Novaĵoj (Novembro 24)

Mirinda Publikigita: 2020-11-24 15:37:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 24a de novembro, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina kaj etiopa ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj; Ĉinio lanĉis Chang’e-5 por kolekti kaj reporti lunajn specimenojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj etiopa prezidento Sahle-Work Zewde marde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la 50a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Etiopio fariĝis pli solida en la pasintaj kvin jardekoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj de post kiam la du landoj starigis ampleksan strategian kunlaboran partnerecon antaŭ du jaroj, politika reciproka fido plifortiĝis, kaj duflanka kunlaboro akiris fruktodonajn rezultojn en diversaj kampoj. Li diris, ke la du flankoj komprenis kaj subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj subtenis striktan kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la du flankoj helpis unu la alian, donante ekzemplon de ĉina-afrika komuna batalo kontraŭ la epidemio. Xi aldonis, ke li volas labori kun Sahle-Work kaj preni la 50an datrevenon kiel la okazon por efektivigi atingojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la Eksterordinara Ĉina-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ la Kronvirusa Epidemio, intensigi kunlaboron pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn kaj fari pozitivan kontribuon al konstruado de pli strikta ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Sahle-Work diris, ke en la pasintaj 50 jaroj, surbaze de strikta kunlaboro kaj politika reciproka fido, la etiopa-ĉinaj rilatoj profundiĝis, kaj duflanka kunlaboro akiris fruktodonajn rezultojn . Li aldonis, ke nun la duflankaj rilatoj estis plialtigitaj al ampleksa strategia kunlabora partnereco, kio metis firman bazon por profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) bezonas plifortigi strategian kunlaboron kaj ludi konstrueman rolon en traktado de tutmondaj defioj.

Wang diris tion dum sia telefona konversacio kun Josep Borrell, la supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko. Li diris, ke la pandemio ankoraŭ furiozas tra la tuta mondo kaj la disvolviĝo de la internacia situacio akceliĝas, kaj ke Ĉinio kaj la EU, du stabiligaj fortoj en la procezo de multpolusiĝo, bezonas plifortigi komunikadon kaj dialogon, senĉese plibonigi reciprokan fidon kaj forigi ĉiajn ĝenojn. Li diris, ke la du flankoj unue devas bone trakti siajn respektivajn enlandajn aferojn, kaj samtempe fortigi strategian kunlaboron kaj ludi konstrueman rolon en traktado de tutmondaj defioj. Li aldonis, ke krome, la du flankoj devas teni la ĝustan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, persisti en paca kunekzistado, malferma kunlaboro, multflankismo kaj ankaŭ dialogo kaj konsiliĝo, kio estas ne nur gravaj spertoj akiritaj dum la 45 jaroj de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj, sed ankaŭ ŝlosilaj principoj por la sana kaj stabila disvolviĝo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU en la estonteco.

Borrell diris, ke la EU aprezas la klimatan celon de Ĉinio atingi kulminon de karbon-dioksida emisiado antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtralecon antaŭ 2060, kio donas ekzemplon por la tuta mondo, kaj ke la EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo kaj konservado de biodiverseco ĉiuflanke, kaj antaŭenpuŝi la intertraktadon pri la investa traktato kun Ĉinio kaj strebi por konkludi la traktaton antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

La saman tagon Wang Yi telefone konversaciis ankaŭ kun indonezia ministro pri eksterlandaj aferoj Retno Marsudi. Wang diris, ke la ĉina flanko aprezas Indonezion, ke ĝi ludis gravan rolon kiel regiona grava lando kun tutmonda influo por antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon meze de la pandemio. Li diris, ke la nuna pandemia situacio restas severa, kaj li kredas, ke sub la gvidado de indonezia prezidento Joko Widodo, la indonezia popolo fine venkos la epidemion. Ĉinio volas plu dividi sian sperton pri prevento kaj regado de epidemio kun Indonezio, liveri subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo, kaj plu profundigi vakcinan kunlaboron kun Indonezio.

Retno diris, ke la fakto, ke Indonezio kaj Ĉinio la unuaj komencis kunlaboron pri esploro kaj ekspluatado de vakcinoj, reflektis la altan nivelon de duflankaj rilatoj kaj la fortan fidon de Ĉinio al Indonezio. Ŝi dankis Ĉinion pro ĝia forta subteno al Indonezio, kaj esperis, ke la du flankoj plu antaŭenigos vakcinan kunlaboron.

La 24an de novembro en la 4a kaj duona horo en la aerspaca lanĉejo de Wenchang, la sondilo Chang’e portata de raketo Changzheng 5 estis sukcese lanĉita. Post 2 200 sekundoj de flugo, la raketo glate sendis la sondilon en difinitan orbiton. Ĉinio unuafoje komencis la revenan vojaĝon de specimenokolekto ekstere de la terglobo.

La sondilo Chang’e 5 planas atingi tri celojn: rompi aŭtonoman kolekton de specimenoj surface de la luno, ekflugon el la luna surfaco, kunligon de luna orbito kaj aliajn ŝlosilajn teknologiojn; realigi aŭtonoman revenon de specimenokolekto ekster la Tero kaj antaŭenigi gravan sciencteknologian progreson de Ĉinio; perfektigi lunsondan inĝenierian sistemon kaj meti bazon de talentoj, teknologio kaj materialoj por homporta surluniĝo kaj profundspaca esplorado de Ĉinio en la estonteco.

La lunsonda programo de Ĉinio oficiale komenciĝis en januaro de 2004, estis sukcese plenumitaj la eksperimentoj de ira kaj revena flugado de sondiloj Chang’e 1, Chang’e 2, Chang’e 3 kaj Chang’e 4. Ĉifoja pafa tasko estis plenumita per la porta raketo de Changzheng en la 353a fojo.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Raporto pri Interreta Disvolviĝo de Ĉinio 2020, en 2019 la cifereca ekonomio de Ĉinio kalkuliĝis al 35,8 duilionoj da juanoj (5 duilionoj da usonaj dolaroj), okupante 36,2% de la malneta enlanda produkto. La skalo kaj kresko de ĉina cifereca ekonomio okupas la unuajn lokojn en la mondo.

La raporto estis publikigita en la Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo 2020.

Ĝis la fino de majo, 2020, la obtik-fibra interreto kovras urbetojn kaj vilaĝojn en Ĉinio kaj la nombro de uzantoj okupas 93,1% ĉe la unua loko en la mondo. En 2019 la nombro de bazaj stacioj de 4G kalkuliĝis al 5,44 milionoj kaj la konsumo de donitaĵa flukvanto ligita kun movebla interreto kalkuliĝis al 122 miliardoj da GB, okupante la unuan lokon en la mondo. Ĝis septembro de 2020 la nombro de bazaj stacioj de 5G superis 480 mil.

Dekkvin tutmonde progresintaj interretaj sciencaj kaj teknologiaj atingoj estis publikigitaj lunde en la Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo okazanta en la urbeto Wuzhen en la ĉina orienta provinco Zhejiang.

La atingoj, elektitaj de grupo de preskaŭ 40 fakuloj el la tuta mondo, ampleksas post-pandemian industrian renormaliĝon kaj kunordigitan disvolviĝon, ciferecan socian regadon, tutmondan respondon al publika krizo, nuban vivon bazitan sur artefarita intelekto kaj aliaj interretaj kampoj.

Dividu