Novaĵoj (Novembro 12)

qiujieming Publikigita: 2020-11-12 16:09:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis celebran kongreson de 30a datreveno de malfermo de Pudong; Prezidentoj de Rusio kaj Kazaĥio telefone diskutis problemon pri situacio de regiono Nagorno-Karabakh. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde antaŭtagmeze en la Centro de Ŝanhaja Monda Foiro okazis la kongreso celebre al la 30a datreveno de ekspluatado kaj malfermo de Pudong. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono ĉeestis la kongreson kaj faris gravan paroladon.

Proparolanto de ministerio pri eksterlandaj aferoj Hua Chunying ĵaŭde anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 12an Pintkunvenon de BRICS-landoj en la 17 de novembro laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin; la 27an Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en la 20a de novembro laŭ la invito de la malajzia ĉefministro Muhyidin kaj la 15an Pintkunvenon de la Grupo 20 de la 21a ĝis la 22a de novembro laŭ la invito de saud-araba reĝo Salman.

La supremenciitaj kunvenoj okazos videe. Xi ĉeestos rilatajn eventojn en Pekino kaj donos gravan paroladon.

Merkrede en Pekino, fermiĝis la 14a kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Wang Yang prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

Membroj de la Konstanta Komitato alte taksis grandajn atingojn gajnitajn de Ĉinio en ekonomia kaj socia disvolviĝo dum la 13a kvinjara plano kaj tute aprobis la gravan paroladon de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ en la 5a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj projektojn kaj proponojn aprobitajn en la plena sesio, unuanime opiniis, ke la perspektivo planita stimulas la homojn, la ellaboritaj celoj konformas al la faktoj kaj la rimedoj prenotaj estas efektivaj kaj precizaj kaj estas agada gvidilo de Ĉinio en estontaj kvin jaroj kaj pli longa periodo.

La kunveno diskutis kaj aprobis la decidon pri okazigo de celebra aktivado memora al la 110a jubileo de la Revolucio de (la jaro) 1911 (la ĉina burĝa revolucio gvidata de D-ro Sun Jatsen, kiu renversis Qing-dinastion).

La 11-an de novembro la 23-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Nacia Popola Kongreso finiĝis en Pekino. La sesio voĉdone adoptis “Decidon de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso pri problemo de deputiteco de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administra Regiono”.

Laŭ la decido, tiu deputito de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administra Regiono distrumpetas aŭ subtenas la opinion pri “sendependigo de Honkongo”, rifuzas rekoni la regadon de Ĉinio super Honkongo, serĉas fortojn eksterlandajn por interveni en aferojn de Honkongo, havas aliajn kondutojn kiuj atencas la sekurecon de la ŝtato, ne defendas la fundamentan leĝon de la Honkonga Speciala Administra Regiono de la Ĉina Popola Respubliko, kiu tuj perdos sian kvalifikon de deputito en la Leĝdona Konsilio.

Marde en regula gazetara konferenco Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio urĝis la usonan flankon tuj haltigi intervenon en honkongajn aferojn, tuj nuligi tiel nomatajn "sankciojn" kaj ne iri pliforen sur la erara vojo.

Laŭ raporto pro ĉina plenumado de leĝo pri nacia sekureco en Honkongo Usono aldonis sankciojn al 4 ĉinaj oficistoj. Demandite pri tio Wang montris, ke per la rilataj agaĉoj Usono publike intervenis en honkongajn aferojn kaj kruele intervenis en ĉinajn internajn aferojn, serioze malobservis internacian leĝon kaj bazan principon de la internaciaj rilatoj, kaj kontraŭ tio Ĉinio firme oponas kaj esprimas fortan kondamnon. Ĉinio estas la lando de leĝregado, la Honkong-a Speciala Administracia Regiono estas leĝsistema socio, oni devas observi leĝojn kaj tiu, kiu malobservas leĝojn, devas esti punita.

Pri tiel nomata “ekonomia dialogo” inter usonaj kaj tajvanaj oficialuloj proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin refoje emfazis en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam oponas oficialajn interŝanĝojn inter Usono kaj Tajvano kaj urĝas, ke Usono ne sendu ian ajn eraran signalon al la separistoj de “tajvana sendependeco”.

Wang urĝis, ke Usono observu la pricipon de Unu Ĉinio kaj la tri ĉinaj-usonajn komunajn komunikaĵojn, ĉesigu ian ajn oficialan interŝanĝon kun Tajvano, ne altigu efektivajn rilatojn inter Usono kaj Tajvano, serioze traktu la koncernajn aferojn kaj ne sendu eraran signalon al la separistoj de “tajvana sendependeco” por eviti seriozan damaĝon al la paco kaj stabileco de la tajvana markolo.

Merkrede en Pekino proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) gajnis bonajn ekonomiajn kaj komercajn kunlaborajn fruktojn, kiuj estas pli grandaj ol la antaŭaj du ekspozicioj, realigis la celon “pli kaj pli bona” kaj eligis la klaran signon, ke Ĉinio firme plivastigas malfermon kaj kunlaboron por komuna gajno.

Marde fermiĝis la 6-taga 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Kiam kontinue plivastiĝas la kronvirusa epidemio en la tuta mondo, vigle partoprenis diversaj landoj en la ekspozicio, kaj la interkonsentita sumo estas 72,62 miliardoj da usonoj, pli multe je 2,1% ol tiu en la pasinta jaro.  

Wang diris, ke la ekspozicio eligis la firman decidemon de diversaj landoj pri fortigo de kunlaboro kaj akcelo de reprosperiĝo de la monda ekonomio.

Rusa prezidento Vladimir Putin kun kazaĥa prezidento Tokayev merkrede telefone diskutis problemojn pri la situacio de la regiono Nagorno-Karabakh kaj la kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La rusa politika retejo Kremlio publikigis raporton, dirante, ke Putin kaj Tokayev alte laŭdis la kunvenon de la Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazigita en la 10a de novembro. Ambaŭ flankoj opiniis, ke la diskuto kaj kunlaboro por plu disvolvo en la sistemo de ŜKO havas gravan signifon.

Tokayev diris, ke la klopodoj de la rusa flanko por militpaŭzo kaj ĉesigo de malamikaj agoj en la regiono Nagorno-Karabakh gajnis sukceson. Ambaŭ flankoj opiniis, ke la interkonsento de militpaŭzo subskribita en la 9a kreis necesan antaŭan kondiĉon por longtempe kaj komplete solvi la konflikton en la regiono Nagorno-Karabakh.

La du gvidantoj ankaŭ diskutis pri la kunlaboro kontraŭ la novkronvirusa epidemio, inkluzive de la ambaŭ-flanka plano pri produkto de vakcinoj en Kazaĥio.

Gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis interkonsenton en la 9a de novembro, anoncante la militpaŭzon en la regiono Nagorno-Karabakh de la nul-horo de la 10a laŭ la moskva tempo.

Dividu