Novaĵoj (Novembro 23)

Mirinda Publikigita: 2020-11-23 14:40:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 23a de novembro, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping ĉeestis duaperiodan kunvenon de 15a pintkunveno de gvidantoj de G20; Xi sendis gratulan leteron al Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Sabate vespere ĉina prezidanto Xi Jinping per video partoprenis en la 15a pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 kaj klarigis siajn opiniojn pri daŭripova disvolviĝo.

Xi montris, ke por la pli inkulziva, daŭripova kaj fleksebla estonteco, ni devas senĉese antaŭenigi la redukton de malriĉeco de la mondo kaj ni plie bezonas efektivigajn rimedojn vizaĝe al la influo de la nova kronviruso.

Unue, oni devas persisti en koncepto de la prioritatigo de disvolviĝo, efektivigi la Tagordon de Daŭripova Disvolviĝo de 2030 de UN, fortigi disvolviĝon kaj kunlaboron kaj malgrandigi diferencojn de sudo kaj nordo.

Due, oni devas preni ampleksajn kaj ekvilibrajn politikojn.

Trie, oni devas krei bonan internacian ekonomian medion, redukti doganon kaj nedoganan obstaklon, akceli malriĉec-redukton kaj disvolviĝon per komerco, helpi evoluantajn landojn integriĝi al tutmonda merkato, ludi la rolon de cifereca redukto de malriĉeco kaj liveri pli da ŝancoj al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, virinoj kaj gejunuloj.

Xi akcentis, ke Ĉinio atingos la celon de elimino de absoluta malriĉeco pli frue je 10 jaroj ol la difinita tempo. En la pasintaj 40 jaroj post la komenco de reformo kaj malfermo, 700 milionoj da ĉinoj sin liberigis el malriĉeco. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj konstrui belan kaj kune disvolviĝantan mondon sen malriĉeco.

Ĉeestantaj gvidantoj diris, ke la Grupo 20 devas forte subteni evoluantajn landojn venki la pandemion, antaŭenpuŝi ekonomian reprosperigon kaj kreskon, malgrandigi ciferecan abismon, elimini malriĉecon, doni pli da ŝancoj de eduko kaj laborigo al virinoj kaj gejunuloj, efektivigi la Tagordon de Daŭripova Disvolviĝo de 2030 de la UN kaj realigi inkluzivan disvolviĝon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo, kiu malfermiĝis lunde en Wuzhen, ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi diris en la letero, ke en la hodiaŭa mondo, nova scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformiĝo prosperas, antaŭenigante la rapidan disvolviĝon de cifereca teknologio.

Xi diris, ke de post la eksplodo de la nova kronviruso, telemedicino, elektronika lernado, kundividaj platformoj kaj kunlaboraj sistemoj estas vaste uzataj. Li laŭdis la gravan rolon de interreto en antaŭenigo de ekonomia renormaliĝo, certigo de socia progreso en landoj de la mondo kaj akcelado de internacia kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio.

De la 17a ĝis la 22a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 12an renkontiĝon de gvdiantoj de BRICS-landoj, la 27an neoficialan kunvenon de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la 15an pintkunvenon de la Grupo 20 kaj faris serion da gravaj paroladoj. Ĉina ŝtatkonsilanto, ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi intervjuate konigis la aktivadojn de Xi kaj eksplikis serion da gravaj konceptoj kaj rekomendoj prezentitaj de Xi kaj la gravajn influon kaj signifon.

Wang diris, ke prezidanto Xi klarigis historian pozicion de BRICS-landoj, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la Grupo 20 en centjara ŝanĝiĝema situacio, antaŭenpuŝis la internacian komunumon atingi konsentojn kaj fari kunlaborojn pri akordigo de epidemia preventado kaj regado, ekonomia kaj socia disvolviĝo, establo de la internacia ordo en postepidemia epoko kaj fortigo de tutmonda ekonomia regado kaj prezentis 23 gravajn iniciatojn, rekomendojn kaj rimedojn. Xi eksplikis ankaŭ enhavon de la nova disvolva situacio de Ĉinio kaj donis definitivajn signalojn pri antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo kaj grandigo de ekstera malfermo kaj donis grandan fidon kaj forton al la internacia komunumo.

Sub aktiva partopreno de Ĉinio kaj kuna klopodado de diversaj ĉeestantaj partioj, en la tri pintkunvenoj estis publikigitaj deklaracioj de gvidantoj, “Strategio de Ekonomiaj Partneroj de BRICS 2025”, “Putrajaya Perspektivo de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro 2040” kaj aliaj gravaj dokumentoj, kiuj sufiĉe enkorpigas rekomendojn kaj starpunktojn de Ĉinio kaj montras la saĝecon kaj koncepton de Ĉinio. La internacia komunumo donis altan taksadon al fruktoj akiritaj de la tri pintkunvenoj kaj ĝenerale opiniis, ke serio da paroladoj de prezidanto Xi kaj iniciatoj de Ĉinio liveris penslinion pri elimino de la nuna krizo kaj montris direkton al la mondo en la postepidemia epoko.

Antonio Guterres, ĝenerala direktoro de la UN, diris dimanĉe, ke la Grupo 20 ludas tre gravan gvidan rolon en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado al la dua fazo de la 15a Pintkunveno de la Grupo 20 per video-ligo. Li diris, ke unuiĝo kaj kunlaboro estas magia armilo por venki la kronvirusan epidemion, kaj la gvidado de la Grupo 20 estas tre grava por bridi disvastigon de la epidemio.

Li diris en la unua fazo de la Pintkunveno de la Grupo 20, ke kronvirusaj vakcinoj kaj iliaj ekzameno kaj kuracado estas rigardataj kiel publikaj varoj de la tuta mondo, kio inspiras lin. Li refoje vokis gvidantojn de la Grupo 20 doni plenfortan subtenon al la iniciato pri akcelado de tutmonda kunlaboro pri ekspluatado, fabrikado kaj justa akiro de novaj iloj por prevento kaj regado de la kronvirusa malsano kaj al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj, frue plenigi la breĉon de 28 miliardoj da usonaj dolaroj, precipe tiun de 4,2 miliardoj da usonaj dolaroj urĝe bezonataj por grandskala fabrikado, aĉetado kaj distribuado de vakcinoj en la tuta mondo.

La 15a Pintkunveno de la Grupo 20 malfermiĝis sabate per video. La du-tagan kunvenon gastigis Saud-Arabio, deĵoranta prezidanto-lando de la grupo.

La internacia periodaĵo Scienca Progreso lastatempe publikigis raporton “Kiom da plastaj balaaĵoj Usono ellasis al la tero kaj maro”. La raporto analizis la usonan produktkvanton de plastaj balaaĵoj, ĝian eksportadon de tiaj balaaĵoj al evoluantaj landoj nekapablaj pri balaaĵa traktado kaj ĝian kontraŭleĝan elŝutadon de balaaĵoj. La konkludo indikis, ke Usono elŝutis plej grandan kvanton da plastaj balaaĵoj al la tero kaj maro en la mondo. Ĝi estas la plej granda kreanto de plastaj balaaĵoj en la mondo.

La esploroj diris, ke Usono atribuis la demandon pri plastaj balaaĵoj al aziaj landoj, sed fakte ĝi mem estas la plej granda fabrikanto de plastaj balaaĵoj. Usono okupis la unuan lokon de la mondo per 42 milionoj da tunoj da plastaj balaaĵoj en 2016, kaj la pokapa kvanto de plastaj balaaĵoj atingis 130,1 kilogramojn. Usono okupas nur 4% de la monda loĝantaro, tamen ĝi fabrikis 17% de la tutmondaj plastaj balaaĵoj.

Usono estas la dua plej granda eksportanto de plastaj balaaĵoj. Se landoj, kiuj importas plastajn balaaĵojn de Usono, ne povas konvene trakti kaj administri tiujn balaaĵojn, la kosto por rebonigo de medio estas tre granda. En la pasintaj 30 jaroj, Usono transportis pli ol duonon de siaj plastaj balaaĵoj al fremdaj landoj.

Dividu