Novaĵoj (Novembro 19)

Pluveta Publikigita: 2020-11-19 16:42:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 19a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi faris tonikan paroladon en Dialogoj de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj de APEK per videoligo; Ĉefministro Li diskutos pri tutmondaj kaj ĉinaj ekonomiaj demandoj kun gvidantoj de internaciaj institucioj. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon en Dialogoj de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) ĵaŭde per videoligo en Pekino.

La malajzia delegacio de la Komerca Konsultiĝa Konsilio de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro gastigis la forumon sub la temo "APEK Reimagita: Prioritatoj post la Kronvirusa Pandemio".

Prezidanto Xi diris, ke por venki la pandemion kaj antaŭenigi tutmondan renormaliĝon, la internacia komunumo devas solidariĝi kaj kune respondi al la krizo kaj renkonti la provon. Ĉinio havas plenan fidon kaj kapablon konservi stabilan ekonomian funkciadon kaj atingi la celojn finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj ekstermi malriĉecon ene de la difinita tempo.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio prenos la grandigon de enlanda postulado kiel strategian prioritaton kaj certigos la glatan ekonoman funkciadon. Li aldonis, ke la nova evoluiga reĝimo estas strategia decido farita de Ĉinio surbaze de ĝiaj nunaj stadioj kaj kondiĉoj de disvolviĝo kaj kun plena konsidero pri ekonomia tutmondiĝo kaj ŝanĝiĝoj en la ekstera medio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigos rondtablan kunvenon kun gvidantoj de ses internaciaj ekonomiaj kaj financaj institucioj per videokonekto en la 24a de novembro,.

La ses gvidantoj estas prezidanto de la Monda Bank-Grupo David Malpass, direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva, ĝenerala vicdirektoro de la Monda Organizo pri Komerco Alan Wolff, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado Angel Gurria kaj Prezidanto de la Komitato pri Financa Stabileco Randal Quarles.

Zhao diris, ke ili diskutos pri temoj inkluzive de la situacio de la monda ekonomio, tutmonda ekonomia regado en la post-pandemia epoko, kaj demandoj rilataj al la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio (2021-2025) pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo, precipe tiuj, kiuj koncernas pluan reformon kaj malfermon.

Tio estos la kvina rondtabla kunveno por la ĉina ĉefministro kaj gvidantoj de la ses institucioj.

Merkrede en la regula gazetara konferenco de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proparolanto Zhao Lijian diris, ke ĝis nun kvin ĉinaj vakcinoj de nova kronviruso akiris triaperiodan klinikan eksperimenton en Brazilo, Pakistano, Peruo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj aliaj landoj, oni rapidigis klinikan eksperimenton de aliaj vakcinoj. Ĉinio atendas fari sian kontribuon por ke la vakcinoj estos akireblaj kaj kostoteneblaj de evoluantaj landoj.

Zhao diris, ke la vakcino estas forta armilo kontraŭ la nova kronviruso. Ĉinio atendas, ke ĉinaj vakcinoj estos inkluzivitaj en la aĉeta listo kiel eble plej frue de la “efektiviga plano”.

En la 15a de novembro, 15 landoj subskribis la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon (RAEP) en la kvara pintkunveno de la RAEP en Hanojo, kio signifas, ke oficiale naskiĝis la plej granda liberkomerca regiono en la mondo.

En la sama tago, la Komerca Ĉambro de Ĉinio en la EU, kies stabejo estas en Bruselo, diris, ke subskribo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) antaŭenigos starigon de liberkomerca regiono kun plej granda loĝantaro, plej diversiga strukturo de membroj kaj plej granda potencialo; redukto de doganaj tarifoj, normoj de originoj kaj aliaj faciligaj rimedoj kaj reguloj alportas efektivajn profitojn al entreprenoj.

Prezidanto de la Komerca Ĉambro de Ĉinio en la EU Zhou Lihong montris, ke la subskribo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) prezentas ekzemplon al kunlaboroj de la internacia komerco, kiuj suferas protektismon kaj unuflankismom, kaj aldonas fidon al la monda ekonomio, kiu nun estas en recesio pro la kronvirusa epidemio.

Merkrede Rusa Federacia Konsilio konsentis sendi pacprotektan forton de Rusio al Nagorno-Karabakh por ke la batalhalta interkonsento estu obeata por eviti vundiĝon de civitanoj kaj damaĝon de civilaj instalaĵoj.

Lunde rusa prezidento Vladimir Putin diris intervjuate, ke la nova konflikto en Nagorno-Karabakh jam kaŭzis seriozan morton kaj vundiĝon. La batalhalta interkonsento estas plej grava rezulto de la triflanka deklaro de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio. Se la batalhalto povos renormaligi la vivon en Nagorno-Karabakh kaj krei kondiĉojn por renormaligi rilatojn inter Azerbajĝano kaj Armenio, do ĝi ankaŭ povos krei kondiĉojn por solvi la problemon en Nagorno-Karabakh.

Putin diris ankaŭ, ke nun estas sufiĉa la pacprotekta forto de Rusio en Nagorno-Karabak. Rusio aldonos pacprotektan forton post konsento de ĉiuj flankoj.

Lunde la turka parlamento sankciis projekton pri sendo de pacprotekta forto al Azerbajĝano por inspekti la plenumadon de la batalhalta interkonsento. Laŭ la projekto la turka armeo plenumos la pacprotektan taskon en Azerbajĝano unu jaron.

Dividu