Novaĵoj (Novembro 30)

Publikigita: 2020-11-30 17:42:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Hispana fakulo diris, ke okcidento devas lerni malriĉec-reduktan manieron de Ĉinio; Ĉina sondilo Chang'e-5 komencos mildan surluniĝon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis altajn atendojn pri la laboro de la Popola Eduka Eldonejo en kompilado, esploro kaj publikigo de lernejaj instrumaterialoj, urĝante krei altkvalitajn instrumaterialojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en sia respondo al letero de iuj emeritoj de la Popola Eduka Eldonejo. Li emfazis, ke nutri virton per edukado restas fundamenta tasko por la eldonejo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis lunde, ke la surluniĝilo kaj ascendilo de la sondilo Chang'e-5 apartiĝis de la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo tiumatene je la 4a horo kaj 40 minutoj laŭ pekina tempo.

La kvar partoj, inkluzive de la surluniĝilo, ascendilo, orbitilo kaj revenigilo, kiuj konsistigas la lunan sondilon, funkciis duope kaj havos striktan horaron ĉi-semajne.

Teamo de la misio diris, ke la surluniĝilo kaj ascendilo atendas perfektan tempon por milda surluniĝo, dum la orbitilo kaj revenigilo daŭre flugos ĉirkaŭ la luno kaj adaptiĝos al elektita orbito, pretiĝante por la kupliĝo kun la ascendilo. La surluniĝo okazos post tri tagoj. Post kiam ĝi tuŝos la lunan surfacon, la sondilo kolektos du kilogramojn da lunaj specimenoj.

La ĉina ĵurnalo Novaĵoj por Referenco dimanĉe publikigis artikolon Lando sen Absoluta Malriĉeco, de hispana specialisto pri Ĉinio Xulio Rios, kiu estis unue publikigita en la hispana retejo de observo de ĉina politiko.

La artikolo diris, ke lastatempe la ĉina registaro publikigis novaĵon, anoncante, ke la lastaj malriĉaj gubernioj en Ĉinio jam sin liberigis de malriĉeco. Post la persisto de ĉinoj de kelkaj generacioj, kelkcent milionoj da homoj fine liberiĝis de nesufiĉa disvolviĝo kaj absoluta malriĉeco. Ĉinio sukcese eliminis absolutan malriĉecon. Tio montris, ke la celo liberiĝi de malriĉeco estas atingebla per persistemo kaj politika volo kaj ankaŭ maniero adaptiĝa al lokaj kondiĉoj.

La artikolo atentigis, ke la demando pri neekvilibra kaj nejusta disvolviĝo restas nesolvita, tamen estas pozitiva tendenco: en Ĉinio, la diferenco de pokapa disponebla enspezo inter urbaj kaj kamparaj loĝantoj malgradiĝis; la pokapa malneta enlanda produkto kalkuliĝis al pli ol 10 000 usonaj dolaroj; la nombro de loĝantoj kun meznivela enspezo superis 400 milinojn.

Ĝi diris ankaŭ, ke oni devas konscii, ke la sukceso de Ĉinio grandigis ilian malsukceson, kaj la diskonigo pri merkato kaj sociaj avantaĝoj kovris ilian nekapablecon en redukto de malriĉeco.

Liu Guiping, vicestro de la ĉina centra banko, diris lastatempe en jarkunveno de financa forumo, ke Ĉinio devas antaŭenigi konstruadon de nova disvolva reĝimo per altnivela malfermo de financa merkato, kaj ke la ritmo de Ĉinio en malfermo de financa merkato ne estis malordigita de la kronvirusa epidmeio.

Ĉinio ĉi-jare atingis gravan progreson en malfermo de financa merkato. Fitch Rating fariĝis la dua internacia kredittaksa kompanio enirinta en la ĉinan merkaton post Standard & Poor's. Goldman Sachs, Morgan Stanley kaj aliaj pluraj fremdlandaj financaj institucioj jam fariĝis regantoj de bilopaperaj kompanioj kuninvestitaj en Ĉinio, kaj kompanio kuninvestita sub la iniciato de la usona kompanio American Express akiris licencon pri operacioj de kontreguligo per bank-kartoj. Krome, estis starigita horaro por inkluzivi naciajn obligaciojn de Ĉinio en mondajn indicojn de naciaj obligacioj.

Liu diris, ke grandigo de financa malfermo aldonos novan viglecon al la ĉina financa merkato kaj helpos plialtigi la ĝeneralan konkurencivon de la ĉina financa industrio.

Nova kargotrajna itinero malfermiĝis sabate por kunligi Hamburgon en Germanio kaj Xuzhou, industrian kaj transportan nodon en orienta Ĉinio. Ĉina-eŭropaj fervojaj interligoj estis fortigitaj post kiam la kronvirusa pandemio interrompis maran kaj aeran trafikon.

La Ĉina Fervoja Ŝanhaja Grup-Kompanio diris, ke la trajno ŝarĝita per maŝinaj partoj kaj medicinaj provizaĵoj ekiris de Xuzhou sabate matene, kaj ĝi estas la unua ĉina-eŭropa kargotrajno, kiun la urbo en la provinco Jiangsu sendis al Germanio.

La kompanio diris, ke dum la vojaĝo sur la itinero longa je pli ol 10 000 kilometroj, la trajno trapasos Kazaĥion, Rusion, Belorusion kaj Pollandon kaj atingos Hamburgon post 15 tagoj.

Forta tertremo okazis en Egea Maro en la fino de oktobro. La turka urbo Izmir proksima al la epicentro estis grave trafita. Lastatempe, ĝia urbestro alvokis la internacian komunumon aliĝi al la rekonstruado de la urbo kaj dediĉi saĝon al la urba konstruado. Ĉinaj entreprenoj en la urbo esprimis sian volon kontribui al la rekonstruado de la urbo.

La 26an de novembro, la urbo okazigis kunvenon nomatan Tempo de Izmir, kaj fremdlandaj misioj al Turkio, internaciaj organizoj, alilandaj entreprenoj kaj mediatoj, inkluzive de ĉinaj entreprenoj, estis invititaj.

La urbestro diris, ke en la pasinta pli ol unu jaro, la urbo eltenis provojn de mont-fajro, tertremo, cunamo kaj la kronvirusa epidemio. Dum pozitiva respondo al tiuj katastrofoj, la urba registaro pensis kiel plifortigi la kapablon de respondo al krizoj. Li alvokis la internaciajn komunumon kaj organizojn aktive kundividi saĝon kaj kune partopreni en la rekonstruadon de Izmir.

Li diris, ke la tuta mondo havas komunan sorton, kaj la urbo Izmir turnas la komunan sorton en oportunon por altigi la nivelon de urba disvolviĝo. Li emfazis, ke Izmir estas aktiva kaj sukcesa en enkonduko de fakuloj kaj mono, kaj ili volas plialtigi la nivelon de tia internacia kunlaboro.

La grupo de Siria Konstitucia Komitato okazigos sian kvaran kunvenon eble de la 30a de novembro ĝis la 4a de decembro en Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Geir Pedersen, speciala sendito pri Sirio de ĝenerala sekretario de la UN, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke li esperas, ke ĉiuj partioj sin tenos je konfido por akceli politikan solvadon de la siria demando.

Pedersen diris, ke la kunveno eble liveros oportunon kaj sin devontigos por paca politika solvado de la milito, kiu daŭris proksimume dek jarojn en Sirio. Li esprimis sian esperon, ke estos progreso en la nova intertraktado pri militpaŭzo kaj politika solvado de la siria konflikto laŭ Rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN, por doni esperon al la siria popolo suferanta de la milito.

Dividu