĉe montras, ke la principo de Unu Ĉinio estas komuna espero de la internacia komunumo. Nepre malsukcesos “Du Ĉinioj” aŭ “Unu Ĉinio, Unu Tajvano”.

Usona prezidento Donald Trump lunde anoncis, ke li maldungis la usonan ministron pri defendo Mark Esper, kaj nomunis Christopher Miller, direktoron de usona kontraŭterorisma centro, kiel la agantan usonan ministron pri defendo.

Trump diris en socia komunikilo, ke la laboro de Mark Esper jam finiĝis kaj Christopher Miller tuj fariĝos la aganta usona ministro pri defendo.

Mark Esper, 56-jara, estis nomumita la usona ministro pri defendo en julio, 2019. En decembro de 2018, James Mattis, tiama ministro pri defendo, demisiis. De januaro ĝis junio de 2019, Patrick Shanahan estis la aganta usona ministro pri defendo.

Christopher Miller havas 55 jarojn kaj estis nomumita direktoro de usona kontraŭterorisma centro en aŭgusto, 2018. Antaŭe, li estis la kontraŭterorisma konsilisto de usona sekureca konsilio.

Dividu