Novaĵoj (Novembro 17)

Pluveta Publikigita: 2020-11-17 17:17:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 17a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Interkonsento de investado inter Ĉinio kaj EU probable estos proksima al ĝia plenumado; Ĉina ekonomio plue stabile reprosperiĝis en oktobro. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas plenumi la interkonsenton de investado antaŭ la fino de 2020. Tio estas celo difinita de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio dum renkontiĝo en septembro ĉijare. Nun restas pli ol 40 tagoj, ambaŭ flankoj tutforte laboras por tio. Lastatempe amaskomunikiloj raportis, ke la du flankoj faris intertraktadon pri dokumentoj kaj listoj. Sub tia situacio, ĵus subskribita Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) sendube aldonas novan forton al la intertraktado pri la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Lunde en la Forumo de Noviga Ekonomio 2020, ĉina vicprezidanto Wang Qishan faris tonikan prelegon. Li akcentis, ke Ĉinio rekte vizaĝas al la ŝanĝiĝema situacio, efektivigos novajn disvolvajn konceptojn kaj realigos historian transiron. Ĉinio per aktualaj agoj, pligrandigas importadon, konstruas pli laŭleĝan, pli internacian kaj pli oportunan negocan medion, kreas novan altaĵon de malfermo, antaŭenigas kunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, profundigas plurflankan kaj duflankan regionan ekonomian kunlaboron, antaŭenpuŝas la ekonomian tutmondiĝon al pli malferma, inkluziva, ĝeneralprofita, ekvilibra kaj kungajna direkto.

La Forumo de Noviga Ekonomio 2020 estas okazigita de Ĉina Centro pri Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj, Bloomberg L.P de Usono kaj brita Internacia Instituto pri Strategiaj Studoj en formo videa.

Lunde ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis la ekonomiajn atingojn de oktobro. Donitaĵoj montras, ke la civila ekonomio de oktobro plue tenis stabilan restarigan tendencon. La neekvilibra stato en ekonomia restariĝo estis plibonigita kaj kreska tendenco plue firmiĝis.

En la pasintaj tri semestroj ĉijare la kreska rapideco de la ĉina ekonomio unuafoje turniĝis al pozitiva. Laŭ la donitaĵoj, kompare kun la sama periodo pasintjare, la industrio de ŝtata difinita skalo kreskis je 6,9%. La indico de serva industrio kreskis je 7,4%, kio evidente altiĝis. En oktobro, la sumo de detala vendado de sociaj konsumaĵoj kreskis je 4,3%, inter kiu la enspezo de restoracioj realigis unuafojan pozitivan kreskon en la jaro.

En la antaŭaj 10 monatoj, multiĝis 10, 09 milionoj da laborpostenoj en urboj kaj urbetoj, plenumante la tutjaran taskon anticipe. Proparolanto de la buroo Fu Linghui diris, ke tiuj donitaĵoj montras fortan flekseblecon de la ĉina ekonomio kaj enkorpigas superecon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj bonan regan efikon.

Li diris, ke nun la internacia situacio estas komplika, la tutmonda epidemio plue disvolviĝas. Altiĝis riskoj de dua impulso en iuj eŭropaj kaj amerikaj landoj. En Ĉinio la ekonomio ankoraŭ troviĝas en restariĝa procezo, iuj fakoj kaj entreprenoj ankoraŭ vizaĝas al malfaciloj. Oni ankoraŭ devas klopodi por firmigi la kontinuan disvolviĝon de la ekonomio. Li opinias, ke en la estonteco, la ekstera komerco de Ĉinio estos pli bona ol la ĝenerala stato de la mondo.

Laŭ oficiala deklaro de la provinca registaro de Sichuan marde, la lastaj sep gubernioj en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan estis forigitaj el la listo de malriĉaj gubernioj de la lando.

Tio signifas, ke ĉiuj 88 malriĉaj guberniaj regionoj en Sichuan sin liberigis de malriĉeco, meze de la klopodoj de la lando por elimino de absoluta malriĉeco antaŭ la fino de 2020.

Lunde la Monda Organizo pri Sano diris, ke la organizo tre maltrankviliĝas pri la rapida kresko de la konfirmitaj kazoj de COVID-19 en iuj eŭropaj kaj amerikaj landoj.

Tiutage en gazetara konferenco ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros diris, ke en Eŭropo kaj Ameriko disfalos la prisanaj laborantoj kaj sistemoj. Li avertis, ke la landoj neregantaj la disvastiĝon de viruso kaŭzos plimultan nenecesan morton kaj doloron. La psikologia premo de prisanaj laborantoj kaj la kresko de la nombro de konfirmitaj kazoj alportis pezan ŝarĝon al landaj prisanaj sistemoj.

Lunde la perua parlamento okazigis kunvenon, en kiu Francisco Rafael Sagasti estis elektita kiel la nova prezidanto de la parlamento. Sagasti transprenos la oficon de perua prezidento laŭ la konstitucia procezo.

Tiutage Sagasti diris, ke la parlamento kaj la registaro klopodos por restarigi esperon de la popolo kaj prezenti la respondecon kaj fidindecon de la gvidantaro. Sagasti ĵure enoficiĝos kiel la perua prezidento marde.


Dividu