Novaĵoj (Novembro 26)

Mirinda Publikigita: 2020-11-26 17:04:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 26a de novembro, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas armean trejnadon por altigi kapablon de milit-gajno; Ĉinio firme oponas la decidon de Hindio malpermesi ĉinajn aplikaĵojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede ordonis al la armitaj trupoj fortigi trejnadon sub kondiĉoj de reala batalo kaj altigi sian kapablon de milit-gajno.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en kunveno de la Centra Milita Komisiono pri milita trejnado. Xi emfazis la efektivigon de la penso de la partio pri fortigo de la armeo kaj ankaŭ la milita strategio, por la nova epoko. Li urĝis starigon de la sistemo de novtipa armea trejnado kaj fortan subtenon por atingi la celon de la partio konstrui pli fortajn armitajn trupojn por la nova epoko kaj disvolvi la armeon en mondklasan militistaron.

Xi renkontiĝis kun la kunvenaj partoprenantoj kaj modelaj individuoj kaj grupoj, kiuj elstaris en milita trejnado, kaj havis grupan foton kun ili.

Xi diris, ke milita trejnado estas la centro de la regula laboro de la armeo, ĉar ĝi estas la rimedo por disvolvado kaj plibonigo de batalkapablo kaj ankaŭ la plej rekta formo de milita preparado. Li rimarkigis, ke novaj ŝanĝiĝoj okazas en la sekureca medio de la lando, milita batalsituacio kaj formoj de moderna milito, kondukante la armean trejnadon en novan stadion. Li alvokis pli bonan strategian planadon kaj altnivelan projektadon por transformi militan trejnadon por akomodiĝo al la bezonoj en vera batalo. Li urĝis klopodojn por plialtigi la kapablon de la armeo por integraj kaj komunaj operacoj, plibonigi la sciencan kaj teknologian klerecon de la oficiroj kaj soldatoj, kaj apliki novajn armilojn kaj novajn fortojn en trejnado.

Merkrede laŭ la loka tempo en Tokio, japana ĉefministro Yoshihide Suga intervidiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Wang unue transdonis mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping al Yoshihide Suga kaj transdiris sincerajn salutojn de ĉinaj gvidantoj. Wang diris, ke post establo de la nova registaro de Japanio, prezidanto Xi telefone konversaciis kun Yoshihide Suga kaj atingis gravajn konsentojn pri plibonigo de la ĉina-japanaj rilatoj, realigo de stabila transiro de la duflankaj rilatoj kaj difinis disvolvan direkton de la ĉina-japanaj rilatoj en la venonta periodo.

Suga dankis prezidanton Xi Jinping pro la grava mesaĝo. Li diris, ke evoluigo de stabilaj rilatoj inter la du landoj estas ege grava ne nur al Japanio kaj Ĉinio, sed ankaŭ al la regiono kaj la mondo, kio estas komuna devo de la du landoj. La nova kabineto de Japanio alte taksis la rilatojn kun Ĉinio kaj volas fortigi reciprokan fidon kun Ĉinio kaj kune antaŭenigi stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Japanio esperas fortigi kunlaboron kun Ĉinio por akceli sukcesan okazigon de la Tokiaj Olimpikoj kaj Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj celebradon de la 50a datreveno de normaligo de la rilatoj inter la du landoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas seriozajn zorgojn pri kaj firman oponon al la lastatempa aserto de Hindio malpermesi pliajn ĉinajn aplikaĵojn je la preteksto de nacia sekureco.

Zhao Lijian diris, ke la ĉina ambasadorejo en Hindio publikigis deklaron por respondo. Zhao diris, ke jam kvar fojojn ekde junio, Hindio altrudis limojn al saĝtelefonaj aplikaĵoj kun ĉinaj fonoj je la preteksto de nacia sekureco. Ĉi tiuj movoj, evidente malobservantaj merkatajn principojn kaj regulojn de la Monda Organizo pri Komerco, grave damaĝas la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj. Ĉinio firme malakceptas ilin.

Li diris, ke la ĉina registaro ĉiam petas ĉinajn kompaniojn observi internaciajn regulojn kaj lokajn leĝojn kaj regularojn dum sia komerco eksterlande. La hinda registaro havas la respondecon sekvi merkatajn principojn kaj protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de internaciaj investantoj inkluzive de ĉinaj kompanioj. Li aldonis, ke ĉina-hinda ekonomia kaj komerca kunlaboro, laŭ sia naturo, estas reciproke profita. Hindio devas tuj korekti sian diskriminacian praktikon kaj malebligi pliajn damaĝojn al duflanka kunlaboro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio merkrede kondamnis la misilan atakon kontraŭ petrolaj instalaĵoj en la saud-arabia urbo Ĝido, fare de la jemena milico Houthi.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al koncerna demando. Li diris, ke Ĉinio ĉiam oponas atakojn al civiluloj kaj civilaj instalaĵoj, kaj alvokas koncernajn partiojn eviti agojn, kiuj povas pliigi regionan streĉon.

La ĉina lunsondilo Chang'e-5 sukcese efektivigis sian duan orbitan korektadon merkrede nokte, laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio.

La sondilo faris la orbitan korekton je la 22a horo kaj 6 minutoj posttagmeze laŭ pekina tempo, kiam ĝiaj du motoroj 150N funkciis dum ĉirkaŭ ses sekundoj.

Antaŭ la orbita korekto, la luna sondilo vojaĝis ĉirkaŭ 41 horojn enorbite, kaj estis ĉirkaŭ 270 000 kilometrojn for de la Tero. Ĉiuj sistemoj de la sondilo estis en bona stato.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la spurado de la sondilo per teraj monitoraj kaj komunikaj centroj kaj stacioj iras glate.

Ĉinio lanĉis la lunan sondilon marde por kolekti kaj reporti specimenojn de la luno. Tio estas la unua provo de la lando reporti specimenojn de ekstertera korpo.

Merkrede okazis la 4a Konferenco de Internacia Perspektivo. La konferenco diskutis pri divido de avantaĝaj resursoj, internacia industria kunlaboro post la epidemio, ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj aliaj temoj.

Pli ol 60 internaciaj politikistoj, famaj erudiciuloj kaj komercaj gvidantoj el 12 landoj, inkluzive de Ĉinio ĉeestis la konferencon, kiu okazis en Nov-Zelando.

Deĵoranta prezidanto de la Federacio de Internacia Perspektivo, egipta eksĉefministro Essam Sharaf, diris en videoparolado, ke la mondo devas preni multflankismon anstataŭ unuflankismon, liberan komercon anstataŭ protektismon, kunekziston anstataŭ hegemonion, dialogon anstataŭ kontraŭstaron, civilizacian komprenon anstataŭ civilizacian konflikton.

Dividu