Novaĵoj (Novembro 25)

Mirinda Publikigita: 2020-11-25 15:41:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de novembro, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron pri vakcinoj kontraŭ nova kronviruso kun Germanio; Li Keqiang akcentis antaŭenpuŝi pli altnivelan malfermon por realigi pli grandan kungajnon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Germanio pri vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso kaj antaŭenpuŝi, ke la vakcinoj estu juste distribuitaj kiel tutmonda publika bono, precipe por la avantaĝo de evoluantaj landoj.

Xi diris tion en telefona konversacio kun germana ĉefministro Angela Merkel. Xi diris, ke li kaj Merkel ambaŭ ĉeestis la pintkunvenon de la Grupo 20 antaŭ kelkaj tagoj, kaj ke ambaŭ flankoj rekomendas subteni multflankismon, akceli internacian kunlaboron, kunigi fortojn kontraŭ la kronvirusa malsano, revigligi la mondan ekonomion kaj kune trakti tutmondajn defiojn. Nun Eŭropo kaj iuj aliaj regionoj en la mondo alfrontas la provon de la dua ondo de la pandemio, tial la ĉefa prioritato por ĉiuj partioj restas labori kune por batali kontraŭ la epidemion. Li diris, ke Ĉinio aktive nutras novan evoluigan reĝimon kaj senĉese grandigas enlandan postuladon kaj malfermon, kio alportos novajn ŝancojn al Germanio. Ĉinio ankaŭ esperas, ke Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) estos malfermitaj al ĉinaj entreprenoj. Li sugestis, ke la du flankoj subtenu reciprokan respekton kaj ĉiam sekvu la ĝeneralan direkton de dialogo kaj kunlaboro kaj ankaŭ la ĝeneralan principon de reciproka profito. Li ankaŭ esprimis sian esperon, ke la nova interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio ellaboros planojn pri la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj.

Merkel rimarkigis, ke la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn kaj Eŭropo alfrontas la influon de la dua ondo de la pandemio. La fakto, ke Ĉinio faris bonan laboron en prevento kaj regado de la epidemio kaj la unua realigis ekonomian renormaliĝon, estas bona novaĵo por germanaj entreprenoj. Ŝi esprimis la esperon, ke la du flankoj pliigos komunikadon pri vakcina kunlaboro kaj antaŭenigos kunlaboron en kampoj de komerco, investado kaj novenergiaj veturiloj. Ŝi gratulis Ĉinion pro tio, ke ĝi subskribis la komercan interkonsenton de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kun rilataj partioj, kaj esprimis volon plifortigi klopodojn kun Ĉinio por fini intertraktadon pri la investa traktato inter la EU kaj Ĉinio antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la kvinan rondtablan dialogon de “1+6” kun estro de la Monda Banko David Malpass, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva, ĝenerala vicdirektoro de la Monda Komerca Organizo Alan Wolff, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo Angel Gurría kaj prezidanto de la Komitato pri Financa Stabileco Randal Quarles. La kunveno en formo de videoligo temas pri “akcelo de monda ekonomia reprosperigo kaj kresko en postepidemia epoko”. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la monda ekonomio, ĉina ekonomio kaj tutmonda ekonomia regado en la postepidemia periodo.

Li diris, ke vizaĝe al serioza influo de la novkronvirusa epidemio, la ĉina ekonomio stabile reprosperiĝis, kio dankas al serio da politikoj prenitaj de Ĉinio por helpi entreprenojn, garantiante la ĉefan lokon de la merkato, dankas al reformo kaj malfermo, kiuj stimulas viglecon de la merkato kaj internan movforton de disvolviĝo kaj dankas ankaŭ al granda interna merkato.

Li akcentis, ke la internacia konumumo devas solidariĝi por kunlabori kaj kune trakti la defiojn. Ĉinio bonvenigas subskribon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj volas kune kun aliaj partioj antaŭenpuŝi konstruadon de malferma monda ekonomio.

Ĉeestantoj donis pozitivan taksadon al evidentaj atingoj akiritaj de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio. Ĉiuj partioj opiniis, ke vizaĝe al duobla defio de la epidemio kaj la ekonomio, ĉiuj landoj de la mondo devas fortigi makroekonomian politikon kaj antaŭenigi reprosperigon de la monda ekonomio en la postepidemia epoko. Ĉiuj partioj donis altan gravecon al la rilatoj kaj kunlaboro kun Ĉinio kaj esprimis volon profundigi kunlaboron en financo, laborigo, malriĉeco-redukto, mildigo de ŝuldoj, kune subteni plurflankismon kaj akceli la mondan disvolviĝon kaj prosperon.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi marde konsentis plifortigi kunlaboron kaj komunikadon meze de la kronvirusa pandemio.

Wang diris dum la renkontiĝo kun Motegi, ke estas necese, ke Ĉinio kaj Japanio, kiel proksimaj najbaroj kaj longdaŭraj kunlaboraj partneroj, faru ĝustatempan strategian komunikadon kontraŭ ĉi tiu fono. Li diris, ke de post la eksplodo de la pandemio, Ĉinio kaj Japanio subtenis kaj helpis unu la alian en la batalo kontraŭ la viruso, montrante la amikecon inter la du landoj. Sub la novaj cirkonstancoj, Ĉinio kaj Japanio devas konservi siajn decidon kaj rezolutecon, profundigi kunlaboron en la batalo kontraŭ la epidemio kaj en aliaj kampoj, kune subteni multflankismon kaj kune trakti riskojn kaj defiojn, por konstrui duflankajn rilatojn, kiuj plenumas la postulojn de la nova epoko kaj injektas movforton en la mondon plenan de necertecoj.

Motegi diris, ke la vizito de Wang estas la unua vizaĝ-alvizaĝa renkontiĝo inter la du ministroj pri eksterlandaj aferoj de post la eksplodo de la pandemio, kio gravas por la rekomenco de altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj. Japanio aprezas la subtenon de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio por bridi la pandemion. Li aldonis, ke la japana flanko volas labori kun Ĉinio por efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj, daŭrigi altnivelajn komunikadojn, kaj rekomenci konsiliĝojn kaj sekurecajn dialogojn inter la parlamentaj, ekonomiaj, komercaj kaj diplomatiaj aŭtoritatoj de la du flankoj.

Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Retspaco, organizita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ĉina Popola Instituto pri Eksterlandaj Rilatoj kunlabore kun la Ĉina Interreta Asocio, malfermiĝis marde en Wuzhen, la ĉina orienta provinco Zhejiang. Kiel subforumo de la Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo, ĝi fokusiĝas al profundigo de kunlaboro en cifereca ekonomio inter landoj laŭ la Zono kaj Vojo.

Al la forumo kun la temo “Persisto en Malfermo kaj Inkluzivo, Akcelo de Konektitebleco” estis invititaj altrangaj reprezentantoj de registaroj, internaciaj organizoj kaj entreprenoj, por diskuti pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco de retspaco kaj antaŭenigo de konstruado de la Zono kaj Vojo per cifereca teknologio.

Marde Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj publikigis deklaron, dirante, ke kaŭze de senĉesa milita konflikto en la regiono Tigray de norda Etiopio, ĝis la 23a de novembro 41 193 etiopoj rifuĝis al Sudano.

La deklaro diras, ke kaŭze de invado de la rifuĝintoj, estas ĝenerale malbona la vivkondiĉo de rifuĝintoj en la regiono de landlimo inter norda Etiopio kaj Sudano. La komirsarejo ĉiam liveras helpon al la rifuĝintoj.

Dividu