Novaĵoj (Novembro 13)

qiujieming Publikigita: 2020-11-13 17:22:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de novembro,vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan parolon en 3a Pariza Paca Forumo; Rusa prezidento Putin diskutis kun kirgiza prezidento pri situacio de Kirgizio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en la 3a Pariza Paca Forumo ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan parolon titolitan Komunaj Klopodoj por Batali kontraŭ Epidemio, Akceli Reprosperiĝon kaj Strebi al Paco. Xi emfazis, ke alfronte al defioj diversaj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon.

En la parolo Xi diris, ke nun rapide ŝanĝiĝis la monda strukturo kaj evidente kreskis necerteco de la internacia situacio. La tutmonda defio devas esti respondita de la tuta mondo.

Xi prezentis tri proponojn. Unue, unuiĝi kaj komune batali kontraŭ la epidemio. Li montris, ke ankoraŭ disvastiĝas la epidemio en la tuta mondo. Oni devas meti la vivon de la popolanoj sur la unuan lokon, plene ludi la gvidan rolon de Monda Organizo pri Sano kaj antaŭenpuŝi internacian komunan regadon kaj preventadon kontraŭ la epidemio.

Due, malfermi kaj kunlabori por akceli reprosperiĝon. Ĉinio praktikos novan disvolvan koncepton, konstruos novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝos altkvalitan disvolviĝon.

Trie, insisti justecon kaj protekti pacon. Ĉiuj flankoj devas insisti pacan kunekziston, respekti la disvolvajn rajton, vojon kaj formon de ĉiuj landoj, persisti en multflankismo, oponi ian ajn terorismon aŭ ekstremismon kaj protekti la egalecon, justecon kaj pacon de la mondo.

Xi emfazis, ke paco kaj disvolvo estas ĉeftemo de la epoko. Vizaĝante al la defioj ĉiuj landoj en la mondo devas unuiĝi, kunlabori, konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj profitigi la tutmondan popolon.

De la 17-a ĝis la 22-a de novembro invitite ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 12an Pintkunvenon de BRICS-landoj, Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj la 15an Pintkunvenon de la Grupo 20. Ĵaŭde Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉeesto de Xi al la supremenciitaj kunvenoj sufiĉe enkorpigas altan atenton de Ĉinio pri tutmonda ekonomia adminstrado. Xi donos gravajn paroladojn, ĉiuflanke eksplikos ĉinajn opiniojn kaj prezentos iniciatojn por fortigo de kunlaboro.

En tiutaga regula gazetara konferenco Wang demandite diris: "BRICS-landoj estas kunlabora mekanismo de novaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, kiuj influas la mondon; APEK estas la grava mekanismo de ekonomia kunlaboro en Azi-Pacifika regiono; kaj Grupo 20 estas la ĉefa forumo de internacia ekonomia kunlaboro kaj la grava platformo por solvi mondajn krizojn kaj perfektigi tutmondan ekonomian administradon. En la nuna situacio okazigo de la tri pintkunvenoj ludos gvidan rolon por fortigi mondan kunlaboron kontraŭ la epidemio, akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio, perfektigi mondan ekonomian administradon kaj akceli regionan ekonomian kunlaboron. Ĉinio estas la firma subtenanto, pozitiva ĉeestanto kaj grava kontribuanto de la kunlabora mekanismo kiel BRICS-landoj, APEK kaj Grupo 20. Kaj Ĉinio volas kune kun diversaj flankoj sukcesigi la pintkunvenojn."

La 12-an de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 23-an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio-ASAN (la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj). Li Keqiang kaj Nguyen Xuan Phuc, la ĉefministro de Vjetnamio, la prezidantolando de ASAN, kune prezidis la kunvenon en video.

Li Keqiang diris, ke, kune batalante kontraŭ la kronvirusa epidemio, la komercado kaj investado de Ĉinio-ASAN kreskas; kaj ASAN jam fariĝis la plej granda partnero de Ĉinio. Ĉinio ĉiam traktas ASAN kiel gravan partneron de diplomatio kaj volas kune kun ASAN solidigi la najbarecon, persiste iri pacan disvolvovojon, insisti pri plurflankismo kaj libera komerco, por ke la kunlaboro de la du flankoj akiru pli da realaj fruktoj.

Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio strebas por kiel eble plej frue atingi "La kodon de konduto en la Suda Ĉina Maro". Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn rapidigi interkonsiliĝon en flekseba kaj realisma maniero.

ASAN donis pozitivan takson al "La kodo de konduto en la Suda Ĉina Maro", dirante, ke ĝi havas esencan signifon por kune protekti la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde faris paroladon en akcepto celebranta la 20-an datrevenon de starigo de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo.

Wang diris, ke antaŭ 20 jaroj, gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj kolektiĝis en Pekino por okazigi la unuan kunvenon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, kio malfermis novan ĉapitron de la ĉina-afrikaj rilatoj. Dum la pasintaj 20 jaroj, akomodiĝante al la tendenco de la epoko pri paco, disvolviĝo kaj kunlaboro, la forumo jam fariĝis flago por gvidi kunlaboron kun afrikaj landoj kaj modelo por efektivigi multflankecon kaj subteni reciprokprofitan kungajnon. Wang aldonis, ke faktoj pruvis, ke per peniga klopodado, evoluantaj landoj kapablas helpi al homoj vivi feliĉe.

Wang elmetis kvar proponojn pri disvolviĝo kaj novigo de la ĉina-afrikaj rilatoj, ĉina-afrika kunlaboro kaj la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo: ambaŭ flankoj devas firmigi solidarecon por konstrui pli striktan komunumon kun komuna futuro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj; ambaŭ flankoj devas kune venki malfacilojn por konstrui komunumon de sano; ambaŭ flankoj devas fari reciprokprofitan kunlaboron por konstrui komunumon de disvolvado, kaj la du flankoj devas surŝultrigi malfacilajn misiojn por antaŭenpuŝi konstruadon de la komunumo kun komuna futuro de la homaro.

Wang akcentis, ke la forumo estas valora trezoro de Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio volas labori kun afrikaj landoj por bone aranĝi novan kunvenon de la forumo en la venonta jaro kaj antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Afriko al pli alta nivelo.

Post kiam estis adoptita la decido de Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio pri kvalifikeco de leĝfarantoj de Leĝodona Konsilio de Honkongo, iuj okcidentaj landoj faris riproĉon. Pri tio proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin ĵaŭde diris en regula gazetara konferenco, ke Honkongo estas ĉina speciala administracia regiono, kaj la kvalifikeco de leĝfarantoj de Leĝodona Konsilio de Honkongo estas interna afero de Ĉinio kaj aliaj landoj ne rajtas klaĉi pri la interna afero.

Wang diris, ke la decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso estas necesa postulo por subteni kaj perfektigi la sistemon de “unu lando, du sistemoj” kaj efektivigi Bazan Leĝon de Honkongo kaj la honkongan leĝon pri nacia sekureco. Tio ankaŭ estas necesa ago por protekti laŭleĝan regadon kaj altan aŭtonomecon en Honkongo, kio konformas al bazaj interesoj de la ĉina popolo, inkluzive de honkong-anoj.

Wang akcentis, ke estas internacia kutimo, ke registaraj oficialuloj ĵuras lojalecon al ŝtata sistemo. Troviĝas neniu lando, kiu ignoras agadon de registaraj oficialuloj, inkluzive de leĝfarantoj, kiuj malobservas promeson kaj perfidas sian patrion. Senbazaj akuzoj kontraŭ Ĉinio fare de iuj okcidentaj politikistoj montris ilian duoblan kriterion.

Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde telefone diskutis kun Sadyr Japarov, aganta prezidento kaj ĉefministro de Kirgizio, pri la enlanda situacio de Kirgizio kaj aliaj aferoj.

Laŭ la novaĵoj publikigitaj de la politika retejo de Kremlo tiutage, Japarov informis Putin pri la situacio post la parlamenta elektado en Kirgizio en oktobro. Putin diris, ke Rusio esperas, ke la situacio en Kirgizio estos stabila kaj enlandaj politikaj problemoj estos solvitaj kiel eble plej rapide. La du flankoj esprimis sian volon daŭre fortigi la strategian partnerecon inter la du landoj. La du flankoj ankaŭ diskutis la nunan situacion kaj la estontecon de dulandaj rilatoj, kaj ankaŭ la aferojn pri ekonomio kaj komerco, kulturo kaj komuna batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio.

Dividu