Novaĵoj (Novembro 11)

qiujieming Publikigita: 2020-11-11 17:06:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon en 20a kunveno de Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de ŜKO; Franca prezidento alvokis preni diversajn rimedojn por respondi al terorisma atako. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde vespere en Pekino videe ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 20an kunvenon de Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj donis gravan paroladon.

Xi diris, ke la homaro vivas en la sama tervilaĝo, diverslandaj interesoj intime rilatas kaj diversaj landoj havas la komunan estontecon. La historio jam atestis kaj daŭre atestos, ke bonnajbara amikeco certe superos profitigon je la malprofito de aliaj, reciproke utila kunlaboro certe anstataŭos nul-ŝakludon kaj plurflankismo certe venkos unuflankismon.

Xi emfazis, ke en la nuna situacio Ŝanhaja Kunlabora Organizo devas plivastigi “ŝanhajan spiriton”, profundigi unuiĝon kaj kunlaboron, fari pli grandan kontribuon al stabileco kaj disvolvo de regionoj kaj landoj kaj fari pli da praktikaj esploroj por akceli konstruadon de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Xi diris, ke oni devas fortigi komunan preventadon kaj komunan regadon de diversaj landoj, fari reciprokan subtenadon kontraŭ la epidemio, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri monitorado de la epidemio, venko de scienc-esploraj malfaciloj kaj preventado kaj kuracado de malsanoj. Ĉinio iniciatas kontakton de malsano-regaj centroj de membrolandoj de ŜKO per varmaj linioj kaj Ĉinio volas pozitive konsideri bezonojn de landoj de la organizo pri vakcinoj.

Xi diris, ke oni devas firme subteni, ke rilataj landoj laŭleĝe stabile akcelas gravajn enlandajn politikajn tagordojn, firme subteni, ke diversaj landoj protektas politikan sekurecon kaj socian stabilecon, kaj firme oponi kontraŭ tio, ke eksteraj fortoj per iu ajn preteksto intervenas en internajn aferojn de membrolandoj de ŜKO.

Xi substrekis, ke komuna disvolvo estas la vera disvolo kaj kontinuigebla disvolvo estas bona disvolvo. Ni devas konservi la disvolvan ideon de novigo, kunaranĝo, verdeco, malfermo kaj komuna ĝuo, plivastigi spacojn de praktikaj kunlaboroj, utili al ekonomia reprosperiĝo kaj plibonigi vivon de popolanoj.

Xi emfazis, ke ne ekzistas distingoj inter la bona kaj malbona por civilizacioj, nur troviĝas karakterizaĵoj diferencaj. Oni devas akceli reciprokan lernadon, pliigi bonnajbaran amikecon inter diversaj landoj kaj solidigi bazon de voloj de popolanoj pri longtempa disvolvo de ŜKO.

Xi diris, ke oni devas per realaj agoj plenumi plurflankismon, perfektigi tutmondan administradon kaj protekti internacian ordon, kaj ke la ĉina disvolvo ne povas forlasi la mondon, ankaŭ monda prospero bezonas Ĉinion. Ĉinio firme plenumos la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, ĉerpos disvolvajn movfortojn el la mondo, ankaŭ donos favorojn el la ĉina disvolvo al la mondo.

Marde vespere en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la 20an kunvenon de Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de ŜKO kaj donis gravan paroladon. Post la kunveno, vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng intervjuate de ĉinaj ĉefaj amaskomunikiloj konigis atingojn de prezidanto Xi en la kunveno.

Le diris, ke prezidanto Xi kaj ŝtatestroj de aliaj 7 membroŝtatoj kaj 4 observantolandoj, ĝenerala sekretario de UN ĉeestis la kunvenon. Gvidantoj de membroŝtatoj subskribis kaj publikigis deklaracion de la pintkunveno kaj publikigis ankaŭ 6 deklarojn pri kuna traktado de la novkronvirusa epidemio, 75a datreveno de venko de la Dua Monda Milito, bato de disvastigo de “tri fortoj” per interreto, garantio de internacia informadika sekureco, traktado de drogaĵa minaco kaj evoluigo de diĝita ekonomia kunlaboro kaj aprobis kelkajn dokumentojn pri kunlaboroj de medicino kaj higieno, loka disvolviĝo kaj ekstera interŝanĝo.

Le diris, ke en la pintkunveno, la grava parolado de Xi unuafoje prezentis gravajn iniciatojn pri konstruado de la komunumoj de la homaro pri sano, sekureco, disvolviĝo kaj civilizacio. Xi donis en la parolado la “Ĉinan Projekton” por akceli disvolviĝon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, riĉigis profundan enhavon de la komuna komunumo de la futuro de la homaro, planis perspektivon de la venonta disvolviĝo de la organizo, montris historian devon kaj gvidan ĉarmon de ŝtatestro de la granda lando kaj akiris varman eĥon kaj pozitivan reagon de diversaj partioj. Ĉeestantaj ŝtatestroj gratulis kaj dankis Ĉinion pro gravaj strategiaj atingoj kaj forta subteno al aliaj landoj en la batalo kontraŭ la epidemio kaj montris, ke Ĉinio la unua restarigis produktadon kaj laborojn, kio liveros gravan movforton al ekonomia reprosperiĝo de la regiono kaj eĉ de la mondo. Ili ankaŭ alte taksis serion da gravaj iniciatoj pri kunlaboro prezentitaj de Ĉinio.

Xi Jinping interŝanĝis opiniojn kun alilandaj gvidantoj pri fortigo de prioritataj taskoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, profunde diskutis pri novaj pensoj kaj rimedoj en kuna traktado de defioj kaj riskoj kaj kuna akcelo de sekureca disvolviĝo, kio inkluzivis gravajn konsentojn, projektis konkretajn kunlaborojn, donis direkton de venonta disvolviĝo de la organizo kaj alportos gravan pozitivan influon al regiona kaj monda paca disvolviĝo.

Unue li firmigis fidon kaj decidemon de ĉiuj partioj en solidareca batalo kontraŭ la epidemio. Due, li klarigis la mision kaj devon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo vizaĝe al la estonteco. Trie, li donis prioritatan direkton de profundigo de kunlaboro de la organizo. Kvare, li solidarigis internaciajn interkonsentojn en persisto de plurflankismo.

Marde videe okazis la 5a kunveno de Ĉina-EU-a Altranga Interhoma Dialogo. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan kaj Mariya Gabriel, membro de Komisiono de EU pri novigo, esploro, kulturo, edukado kaj junulo, kune ĉeestis al la kunveno.

Sun diris, ke profundigi homajn interfluojn estas komuna kono de la gvidantoj de Ĉinio kaj EU. Post la 4a kunveno de la dialogo la du flankoj aktive antaŭenpuŝis kunlaboron en diversaj kampoj. Estis pli intensaj la homaj interfluoj. Alfronte al la epidemio, la komuna malamiko de la homaro, Ĉinio kaj EU ĉiam tenis intimajn kontaktojn kontraŭ la epidemio, subtenis unu la alian kaj montris la epokan signifon kaj influon de la ampleksaj strategiaj partnerecoj inter Ĉinio kaj EU.

Gabriel alte taksis la koloran enhavon kaj riĉan frukton de la lastjaraj homaj interfluoj inter EU kaj Ĉinio. Ŝi diris ankaŭ, ke EU volas fortigi politikon, ekspluati potencialan forton kaj antaŭenpuŝi homajn interfluojn kune kun Ĉinio.

Marde franca prezidento Emmanuel Macron, germana ĉefministro Angela Merkel kaj aliaj ŝtatestroj faris videan intervidiĝon pri kontraŭterorismaj aferoj en Eŭropo. La ĉeestantoj proponis reformi landlimajn politikojn de Schengen-regiono, ataki interretajn terorismajn enhavojn kaj fortigi monitoradon al ekstremistoj por respondi al terorisma minaco en Eŭropo.

Tiutage franca prezidento Macron diris en gazetara konferenco okazinta post la intervidiĝo, ke por Eŭropo terorismo estas reala minaco. Eŭropo devas preni rapidan kaj unuaniman rimedon, inkluzive de ekspluati koncernan datumbankon, fortigi interŝanĝojn de informoj kaj amplekse praktiki nunajn kontraŭterorismajn rimedojn de Eŭropo.

Aŭstra ĉefministro Sebastian Kurz diris, ke miloj da ekstremuloj aliĝintaj al Islama Ŝtato estas seriozaj minacoj al Eŭropo. Eŭropo devas serioze trakti la aferon kaj preni rimedojn.

La fermiĝo de la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) kun la jara intenco-negocado de 72, 62 miliardoj da usonaj dolaroj pruvas, ke ĝi jam fariĝis la internacia publika produkto dividita de la mondo kaj la espero de resaniĝo de entreprenoj en diversaj landoj dum la periodo de epidemio.

En la lastaj tagoj, rakonto de japana komercisto disvastiĝis populare. Post 3 fojoj de ekzameno pri kronviruso kaj 14-taga kvaranteno, la 58-jara metiisto de kruĉo Arai Mikio finfine venis al la ekspozicio en la lasta tago antaŭ la fermiĝo. Li diris, ke la ĈIIE estas grava kaj nepreterlasebla ŝanco.

Troviĝas multaj fremdlandaj komercistoj kiel Arai Miko. Laŭ la raporto de Ĉinio, la procento de daŭrpartopreno de entreprenoj de la 500 plej potencaj entreprenoj en la mondo kaj entreprenoj, kiuj estas la plej potencaj en siaj kampoj, proksimiĝas al 80%. Usonaj entreprenoj rangas la tria, kaj la usonaj produktoj rangas la unua. Ĉi tio faras la tiel nomatan "malkupliĝon" inter Usono kaj Ĉinio, kiun iuj politikistoj en Usono vokis, kiel ridindan absurdaĵon. Kiel iuj fremdlandaj amaskomunikiloj diris, ke la pozicio de Ĉinio kiel la grava merkato ankoraŭ estas stabila.

Pli grave, la internacia komunumo vidis la sincerecon de Ĉinio per la klopodo por pliigi malfermadon kaj konstrui malferman mondan ekonomion. Kvankam unuflankismo kaj protektismo influas la mondan ekonomion, tamen, Ĉinio havas la klaran scion, ke la intenco de malfermado kaj kunlaboro de diversaj landoj neniam ŝanĝiĝis. En ĉi-foja ĈIIE, Ĉinio anoncis 4 rimedojn de pliiĝo de malfermado por konstrui la ĉinan merkaton kiel la mondan merkaton.

Tial, oni ne malfacilas kompreni kial centoj da entreprenoj jam faris rezervojn por partopreni la 4an ĈIIE, kaj eĉ preskaŭ 100 enreprenoj rezervis siajn vendejojn por la venontaj tri fojaj ĈIIE samtempe. Ĉinio kun la nova epoko de konstruo de socialisma modernigo kreos pli da ŝanĉoj per ĈIIE. La nomata “malkupliĝo” nur fariĝos ŝerco.

Dividu