Novaĵoj (Novembro 20)

Publikigita: 2020-11-20 16:44:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 20a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Kion alportos nova situacio de disvolvado de Ĉinio; Ĉinio refutas deklaron de "Kvin Okuloj" pri decido de plej alta leĝdona instanco pri Honkongo. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

“Ni ne revenos al la pasinteco, nek strebos al fermita kaj ekskluziva bloko.” Tion ĉina prezidanto Xi Jinping diris dum parolado en Dialogoj de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) ĵaŭde per videoligo en Pekino. Xi refoje akcentis la novan situacion de disvolvado de Ĉinio, kiu absolute ne estas fermita interna ciklo, sed malfermita formo kun la duoblaj cirkuladoj enlanda kaj internacia kiuj akcelas sin reciproke.

Kion Ĉinio povas fari? Kion alportos Ĉinio al la mondo? Tiuj estas du demandoj atentataj de la mondo dum la speciala momento, kiam la kronvirusa pandemio rapidigas grandajn ŝanĝiĝojn de la mondo. Xi faris klaran juĝon: formo de la nova situacio de disvolvado estas strategia elekto de Ĉinio kun ĝenerala konsidero pri propraj disvolvaj stadio kaj kondiĉo, ekonomia tutmondiĝo kaj ŝanĝiĝoj de la ekstera medio.

Olaf Kiesewetter, plenuma ĉefadministranto de UST, germana provizanto de aŭta sensoro, diris, ke danke al la ĉina merkato, ilia negoco en la tria trimestro estas tiel kontentiga.

“Ĉinio sin dediĉos plu por stimuli merkatan potencialon kaj krei pli da ebleco por aliaj landoj”, “Ĉinio akcelos pli larĝan malfermon por dividi oportunojn kun aliaj landoj”, “Ĉinio profundigos kunlaborojn kaj realigos reciprokprofitan kungajnon kun aliaj landoj”---meze de tiuj menciitaj tri kampoj, troviĝas unu ŝlosila vorto, t.e. “kundivido”, kio montras sincerecon kaj respondecon de Ĉinio por antaŭenpuŝi reprosperiĝon de la monda ekonomio kaj komunan disvolviĝon kun diversaj landoj de la mondo.

De malaltigo de tarifoj kaj kosto pro malsamaj regadaj strukturoj ĝis subskribo de altnivelaj liberkomercaj interkonsentoj kun multaj landoj kaj komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, Ĉinio havas klaran planon kaj konkretajn rimedojn por krei pli da merkataj postuloj kaj liveri komunajn oportunojn kaj kungajnan spacon. Hahn Automation, germana produktanto de industriaj robotoj planas konstrui novan fabrikon en Ĉinio kun investo de milionoj da eŭroj, kio estas rigardata de Reuters kiel “ambicia plano”.

Lastatempe Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estis subskribita, kiu akcelas starigon de la plej granda liberkomerca regiono en la mondo kaj antaŭenigas procezon de azi-pacifika liberkomerca regiono. Kiel firma subtenanto de kunlaboroj de la azi-pacifika regiono, Ĉinio nun laboras kun aliaj ekonomioj por akceli realigon de la azi-pacifika liberkomerca regiono, kio kontribuos forton al kreskado de la monda ekonomio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde refutis deklaron de la sekret-serva alianco "Kvin Okuloj" pri la decido de Ĉinio malkvalifiki iujn membrojn de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

En komuna deklaro Usono, Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando kaj Britio vokis la ĉinan registaron rekonsideri agojn kontraŭ la leĝdona instanco de Honkongo kaj reenpostenigi la malkvalifikitajn membrojn de la Leĝdona Konslio de la HSAR.

Proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, "Ni bedaŭras kaj firme oponas la klaĉon de rilataj landoj pri la honkongaj aferoj de Ĉinio, kio estas publika malobservo de internacia leĝo kaj bazaj normoj regantaj internaciajn rilatojn, kaj ke la solena pozicio de Ĉinio pri rilata demando estis klare deklarita multfoje.”

Zhao diris, ke la decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) pri la kvalifiko de la membroj de la Leĝdona Konsilio de la HSAR laŭ koncernaj dispozicioj de la Konstitucio, la Baza Leĝo kaj la leĝo pri nacia sekureca de la HSAR estas eneca postulo pri subtenado kaj plibonigo de la sistemo "unu lando, du sistemoj" kaj necesa paŝo por konservado de laŭleĝa regado kaj konstitucia ordo en la HSAR. Ĉi tio estas laŭleĝa, racia kaj nekontestebla. Li aldonis, ke de post la efektivigo de la leĝo pri nacia sekureco de la HSAR, ne plu estas tiel nomata "bela vidindaĵo" en Honkongo.

Zhao diris ankaŭ, ke ŝtataj funkciuloj devas subteni la konstituciajn leĝojn de sia lando kaj plenumi la promeson de fideleco al la patrujo, kio estas la baza politika etiko en ĉiuj landoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio urĝas Aŭstralion serioze trakti ĝiajn zorgojn kaj adopti konkretajn agojn por korekti siajn erarojn.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li respondis demandon pri la komentoj de aŭstralia ĉefministro Scott Morrison pri dulandaj rilatoj. Zhao diris, "Ni multfoje diris, ke la ĉefa kaŭzo de la malboniĝo de ĉina-aŭstraliaj rilatoj estas ripetitaj malĝustaj agoj kaj rimarkoj de Aŭstralio pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio, kaj ankaŭ ĝiaj provokaj kaj konfrontiĝaj agoj.”

Zhao diris, ke la aŭstralia flanko devas bone koni la nodon de la afero, serioze trakti zorgojn de Ĉinio kaj adopti konkretajn agojn por korekti siajn erarojn. Li emfazis, ke reciproka respekto estas la baza principo servanta interŝtatajn rilatojn. Li akcentis, "Ni firme oponas la agon subfosi la interesojn de aliaj landoj en la nomo protekti la proprajn, kaj trudi sian volon al aliaj sub la ekskuzo protekti siajn proprajn valorojn.”

Ĵaŭde proparolanto de ĉina Komerca Ministerio Gao Feng diris, ke Ĉinio konservas la malferman sintenon pri aliĝo al la Ampleksa kaj Progresa Interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco (APTPP).

Gao diris, ke Ĉinio pledas por konstrui regionan liberkomercadon malferman, travideblan kaj kungajnan. Ĉinio bonvenigas ian ajn regionan liberkomercan interkonsenton, kiu konformas al la regularoj de la Monda Komerca Organizo, kaj estas malferma, inkluziva kaj travidebla.

Dividu