Novaĵoj (Novembro 27)

Mirinda Publikigita: 2020-11-27 14:11:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping donis paroladon en inaŭguro de 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL; Ĉina ĉefministro ĉeestos kunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Vendrede en la inaŭguro de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la 17a Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL pri Komerco kaj Investo.

Xi akcentis, ke en 2013 li proponis konstrui kune kun landoj de la asocio la maran silkvojon de la 21a jarcento kaj la komunumon kun komuna estonteco de la homaro. En la pasintaj sep jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj jam fariĝis la plej sukcesa kaj vigla modelo de la azi-pacifika regiona kunlaboro kaj estis viveca ekzemplo de konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Vizaĝe al la epidemio, ambaŭ flankoj subtenis unu la alian kaj kune venkis malfacilojn. Ĉinio rigardas la ASOAL kiel prioritatan direkton de najbara diplomatio kaj gravan regionon de altkvalita kuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj volas labori kun la asocio por antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj, protekti bonan tendencon de regiona prosperiĝo kaj disvolviĝo kaj konstrui pli kompaktan komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj la ASOAL.

Li diris, ke unue, la du flankoj devas plifortigi strategian reciprokan fidon kaj profunde kunligi disvolvajn planojn. Due, la du flankoj devas altigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj rapidigi ampleksan revigliĝon de la regiona ekonomio. Trie, la du flankoj devas altigi sciencteknikan novigon kaj profundigi diĝitan ekonomian kunlaboron. Kvare, la du flankoj devas altigi kunlaboron kontraŭ la epidemio kaj fortigi kapablon de publiksano.

Xi akcentis, ke venontjare Ĉinio komencos novan vojon de ampleksa konstruado de socialisma moderna lando. Ĉinio senŝanceliĝe grandigos malfermon kaj la kunlabora spaco inter Ĉinio kaj la ASOAL estos pli vasta.

Xi esprimis sian esperon, ke la du flankoj kreos pliajn komercajn ŝancojn, akiros pliajn fruktojn kaj kune kreos pli prosperan kaj pli belan estontecon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis ĵaŭde en Pekino, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la 19an kunvenon de la Konsilio de Registraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Pekino en la venonta lundo.

“La kunveno, kun Hindio kiel gastiganto-lando, okazos per videoligo,” proparolanto Zhao Lijian diris en regula gazetara konferenco, kiam raportisto petis lin komenti la atendojn de Ĉinio pri la kunveno.

Zhao diris, ke la ŜKO montris solidan disvolvan tendencon de post sia fondiĝo antaŭ 19 jaroj kaj sukcese malfermis vojon de kunlaboro kaj disvolvado por novtipa regiona organizo. Kontraŭ la fono de la kronvirusa pandemio kune kun ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento kaj ankaŭ substancaj ŝanĝiĝoj en internaciaj kaj regionaj situacioj, la ŜKO havas pli gravajn misiojn por protekti regionajn sekurecon kaj stabilecon kaj antaŭenigi disvolviĝon kaj prosperon de membrolandoj. Li rimarkigis, ke la pintkunveno de la ŜKO okazigita antaŭ nelonge atingis bonajn rezultojn, ellaborante planon kaj desegnante la kurson por la disvolviĝo de la organizo en la venonta etapo. Li diris, ke la venonta kunveno estas grava okazaĵo sub la kadro de la ŜKO ĉi-jare, kaj ke ĉefministro Li komunikiĝos kun gvidantoj de aliaj ĉeestantaj landoj pri profundigo de kunlaboro por starigi pli vastan konsenton pri kunlaboro.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la gvidantoj ellaboros pli praktikajn rimedojn por pli bone sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolvaj strategioj de membrolandoj de la ŜKO kaj regionaj kunlaboraj iniciatoj, por plifortigi kunlaboron en ekonomio, komerco, investo, industria produktkapablo, interkonektebleco, kaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

La proparolanto anoncis ĵaŭde, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigos la 25-an regulan kunvenon kun sia rusa samrangulo Mikhail Mishustin per videoligo la 2an de decembro.

Zhao diris, ke Ĉinio kaj Rusio kunlaboris por batali kontraŭ la kronvirusa pandemio de post ĝia eksplodo, kio aldonis novajn dimensiojn al la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko, kaj ke la du flankoj venkis la influon de la pandemio kaj akcelis la stabilan disvolviĝon de kunlaboro en diversaj kampoj. Li atentigis, ke en la unuaj 10 monatoj de la kuranta jaro, la komerco inter la du landoj atingis 88 miliardojn da usonaj dolaroj, kun malpliiĝanta falo de la komerca sumo. Komerco en la kampoj de agrikulturo, energio kaj translanda elektronika komerco efektive kreskis kontraŭ la malfaciloj. La Ĉina-Rusa Jaro de Scienca kaj Teknika Novigo sukcese malfermiĝis, akumulante pli da pozitivaj elementoj en duflanka kunlaboro. Li diris, ke la regulaj kunvenoj inter ĉina ĉefministro kaj rusa ĉefministro estas grava platformo por ĝenerala planado kaj antaŭenigo de pragmata kunlaboro kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du flankoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian anoncis ĵaŭde, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestos la malferman ceremonion de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL vendrede.

Laŭ la proparolanto, la jara ekspozicio kaj la komerca pintkunveno inter Ĉinio kaj la ASOAL okazos en Nanning, ĉefurbo de la ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono.

Ĉina armea proparolanto ĵaŭde kritikis japanan raporton pri senbazaj komentoj koncernaj al la nacia defendo kaj armea modernigo de Ĉinio.

Ren Guoqiang, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri la "Ĉina Sekureca Raporto 2021" publikigita de la japana Nacia Instituto pri Defendaj Studoj en la mezo de novembro. Ren diris, ke la raporto faris senbazajn komentojn pri la nacia defendo kaj armea modernigo de Ĉinio, kaj koncernaj rimarkoj estas neobjektivaj, nerespondecaj, neprofesiaj kaj tute senbazaj.

La proparolanto emfazis, ke Ĉinio ĉiam sin devontigas al la vojo de paca disvolvado kaj firme subtenas la defendan politikon kun defensiva naturo kaj la militan strategion de aktiva defendo. Li diris, ke la movo de Ĉinio modernigi nacian defendon kaj armitajn fortojn ne celas iun ajn landon, nek minacas aliajn landojn. Faktoj pruvis refoje, ke disvolviĝo kaj kresko de ĉina milita forto signifas disvolviĝon kaj kreskon de forto por monda paco. Li urĝis koncernajn partiojn forĵeti la pensmanieron de malvarma milito, rigardi la disvolviĝon de nacia defendo kaj armitaj trupoj de Ĉinio objektive kaj racie kaj fari pli multajn aferojn, kiuj favoras rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio kaj regionajn pacon kaj stabilecon.

Dividu