Novaĵoj (Novembro 16)

Pluveta Publikigita: 2020-11-16 16:54:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 16a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping emfazis altkvalitan disvolviĝon de Jangzia Delto ; 15 landoj subskribis Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis kunsidon por amplekse antaŭenpuŝi disvolviĝon de Jangzia Delto kaj faris gravan paroladon sabate matene en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco. Li emfazis efektivigi la spiriton de la unua ĝis la kvina plenaj sesioj de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), senŝanceliĝe praktiki novan disvolvan koncepton, antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon de la Jangzia Delto, skribi novan ĉapitron de verda disvolviĝo, konstrui novan modelon de regiona kunordigita disvolviĝo por ke Jangzia Delto fariĝu ĉefa forto de la altkvalita disvolviĝo.

Post inspekto en Jiangsu-provinco Xi Jinping okazigis la kunsidon. Aŭskultinte parolojn de ĉeestantoj Xi faris gravan paroladon, emfazante, ke en la pasintaj 5 jaroj sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la urboj laŭ Jangzio faris fortan, grandskalan kaj profundan administradon de ekologia medio kaj verdan transformiĝon de ekonomio kaj socio. Estas stabila kaj strukturobona la ekonomia disvolviĝo de la Jangzia Delto. Evidente altiĝis la vivnivelo de la lokanoj. Realiĝis la protekto en disvolviĝo kaj la disvolviĝo en protekto.

Xi montris, ke antaŭenpuŝi disvolviĝon de la Jangzia Delto estas grava decido de la centra komitato de la KPĈ kaj grava strategio rilata al la tutlanda disvolviĝo. La Jangzia Delto konsistas el 11 provincoj kaj municipoj kaj kovras la orientan, mezan kaj okcidentan partojn de Ĉinio. La delto havas grandan potencialon kaj devas ludi gravan rolon por efektivigi novan disvolvan koncepton, starigi novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon.

La longe atendata Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kovranta 2,3 miliardojn da loĝantoj de la tuta mondo kaj ĉirkaŭ 30% de la tutmonda produktovaloro, estis subskribita dimanĉe en la kvara pintkunveno de la RAEP en Hanojo. Gvidantoj de Ĉinio kaj aliaj, sume 15 landoj, atestis la subskribon per videoligo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe, ke la subskribo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco estas ne nur signifoplena frukto de kunlaboro en la orient-azia regiono, sed ankaŭ venko de multflankismo kaj libera komerco. Ĝi aldonos novan funkcion al la regiona disvolviĝo kaj prosperiĝo kaj kontribuos novan forton al la monda ekonomio por restarigi kreskadon.

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco estis iniciatita de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) en 2012 kaj proponita kiel Interkonsento pri Libera Komerco (ILK) inter la 10 membrolandoj de la ASOAL kaj iliaj ses ILK-partneroj, nome Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Hindio. Hindio partoprenis en frua diskutado tamen foriris en la pasinta jaro.

Dimanĉe fermiĝis la 37a pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj serio da kunvenoj de gvidantoj de Sudorienta Azio. Dume sudorient-aziaj landoj kaj iliaj dialogaj partneroj diskutis pri renormaligo post la epidemio, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj akiris gravajn atingojn.

Nguyen Xuan Phuc, ĉefministro de deĵoranta prezidantolando Vjetnamio, faris paroladon en la ferma kunveno, dirante, ke la kuranta jaro estas plena de defioj. En la kunveno oni diskutis pri serio da praktikaj rimedoj por antaŭenigi kunlaboron, trakti defiojn de la epidemio kaj akceli ekonomian reprosperigon kaj aprobis la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon (RAEP), kiu celas helpi entreprenojn kaj popolojn renormaliĝi el la epidemio kaj akceli socian kaj ekonomian stabilecon.

En la ferma kunveno okazis transdona ceremonio de la deĵoranta prezidanteco de la asocio al Brunejo.

La Ministerio de Komerco diris lunde, ke efektive uzata fremdlanda rekta investo al la ĉina ĉeftero oktobre kreskis je 18,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 11,8 miliardoj da dolaroj.

Tio markis pozitivan kreskon de femdlanda rekta investo uzata en Ĉinio en la sepa sinsekva monato. En la antaŭaj 10 monatoj de 2020, efektive uzata fremdlanda rekta investo en la ĉina ĉeftero kreskis je 3,9%.

Dum la sama periodo, fremdlanda kapitalo uzata en la serva industrio kalkuliĝis al ĉirkaŭ 625,8 miliardoj da juanoj, kun kresko de 16,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, okupante 78,2% de la totala uzo de fremdlanda kapitalo en Ĉinio, kaj samtempe tio en la sektoro de altteknologia servo pliiĝis je 27,8%.

Dimanĉe en la ĉina urbo Shenzhen, fermiĝis la 22a Ĉina Internacia Altteknologia Foiro kun la temo “Teknologio ŝanĝas vivon, novigo akcelas disvolviĝon”. Pli ol 3 300 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj partoprenis en la foiro kaj eksponis pli ol 9 000 altteknologiajn programojn, inkluzive de artefarita intelekto, inteligenta manufakturado, inteligenta stirado, komerca uzo de la kvina generacio de telekomunika teknologio, superalt-difina teknologio kaj aliaj novaj teknologioj. Inter ili, 1 790 novaj produktoj kaj 767 novaj teknologioj estis unuafoje montritaj.

Sukcesa okazigo de la foiro meze de la epidemio ludis gravan rolon por pliigi viglecon de la ekonomio kaj antaŭenpuŝi internaciajn sciencajn kaj teknikajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kio aldonas fidon kaj motoron por la monda ekonomio.

La foiro aranĝis specialan ejon por montri teknologiojn uzatajn dum prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio, inkluzive de produktoj kaj solvoj rilataj al publika sekureco, atest-akira sistemo pri prevento kontraŭ epidemio, kvarantenigo ĉe havenoj kaj tiel plu.

Spite al limigo de internaciaj flugoj pro la kronvirusa epidemio, 24 landoj kaj internaciaj organizoj ĉeloke partoprenis en la foiro, kaj 29 landoj kaj internaciaj organizoj partoprenis per la interreto.

Dimanĉe perua prezidento Manuel Merino, kiu enoficiĝis sur tiu ĉi posteno nur 6 tagojn, deklaris rezigni la oficon. Tiutage la perua parlamento okazigis kunvenon por elekti novan prezidenton.

Merino deklaris la rezignon per televida parolado. Li alvokis al la perua popolo konservi pacon kaj unuiĝon, kaj diris, ke li transprenis la oficon laŭ la konstitucia procezo, sed ne strebis por la posteno.

Dividu