Novaĵoj (Novembro 18)

Pluveta Publikigita: 2020-11-18 16:37:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 18a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping faris gravan parolon en pintkunveno de BRICS; Ni senŝanceliĝe iru sur socialisma jur-rega vojo kun ĉinaj trajtoj. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde vespere okazis la 12a pintkunveno de BRICS per video-ligo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon titolitan Helpi Unu Alian por Batali kontraŭ Epidemio, Unuanime Antaŭenpuŝi Kunlaboron. Xi emfazis, ke la kvin landoj de BRICS devas persisti en multflankismo, unuiĝi kaj kunlabori, malfermi kaj kreadi, meti la vivon de popolo sur la unuan lokon, efektivigi malaltkarbonan vivon, helpi unu alian por batali kontraŭ la epidemio kaj unuanime antaŭenpuŝi kunlaboron. La pintkunveno sankciis la Moskvan Deklaracion de la 12a Pintkunveno de BRICS.

Rusa prezidento Putin prezidis la kunvenon. Al la kunveno ĉeestis ankaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping, hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi, sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro.

En la parolo Xi diris, ke nun profunde ŝanĝiĝis la internacia strukturo. La homaro vizaĝas al plej serioza disvastiĝo de epidemio en la pasintaj 100 jaroj. En tia ŝlosila periodo ĉi-foja pintkunveno havas specialan kaj gravan signifon. Ni kredas, ke neniam ŝanĝiĝos la ĉeftemo de paco kaj disvolviĝo. La monda multflankismo kaj la ekonomia tutmondiĝo estas neinversigeblaj. Ni devas fari kontribuon por konstrui pli belan mondon konservante la koncepton pri komunumo kun la komuna estonteco de la homaro.

Xi Jinping diris, ke unue oni devas persisti en multflankismo kaj protekti pacon kaj stabilecon de la mondo. Due, persisti en unuiĝo kaj kunlaboro kaj komune elimini defion alportitan de la epidemio. Trie, persisti en malfermo kaj kreado kaj akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio. Kvare, meti la vivon de popolo sur la unuan lokon kaj antaŭenpuŝi kontinuigeblan disvolviĝon de la mondo. Kvine, efektivigi verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon kaj akceli harmonian kunekziston de la homaro kaj la naturo.

La ĉeestantoj de la pintkunveno profunde interŝanĝis opiniojn pri la kunlaboro de BRICS kaj pri la nuna internacia situacio, kaj atingis ampleksajn komunajn konojn.

Personoj el diversaj rondoj en- kaj-eksterlandaj diris, ke Ĉinio ĉiam aktive partoprenis en la kunlaboro de la BRICS kaj faris gravan kontribuon. La parolo de Xi Jinping multigis konfidon kaj movforton por fortigi kontraŭepidemian kunlaboron, protekti multflankismon kaj antaŭenpuŝi reprosperiĝon de la monda ekonomio.

La kreinto de la koncepto BRICS kaj prezidanto de Brita Imperiestra Instituto pri Internaciaj Aferoj Jim O’Neill diris, ke la pledo de Xi Jinping pri protekto de internacia egaleco kaj justeco estas tre grava en la nuna periodo. Ĉiuj landoj devas fortigi kunlaboron, rapidigi esploradon de vakcinoj kaj reprosperigi ekonomion regante la epidemion. Li esperas, ke la landoj de BRICS realigos ekonomian kreskon dum la postepidemia periodo.

Vicprofesoro de Popola Amikeca Universitato de Rusio Oleg Timofeev diris, ke Ĉinio ĉiam aktive parotoprenis en internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio, dividis la koncernajn spertojn kaj liveris materialojn al aliaj landoj. Rusio volas kunlabori kun Ĉinio por konstrui pli egalan kaj justan internacian sistemon kaj esperas, ke la landoj de BRICS faros plimultajn longtempajn celojn en la kampoj de multflankismo, humanismo kaj tiel plu.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis pli efikajn kaj daŭripovajn politikojn por antaŭenigi stabilan ekonomian renormaliĝon.

Li faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion pri la ekonomia situacio kun ĉeesto de ekonomikistoj kaj entreprenistoj lunde. Li diris, ke la lando faris malfacile akireblajn ekonomiajn atingojn ĉi-jare malgraŭ multaj malfacilaĵoj. Li urĝis regulajn preventon kaj regadon de la kronvirusa epidemio per laŭcelaj rimedoj kaj emfazis klopodojn por firmigo de bona tendenco de ekonomia renormaliĝo.

Lunde proparolanto de Ĉina Komisiono pri Disvolviĝo kaj Reformo Meng Wei konigis, ke vizaĝe al impulso de la epidemio, la kunlaboro pri kuna konstruado de la Zono kaj Vojo enkorpigas sufiĉan flekseblecon. Nun Ĉinio jam subskribis 201 kunlaborajn dokumentojn pri Zono kaj Vojo kun 138 landoj kaj 31 internaciaj organizoj.

Meng diris en la gazetara konferenco okazigita de la komisiono, ke estas stabila la bazo de antaŭenigo de kuna konstruado de la Zono kaj Vojo por akceli eksteran komercon kaj eksteran kapitalon. En la antaŭaj tri semestroj ĉijare la totala sumo de importado kaj eksportado de Ĉinio kun landoj rilataj al la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 963,42 miliardoj da usonaj dolaroj, la kreska rapideco estas pli alta je 0,8% ol la ĝenerala nivelo de la lando. La nefinanca rekta investo al tiuj landoj kalkuliĝis al 13,02 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝante je 29,7% kompare kun tiu samperiode pasintjare.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio alvokas ĉiujn landojn plifortigi kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano (MOS) rilate al la spurebleco de la nova viruso 2019.

Raportoj montris, ke la nova kronviruso eble propagiĝis en Italio ekde septembro 2019, kvin monatojn antaŭ la apero de la unua kazo en Italio, laŭ studo lastatempe publikigita de la Nacia Kancera Instituto en Milano, Italio.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto Zhao Lijian diris, ke tio plue indikis, ke virusa spurebleco estas kompleksa scienca demando, kaj sciencistoj devas fari internaciajn sciencajn esplorojn kaj kunlaboron por akceli la komprenon de virusaj besto-loĝatoj kaj la transmisiaj itineroj. Tiu ĉi kunlaboro povas pli bone preventi estontajn riskojn kaj protekti la sekurecon kaj sanon de homoj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke virusa spurebleco estas procezo de kontinua disvolvado kaj tuŝas multajn landojn, kaj ke Ĉinio esperas, ke la tuta internacia komunumo adoptos pozitivan sintenon kaj fortigos kunlaboron kun la MOS rilate al la demando.

Dividu